• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 14:03:13    
Dunhuang, gorĝo de la antikva Silka Vojo

cri
360 kilometrojn okcidente de la pasejo Jiayuguan situas la urbo Dunhuang en la okcidenta fino de la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero.
Vestita verde kaj ĉirkaŭita de dezerto, Dunhuang prosperis en la historio.
En la jaro 111 antaŭ nia erao, estis starigita la prefektejo Dunhuang. Okcidente de la loko estas Xinjiang kaj mezaziaj landoj, tiel ke Dunhuang servis kiel trafika centro siatempe inter Ĉinio kaj Okcidento. En la dinastio Tang ( 618-907 ), la Silka Vojo atingis plenan prosperon de komercado, kaj tiam en la prefektejo kolektiĝis multaj komercistoj. En la urbo funkciis specialaj instancoj por akcepti kaj fiksloĝigi ilin. Viglis bazaroj de la mateno ĝis la vespero. Ĉinaj komercistoj vendis silkaĵojn, porcelanaĵojn kaj teon, dum la alilandaj agaton, jadaĵojn kaj pelton. Ofte vidiĝis la scenoj, ke hindaj artistoj prezentis programerojn kune kun dresitaj elefantoj kaj leonoj, kaj prestidigitis surloke. Dunhuang-anoj vendis etmanĝaĵojn, ĉinaj rakontistoj rakontis historion kaj alilandaj misiistoj predikis religiojn.
La antikva urbo Dunhuang allogas pli kaj pli multajn turistojn en- kaj ekster-landajn per siaj belegaj vidindaĵoj, kiaj la lago Wowachi, el kiu trinkis laŭlegende ĉielaj ĉevaloj, Bruanta Sablomonto, Lunarka Fonto kaj Mogao-ŝtonkavernaro. Laŭ statistiko, la nombro de turistoj akceptitaj en Dunhuang kreskis je 30% ĉiujare ekde la jaro 1990.
Pri Dunhuang, mia amiko Zhou Xiaoxing el la Ĉina Radio Internacia tiel rakontis:
"Dunhuang estis rigardata kiel gorĝo de la antikva Silka Vojo laŭ la topografia situo, kaj nomata kiel brila perlo sur la Silka Vojo pro tio, ke ĝi ludis pontan rolon en la kultura kaj ekonomia interfluo inter la oriento kaj la okcidento."
La urbo Dunhuang sin trovas en la profundo de dezerto. Tie, ĉirkaŭ vilaĝoj kaj kampoj, apud kanaloj kaj vojoj, kreskas poploj en du vicoj, Dikaj trunkoj formas muron kaj branĉoj kaj arbedoj sub la poploj verdan kurtenon. Lokanoj diris, ke antaŭe en Dunhuang ventis tutjare, sed nun, dank' al forstoj, la rapido de vento reduktiĝis de 2,4 metroj posekunde al 1,9 metro posekunde, kaj sabloŝtormo atakis ĉirkaŭ ok tagojn jare, duone malpli multe ol en la pasinteco.
En la urbo ĉie videblas budoj de fruktoj. La tieaj vinberoj kaj melonoj estas tre ŝatataj, precipe la tieaj retmelonoj estas bonodoraj kaj sukeroriĉaj. Pro tio la loko estas konata kiel melona hejmlando.
La rivero Danghe, kiu fontas el la montaro Qilian, nutras la urbon. Por malebligi dezertiĝon de la trafika centro, la antikvuloj faris ĉion eblan. Historia materialo diras, ke en la dinastio Tang estis konstruitaj tie 37 kanaloj, en la prefektejo laboris ŝtatoficisto pri akvoutiligo kaj estis ellaborita kompleto da leĝoj pri akvoutiligo. Dank' al plena utiligo de la rivero, plialtiĝis la grena produktokvanto, kiu ne nur kontentigis la bezonon de la prefektejo, sed ankaŭ transportiĝis al aliaj landpartoj.
La Bruanta Sablomonto majestas pro siaj ondantaj pintoj, kio faras pitoreskan pejzaĝon.
Estas tre malfacile surgrimpi la krutan sablomonton. Tamen la turistoj ĉiamaniere klopodas por grimpi sur ĝin kun la celo aŭskulti bruon de sablo. Tiu scivolemo aperis jam en la antikveco: La 5-an de la 5-a monato laŭ la luna kalendaro, Dunhuang-anoj surgrimpis la monton kaj iom poste kune malsupren glitis, kio donis tondran bruon aŭdeblan malproksime. El historiaj materialoj estas konate, ke iam okazis, ke la Sablomonto muĝis somere, kaj ke nokte, sur la monto videblis buntaj fajreroj.
Mi intervjuis s-ron Joel Bellassen, profesoron de la Ŝtata Orienta Lingva Kultura Instituto de Francio. En la jaro 1998, li vojaĝis laŭ la Silka Vojo kaj multe ĝuis ekskurson al la Bruanta Sablomonto. Li diris:
"La Bruanta Sablomonto situas 7 kilometrojn sude de la urbo Dunhuang. Ĝi nomiĝis ankaŭ Mirakla Sablomonto aŭ la monto Shajiao, kaj konsistas tute el flavaj delikataj sableroj."
Legendo diras, ke en la antikveco, iu generalo gvidis sian armeon marŝi al batalo, kaj survoje ili ripozis ĉi tie. Nokte subite okazis sabla ŝtormo, kiu enterigis la tutan armeon. De post tiu evento, ofte aŭdeblas tie tamburado kaj trumpetado. Pro tio oni nomas la lokon Bruanta Sablomonto.
* * * * *
Dunhuang fakte estas la okcidenta pordo de la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero sur la Silka Vojo. Startante el la urbo Xi'an, la antikva Silka Vojo sin etendis al Dunhuang tra la Koridora Regiono kaj tie dividiĝis en du branĉojn sudan kaj nordan. La norda branĉo eliris el la pasejo Yumenguan kaj sterniĝis okcidenten laŭ la suda piedo de la montaro Tianshan, kaj la suda branĉo, trairante la pasejon Yangguan kondukis okcidenten laŭ la norda piedo de la montaro Kunlun. La du branĉoj de la Silka Vojo re-kuniĝis en la urbo Kashi, transpasante dezerton kaj Gobion.
La regiono okcidente de Dunhuang estis nomata Xiyu, kie ekzistis malgrandaj regnoj dependaj de la centra registaro kaj ankaŭ iuj mezaziaj kaj eŭropaj landoj. La komercaj karavanoj irantaj al Xiyu ( t.e. la okcidenta regiono) ĉiuj bezonis ripozi ĉi tie, sin preparante por transiri la vastan dezerton Taklimakan. Ankaŭ komercistoj el Xiyu devis fari preparadon ĉi tie por eniri en la centran regionon de Ĉinio. Pro tio, Dunhuang tiam estis nemankigebla loko sur la antikva Silka Vojo.
S-ro Joel Bellasen estas ĝenerala inspektoro de la ĉin-lingva fako de la Franca Eduka Ministerio. Respektive en 1993 kaj 1998 li dufoje vojaĝis laŭ la Silka Vojo. Pri sia impreso li diris en la ĉina lingvo:
"Dunhuang estas la unika en la mondo, kaj ankaŭ la tuta Silka Vojo estas la unika!"
Dunhuang totale areas je 31.2 mil kvadrataj kilometroj, kun cent mil loĝantoj, la oaza areo superis 41%, kaj apartenas al kontinenta sekeca klimato. Ĝi taŭgas al turisma vojaĝo en la kvar sezonoj. Printempe, brilas freŝaj floroj akompanate de abundaj verdaĵoj; somere, ĉiam serenas la vetero kun la blua ĉielo kaj blankaj nuboj; aŭtune, ĉie ŝvebas alloga odoro de maturaj fruktoj, kaj vintre, la neĝaj pejzaĝoj de dezerto estas kuriozaj kaj mirindaj. Tiom pli, en Dunhuang troviĝas la ŝtonkavernaro Mogao konata kiel "monda arta trezorejo", ŝtatnivelaj famaj vidindaĵoj -- la Bruanta Sablomonto kaj la Lunarka Fonto, ruinoj de la famaj pasejoj Yangguan kaj Yumenguan, alarm-turaj ruinoj de la Granda Muro el la dinastio Han, muzeo kaj aliaj famaj vizitindejoj. Ĉio ĉi faras Dunhuang varmpunkta urbo de la turisma vojaĝo laŭ la Silka Vojo. Kvankam ne grandas la urbo Dunhuang, tamen tre ordas la urba projekto. Establiĝis multaj turismaj hoteloj, restoracioj, magazenoj kaj amuzejoj, ĉie videblas turismaj libroj, metiartaĵoj kaj loke karakterizaj manĝetoj, kun kompletaj turismaj servoj.
Mi jam menciis, ke en la jaro 1990, Ĉina Radio Internacia organizis sur-kamelan vojaĝon de japanaj aŭskultantoj laŭ la Silka Vojo, mia konato s-ro Xu Jizhou, unu el la akompanantoj, konigis al mi pri tiu mirinda fonto:
"La Lunarka Fonto kviete ripozas en la sino de la Bruanta Sablomonto. Kiam brilas sur la ĉielo la lunarko, en la fonto ĉiam speguliĝas ĝia bela bildo. La fiŝoj kaj herboj en la fonto estas oficinale uzataj, kaj pro tio ĝi portas la alian nomon -- Farmacia Fonto. Plej mirindas, ke la Lunarka Fonto, kvankam ĉirkaŭata de flusablo, estas neniam englutita de ĝi."
Historia materialo konigas, ke en Dunhuang kvankam ofte ventis kaj la sablomonto moviĝis, tamen la sablo neniam atakis la fonton. Kaj plie, en la dezerto, kie la vaporokvanto estas 60-oble pli granda ol la pluvokvanto, la fonto neniam sekiĝas. Kiam ekleviĝis sablo-vento de la montvalo al la montsupro, mirinde estas, ke sableroj ne falas en la fonton. Tio vere estas aparte emocia bildo.
Krom mirigaj naturaj pejzaĝoj, en Dunhuang troviĝas ankaŭ interesa vespera foiro, kiu lokiĝas sur sidejo de la antikva bazaro. Pri la foiro, s-ro Joel Bellasen el Francio diris en la ĉina lingvo:
"La popola bazaro estas tre eksterordinara kaj interesa!"
La foiro servas kiel fenestro por koni Dunhuang. Por ree prezenti la antaŭan imponecon, Dunhuang-anoj konstruis tie elegantan arkadon imite al tiu de la dinastio Tang. Ambaŭflanke de ĝi staras po unu grandioza ceramikaĵa fresko kun la titoloj "Komercado en Tang-dinastio" kaj "Sur la Silka Vojo". Sub fluoreskaj lampoj brilas diversaj komercaĵoj: Kristalaj okulvitroj de Dunhuang, jadaj kapkusenoj de Xinjiang, arĝentaj pokaloj de Interna Mongolio, lakto-kruĉoj de Tibeto, kolĉenoj de Birmo, tali-tranĉiloj de Nepalo kaj juvelujoj de Hindio.