• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 16:49:56    
Baoji, la dua granda urbo de la provinco Shanxi

cri
Baoji situas en la okcidenta fino de la Guanzhong-a ebenaĵo de la provinco, vizaĝe al la montaro Qinling kaj dorse ĉe la loesa altebenaĵo. La rivero Weishui trafluas la urban centron. Ĝi estas unu el la gravaj luliloj de la antikva civilizacio en la baseno de la Flava Rivero. En la lasta periodo de la dinastio Shang ( 1711 a. K – 1066 a. K ), ĝi estis feŭdo de la regno Zhou. Dum la periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj la periodo de Militantaj Regnoj, Baoji estis politika centro de la regno Qin.
5 kilometrojn sude de la urbo Baoji troviĝas la vilaĝo Yujiacun. Laŭ legendo, ĝi estis naskloko de Yandi, prapatro de la ĉina nacio. Yandi nomata Magia Kampulo estis la agrikultura kaj medicina iniciatinto de Ĉinio. En la milito kontraŭ la gento Chiyou, la gento de Yandi alianciĝis kun la gento de Huangdi, alia prapatro de la ĉina nacio, kaj fine gajnis venkon super la gento Chiyou. Poste la gento de Huangdi unuigis ĉiujn gentojn en la centra regiono, formante grandan gentaran federacion. Jen estas la origino de la ĉina nacio. Pro tio, la ĉinoj ĝenerale nomas sin " posteuloj de Yan-Huang ".
Nun, la urbo Baoji areas je 8172 kvadrataj kilometroj kaj havas 3 milionojn kaj 600 milojn da loĝantoj.
La urbo Baoji estas longa je la historio, abunda je kulturaj relikvoj kaj riĉa je famaj antikvaj konstruaĵoj. Ni citu du el ili:
La altebenaĵo Wuzhangyuan.
Ĝi altas nur je 150 metroj, larĝas je unu kilometro kaj longas je 5 kilometroj. Laŭ historia noto, fama antikva politikisto kaj militisto en la tempo de Tri Regnoj ( 220 – 280 ) Zhuge Liang siatempe gvidis ĉi tie batalon kontraŭ malamikoj kaj poste mortis ankaŭ ĉi tie. Memore al li, stariĝis templo Zhuge. La templo kun la strikta strukturo kaj rigora dekoracio aspektas antikvece eleganta. Ene, krom statuo de Zhuge Liang, vidiĝas ankaŭ statuoj de liaj famaj generaloj. Ne mankas ankaŭ steleoj kaj tabuloj surskribitaj de famuloj.
La Maŭzoleo de Yandi.
Ĝi konsistas el tri partoj: Antaŭ-maŭzolea areo, kultejo kaj tombejo.
La unua parto estas la hejmvilaĝo de Yandi. Antaŭ la enirejo staras " Pordo de Magia Kampulo ".
En la kulteja parto troviĝas eksponejo de agrikulturo kaj ekspozicio pri la historio de ĉina medicino kaj farmacio. Sterniĝas vasta placo antaŭ la ĉefa halo, kie videblas statuo de Yandi. Kun la tuko sur la kapo kaj felo surkorpe, li tenas tritikspikojn en la grandaj manoj. Legendo diras, ke por forigi malsanon kaj epidemion por la popolo, li nudpiede vagadis tra la arbaro kaj la montaro, kolektante drogherbojn. Trovinte novan drogherbon, li ĉiam gustumis ĝin por provi la efikon. Foje, sur la monto Tiantai, li misgustumis la venenan herbon nomatan Fajrero, kaj mortis bedaŭrinde. Lia ofero kortuŝis la posteulojn, kaj ili ĉiujare amasiĝas ĉi tien en la 7-a de julio por fari grandiozan kultadon.
La tria parto estas la tombo de Yandi situanta sur la alta monto Changyang. Grimpante 999 ŝtupojn oni povas atingi ĝin. Ambaŭflanke de la vojo staras imponaj statuoj de 10 suverenoj en la komenca periodo de la ĉina historio.