• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 17:03:49    
Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero, konata kiel verda rubando flirtanta sur la Silka Vojo

cri
Trajne veturinte okcidenten laŭ la Flava Rivero en la tereno de la provinco Gancu unu horon kaj duonon, mi atingis la lokon nomatan Hekou, kaj tie transpasinte la Flavan Riveron, mi sin trovis okcidente de la Flava Rivero, la fama Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero ja startas ĉi tie.
Kio videblas en la Koridoro? Jen: oazo, rivero kaj ankaŭ la Gobio kaj dezerto. La Koridora Regiono topografie ebena kaj riĉa je produktaĵoj similas al verda rubando flirtanta en la nordokcidenta parto de la provinco Gansu. Ĝi longas je pli ol cent kilometroj, larĝas je mil kilometroj kaj situas proksimume 1 400 metrojn super la marnivelo.
La Koridoro startas oriente de la montaro Wushao kaj finiĝas okcidente ĉe la montaro Qilian. Historie, la Koridoro iam estis okupata de hunoj. En la jaro 121 antaŭ nia erao, Huo Qubing, fama generalo el la dinastio Han, kune kun sia armeo dufoje lanĉis atakon kontraŭ hunoj en la Koridoro, kaj akiris la plenan venkon super ili. Rezulte, la Koridoro apartenis al la teritorio de la dinastio Han.
Pri la heroa generalo Huo Qubing cirkulas interesa rakonto. Laŭdire, li estis bastardo de la pliaĝa fratino de edzino de imperiestro Wudi. Do li estis nevo de la imperiestro. En sia infanaĝo, Huo Qubing estis malfortika, malsanema kaj ofte aŭdiĝis lia plorado. Foje, tio eĉ ĝenis ripozon de la imperiestro, kaj la lasta, dezirante al tiu ĉi nevo sanan kreskadon, donis al li la interesan nomon – Huo Qubing. Kiel sciate, la unua parto de la nomo Huo estas la familia nomo, kaj la dua parto, propra nomo. En la ĉina lingvo, lia propra nomo Qubing signifas forigi la malsanon.
18-jara, Huo Qubing ekservis kiel gardisto de la imperiestro. Li estis tre lerta en rajdado kaj arkpafado. 20-jara, Huo Qubing jam komandis la armeon, kaj triumfis en la fiaskiga batalo kontraŭ hunoj. En historiaj libroj kaj inter la popolanoj estas multaj rakontoj pri tiu brava generalo el la dinastio Han.