• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-05 17:05:03    
Ruĝaj rozoj sur la Loesa Altebenaĵo

cri
En la loko nomata Kushui prosperas ruĝaj rozoj. Ĝi estas fama produktejo de rozoj kaj rozoleo de Ĉinio. Kushui situas en la gubernio Yongdeng, nordokcidente de la urbo Lanzhou, provinco Gansu. Historie, ĝi estis malgranda postiljona stacio ĉe la Silka Vojo. En la antikveco rozoj jam famiĝis en nia lando. Ilia hejmloko estis la nuna Xi'an. Laŭ historia noto, antaŭ la dinastio Okcidenta Han (206 a.K – 25 p.K) tie jam kulturiĝis rozoj. Post la 7-a jarcento ili ekkreskis en multaj lokoj sude de Yangzi-rivero. En la jaro 1823, iu Kushui-ano kunportis de Xi'an al sia hejmloko eltranĉitan branĉon de ruĝa rozo, kaj de tiam rozo enradikiĝis en Kushui. En la meza kaj lasta tagdekoj de majo ĉiujare, kiam la rozoj disfloras, ĉie en la aero ŝvebas la aroma odoro.
Rozo estas uzata ankaŭ por aromigi la konfitaĵon, teon kaj vinon. Ĝi efikas al sango-cirkulado kaj malkongesto.
Antaŭ 20 jaroj, oni sukcesis produkti rozoleon en Kushui, kaj tiu antikva loko estis denove atentata de eksterlandaj komercistoj. En la internacia merkato,oni aĉetas unu kilogramon da rozoleo kontraŭ l -- 4 kilogramoj da oro.