• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 13:56:02    
Gaotai, unu el la nepre preterpasendaj lokoj sur la antikva Silka Vojo

cri
En longedaŭra historia periodo de antaŭ la dinastio Han, en la tereno de Gaotai vivis nomadoj. En la komencaj jaroj de la dinastio Okcidenta Han, ĝi fariĝis kolonio de hunoj. Dank' al politiko de boparenciĝo, ambaŭ flankoj portempe tenis inter si pacan kunekzistadon. En la tempo de la imperiestro Wudi de la dinastio Han, li ekspedis tien faman generalon Huo Qubing , kaj la lasta dufoje lanĉis grandskalan militon kontraŭ hunoj, kaj la milito finiĝis per plena fiasko de hunoj. Ankaŭ Gaotai fariĝis teritorio de la dinastio Okciddnta Han. Jen estas historio en la antikva Ĉinio.
En la moderna epoko, Gaotai ankoraŭ estas strategia loko . En oktobro de la jaro 1936, pli ol 21 800 armeanoj de la okcidenta trupo de la Ĉina Laborista -Kamparana Ruĝa Armeo, marŝis okcidenten trans la Flavan Riveron kaj lanĉis atakon kontraŭ malamikoj. Dum 190 tagoj ili obstineme persistis en la batalado kaj fine malvenkis tiel bedaŭrinde, ke la tuta trupo nombris nur 480 armeanojn.
Ni citu alian ekzemplon. En la komenco de la jaro 1937, do la sekvantan jaron, pli ol 2800 armeanoj de la menciita okcidenta trupo okupis en unu atako la urbon Gaotai. Sed ili tafis sieĝadon fare de pli ol 20 000 malamikaj armeanoj de Guomintango. La batalo daŭris semajnon kaj niaj heroaj armeanoj de la okcidenta trupo elverŝis la lastan guton de sia sango por defendi Gaotai, sed fine ĝi estis okupata de malamikoj kun multe pli granda nombro.
Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, oni starigis ĉi tie Martiran Maŭzoleon de Gaotai. La maŭzoleo totale areas je pli ol 40 mil kvadrataj metroj, sur la fronta pordo legiĝas la maŭzolea titolo skribita de veterana revoluciisto kaj fama marŝalo de Ĉinio Zhu De. En la maŭzolea korto vidiĝas diversaj konstruaĵoj, kiaj halo, pavilono, domo, steleo kaj skulptaĵo, kaj ĉio ĉi estas ornamata en verdaĵoj, gazonoj, fruktarboj, pinoj, cipresoj kaj freŝaj floroj, kaj kombinanta la historion kaj la realon en unu tuton.