• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 17:01:00    
Ŝtonkavernaro Maiji

cri
La ŝtonkavernaro Maiji situas ĉe la limo inter la du provincoj Shanxi kaj Gansu, sur la monto samnoma. La monto alta je 114 metroj majestas en la montaro kaj arbaro. Ĝi, maldika en la bazo kaj dika en la mezo, similas al stako. La ŝtonkavernaro konstruita sur krutaĵo de la monto, estas unu el la kvar famaj ŝtonkavernaroj de Ĉinio. Nun ĉi tie troviĝas 194 kavernoj kun 7200 argilaj modlaĵoj, kaj 1300 kvadrataj metroj da freskoj faritaj de la 4-a jarcento ĝis la 19-a. Ĝi estas budhisma ŝtonkavernaro en la orienta ekstremo de la Silka Vojo.
La ĉinaj ŝtonkavernaroj plejparte estas horizontale konstruitaj sur krutaĵoj, sed la ŝtonkavernaro Maiji vertikale sur tri flankoj de la monto. Inter la kavernoj supraj kaj malsupraj estas helicaj viaduktoj.
Ĉinaj antikvuloj admiris: " Budhajn statuojn en miloj da niĉoj kaj kavernoj sur krutaĵoj faris ja homoj, tamen kun helpo de la dia povo. "
La ŝtonkavernaro Maiji estas fama pro siaj argilaj modlaĵoj. La grandaj kavernoj en ĝi larĝas pli ol 30 metrojn, kaj la malgrandaj povas enteni nur unu homon. Iuj el la statuoj altas je l5-16 metroj, dum la plej malgrandaj nur 10 centimetroj. La ŝtonkavernaro kun statuoj faritaj en malsamaj periodoj similas al muzeo de argilaj modlaĵoj. Ĝi bone montras la disvolviĝon de la ĉina modlarto en malsamaj dinastioj.
La tieaj budhaj statuoj plejparte havas la afablan mienon kun klinita kapo, escepte tiujn faritajn tre frue. Kvankam ili estas sanktuloj el la budha regno, tamen je la vizaĝo ili ne multe diferencas de la ordinaraj homoj. Nur la statuoj faritaj en tre frua periodo portas okcident-azianajn kaj hindajn trajtojn, sed tiuj, faritaj en la Norda Wei ( 386-534 ) kaj sekvantaj dinastioj, tute similas al Han-oj de Ĉinio.
Ĝenerale, oni ne donis grandan atenton al koloro de la argilaj modlaĵoj. Pro tio la modlaĵoj aspektas versimilaj kaj modestaj. Kun tempopaso ili fariĝas pli naturaj.
Krom tre belaj modlaĵoj, ankaŭ tieaj naturaj pejzaĝoj estas ravaj. Inter la famaj ŝtonkavernaroj de Ĉinio, la ŝtonkavernaro Maiji havas la plej belajn pejzaĝojn ĉirkaŭ si. La monto Maiji situas ĉe la okcidenta parto de la montaro Qinling kaj tie estas malvarmete somere kaj varmete vintre. Proksime de la montpiedo estas la fonto de Hanshui, granda branĉo de la rivero Yangzi. En somero kaj aŭtuno la pejzaĝoj estas aparte aprecindaj.