• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 13:58:37    
Jiuquan, unu el la 4 antikvaj prefektejoj en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero ĉe la Silka Vojo

cri
Jiuquan situas en la okcidenta parto de la Koridora Regiono, piede de la ĉefa pinto de la montaro Qilian. Tiel frue kiel en la 5-a jarcento antaŭ nia erao, ĝi jam servis kiel la trafika artiko por atingi la mezan kaj la okcidentan Azion. De la dinastioj Han kaj Tang, ĝi ĉiam estis centro de la ekonomia kaj kultura interŝanĝo inter la Oriento kaj la Okcidento. Jiuquan jam ekzistas 2 100 jarojn.
Jiuquan havas la vastan teron, longan historion, belajn naturajn pejzaĝojn kaj multe da famaj vizitindejoj kaj vidindaĵoj. Neĝpintoj de la montaro Qilian, glacifluoj, gejseroj, primitiva arbaro, senlima stepo, vastega Gobio, fumturoj de la Granda Muro, oazo, dezerto, lago ktp. estas agrablaj logaĵoj por fari ekspedicion, sciencan esploradon, ekskurson kaj sanigan amuzadon.
En la jaro 1990, Ĉina Radio Internacia organizis sur-kamelan vojaĝon de japanaj aŭskultantoj laŭ la Silka Vojo. Inter ĉinaj akompanantoj kaj laborantoj troviĝis mia amiko s-ro Zhou. La vojaĝo kun ĉirkaŭ cent partoprenantoj daŭris 28 tagojn, kaj lasis al li fortan impreson. Pri vidindaĵoj de Jiuquan, s-ro Zhou diris al mi:
"Jiuquan nomiĝis Suzhou en la antikveco. La parko Quanhu situas unu kilometron okcidente de la urba centro. Ene la plej grava vidindaĵo estas Vina Fonto. Atinginte ĉi tien, oni ofte ekmemoras la faman poemon de la Tang-dinastia poeto Wang Han. Jen ĝi estas:
Ni gaju per la vino en brilanta jadpokalo,
delican melodion jen ekludas bivo sur ĉevalo.
Ne ridu, se ni mortebriaj sur la front' sterniĝus!
Kiom da viroj iam hejmeniĝis el batalo?

Tio ja estas kanto de soldato militanta fore de sia hejmlando."
Pri la Vina Fonto cirkulas interesa legendo. Antaŭ 2 mil jaroj, en la dinastio Han, fama generalo Huo Qubing, komandante pli ol dek mil rajdistojn, atakis la hunojn en la Koridora Regiono, kaj akiris la plenan venkon. Tiama imperiestro Wudi estis tre ĝoja kaj donacis al li urnon da vino. Tamen la heroa kaj afabla generalo ne volis drinki sola kaj verŝis la vinon en la fonton, por ke la tuta armeo kune ĝuu ĝin. Pro tio, la urbo ricevis sian nomon Jiuquan, en la ĉina lingvo signifantan Vina Fonto.
La fama fonto kuŝas oriente de la urbo je 0.5 kilometro. Kvankam la klara fonto ne odoras vine, tamen tie estas forta bonodoro, ĉar sur la fontakvo flosas multege da palflavaj oleastraj floroj… Antikvaj libroj notas, ke tiu ĉi fonto ne glaciiĝas, sur ĝi ĉiam estas densa nebulo kaj la akvo estas dolĉa kaj ideala por fari vinon.
Apud la fonto estas artefarita lago nomata Quanchi. S-ro Zhou konigis:
"Ĉirkaŭ la lago Quanchi kreskas poploj kaj vidiĝas multaj pavilonoj, kioskoj, terasoj, turoj kaj domoj. Videblas ankaŭ zoologia ĝardeno. La naturaj pejzaĝoj bele kongruas kun la artefaritaj vidindaĵoj, donante tre agrablan impreson."
S-ro Zhou daŭrigis sian konigon dirante:
"En Jiuquan estas ankaŭ fama Tambura Turo. Ĝi situas en la urba centro, havas la historion de pli ol 1600 jaroj. Alta je 26 metroj, la Tambura Turo estas tri-etaĝa pagodeska turo en kvadrata formo. Ĝi havas kvar pordojn, kaj ĉiu kun ideogramoj super si, signifantaj respektive: Orienta renkonte al Hua-yue; Okcidenta konduke al Yiwu; Suda vid-al-vide al Qilian; Norda rekte al dezerto. La ideogramoj super la kvar-direktaj pordoj precize montras la topografian pozicion de la urbo Jiuquan."
En la supremenciita poemo, vidiĝas vino kaj jada pokalo, ĉu ne? Do, mi iom parolu pri la duo.
Ĉinoj komencis fari alkoholaĵon antaŭ 5 mil jaroj, tamen ne el vinberoj, sed el greno. Vinberoj origine kreskis en Eŭropo. Antaŭ pli ol 2 mil jaroj, Zhang Qian, diplomatia sendito de ĉina imperiestro, kunportis en Ĉinion vinberojn post sia vojaĝo al okcident-aziaj landoj. Imperiestro Wudi rigardis tiun frukton kiel kuriozaĵon kaj ordonis planti vinberujojn en la imperiestra ĝardeno kaj sur fekundaj kampoj. Post tio en la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero aperis vinber-ĝardenoj kaj sekve bongusta vino.
La jada pokalo, bone konata pro la menciita fama poemo, estas farita el jado el la montaro Qilian. Tiaj pokaloj plejparte estas bluverdaj. Kun vino ene, ili brilas sub la luno. Oni diras, ke la antikvaj ĉinoj preferis preni bongustajn manĝaĵojn per luksaj manĝiloj. Bona vino en luksa pokalo faras la plej bonan medion por drinkado. La jado produktita en la montaro Qilian, delikata kaj diafana, tre taŭgas por fari pokalojn.