• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:10:51    
Rilatoj inter Xinjiang kaj la antikva Silka Vojo

cri
Kial en Dunhuang konstruiĝis la ŝtonkavernaro Mogao kun multnombraj budhostatuoj? Unu el la kaŭzoj kuŝas en tio, ke la tiamaj komercistoj vojaĝantaj al Xinjiang devis tie benopeti de la Budho bonvojaĝon sur la senlima dezerto okcidente.
Tiel frue kiel en la 13-a jarcento, inter Xinjiang kaj internaj landpartoj jam ekzistis trafika ligiĝo. Tamen nur post kiam Zhang Qian vojaĝis kiel diplomatia sendito al la okcidenta regiono, la antaŭa trafika linio estis prosperigita kaj plivastigita, rezulte formiĝis en Xinjiang la komerca kanalo kunliganta Ĉinion kaj mezan Azion, sudan Azion kaj Eŭropon. En la sekvantaj pli ol 1 500 jaroj, akompanate de tintado de kamelaj sonoriloj, valoraj produktoj de la Oriento kaj Okcidento interfluadis sur tiu fama vojo. Inter tiuj varoj, la plej kara kaj plej reprezentanteca estas la fajna kaj pimpa silkaĵo de Ĉinio. En la antikveco, "Silka Lando" estas nomo de Ĉinio titolita de la okcidentanoj. La nomo de Silka Vojo estis dotita de modernaj fakuloj al tiu antikva trafika linio.
Same kiel historia amikeca ligilo, la Silka Vojo enĉenis la antikvan kulturon de la baseno de la Flava Rivero, tiun de la baseno de Gongo, tiun de Grekio kaj Persio. Kaj nuntempe, la tereno de Xinjiang sin trovas en la meza parto de tiu trafika linio kun la totala longo de pli ol 7 mil kilometroj, kaj estas la regiono plena je legenda nuanco, ankaŭ fokuso de la civilizacioj orienta kaj okcidenta.
La Silka Vojo en tiu tereno jam konsistis el du branĉoj suda kaj norda situantaj sude de la montaro Tianshan, poste alia vojo norde de la montaro Tianshan ekprosperiĝis, nomate la norda vojo. En la dinastioj Sui kaj Tang, oni nomis tiujn vojojn Suda, Meza kaj Norda.
La Suda Vojo estas la koridoro inter la norda piedo de la montaro Kunlun kaj la suda rando de la dezerto Taklimakan. Ĝi kondukas okcidenten, tra la pasejo Yangguan, al antikva regno Loulan, plue al Qiemo, Fengbei, Hetian, Shache kaj aliaj lokoj, transirante la altebenaĵon Pamiron, al Afganio, Persujo kaj suden al Hindio.
La Meza Vojo estas la koridoro inter la suda piedo de la montaro Tianshan kaj la norda rando de la dezerto Taklimakan. Ĝi kondukas okcidenten, tra la pasejo Yumenguan, al Turufan, Heshuo, Kuche, Ake'su kaj Kashi, poste transiras la altebenaĵon Pamiron.
La Norda Vojo estas la koridoro laŭ la norda piedo de la montaro Tianshan. Ĝi kondukas, tra la pasejo Yumenguan, al Hami, Balikun kaj Jimusa'er, aŭ de Hami, transirante la havenon de la montaro Tianshan, al Beiting, Huocheng, Ili kaj poste al la bordoj de la Kaspia Maro.
Nuntempe, vojaĝante al Xinjiang, oni plejparte elektas la linion ekiri de Dunhuang, tra la ravino Xingxing kaj fine eniri en Xinjiang. Krom ĝi ekzistas alia linio: ekiru el Dunhuang okcidenten, tra la pasejo Yangguan, trans Luobupo kaj Loulan, fine eniru en Xinjiang. Kaj la lasta estas ekspedicia linio.
Por iri la lastan linion, nepre necesas antaŭ ĉio koni Luobupo kaj Loulan.
Por la ĉinoj, Luobupo ja fariĝis sinonimo de "mistero". Ĝi iam havis imponan historion, estante nepre trapasenda loko de la Suda Vojo de la antika Silka Vojo.
En la antikveco, Luobupo estis vasta maro areanta je pli ol 3 mil kvadrataj kilometroj. Sed en la fino de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, ĝi havis nur kelkcent kvadratajn kilometrojn. Kaj en la komenco de la 70-aj jaroj, pro ŝanĝo de la navigvojo de la rivero Talimu, Luobupo subite malaperis sur la terglobo, kaj fariĝis sekeca, mistera kaj timiga baseno kaprica je vetero.
Nordokcidente de Luobupo troviĝis antikva urbo Loulan. Ĝi iam estis grava milita fortreso kaj fama komerca urbo sur la antikva Silka Vojo. Sed nun la duona urbo estis enterigita de dezerto kaj dronis sub la tero. Ĝi fariĝis miljara enigmo historie.
En la jaro 77 antaŭ nia erao, la regno Loulan estis pereigita de la dinastio Han, kaj estis garnizonata de han-dinastiaj armeanoj.
Laŭ arkeologia esplorado, la urbo Loulan estis kvadrata, kaj totale areis je 108 kvadrataj metroj. En la urbo nordoriente estis la kvartalo de temploj, sudokcidente la kvartalo de oficejoj kaj sude kaj okcidente la kvartalo de loĝejoj. En la urba centro vidiĝis alarmturo alta je 20 metroj, kaj en la nordokcidenta urbo alia alarmturo. Apud la alarmturoj estis antikvaj grenejoj, kaj norde de la antikva kanalo en la urba centro oni trovis ruinon de palaco de regantoj de la antikva regno.
Mi menciis, ke la antikva Silka Vojo en Xinjiang konsistas el du branĉoj suda kaj norda situantaj sude de la montaro Tianshan, poste alia vojo norde de la montaro Tianshan ekprosperiĝis kaj estis nomata la norda vojo. Historie oni nomis tiujn vojojn Suda, Meza kaj Norda.
La Suda Vojo kondukas okcidenten, tra la pasejo Yangguan, al antikva regno Loulan, plue al Qiemo, Fengbei, Hetian, Shache kaj aliaj lokoj, transirante la altebenaĵon Pamiron, al Afganio, Persujo kaj suden, al Hindio.
La Meza Vojo kondukas okcidenten, tra la pasejo Yumenguan, al Turufan, Heshuo, Kuche, Ake'su kaj Kashi, poste transiras la altebenaĵon Pamiron.
La Norda Vojo kondukas, tra la pasejo Yumenguan, al Hami, Balikun kaj Jimusa'er, aŭ de Hami, transirante la havenon de la montaro Tianshan, al Beiting,, Huocheng, Ili kaj poste al la bordoj de Kaspia Maro.
Nuntempe, vojaĝante al Xinjiang, oni plejparte elektas la linion ekiri de Dunhuang, tra la ravino Xingxing, kaj fine eniri en Xinjiang. Krom ĝi, ekzistas alia linio: Ekiru el Dunhuang okcidenten, tra la pasejo Yangguan, trans Luobupo kaj Loulan, fine eniru en Xinjiang, kaj la lasta estas ekspedicia linio.
Por iri la lastan linion, nepre necesas antaŭ ĉio koni Luobupo kaj Loulan.
Por la ĉinoj, Luobupo ja fariĝis sinonimo de "mistero". Ĝi iam havis la imponan historion, estante nepre trapasenda loko de la Suda Vojo de la antikva Silka Vojo.
En la antikveco, Luobupo estis la vasta maro areanta je pli ol 3 mil kvadrataj kilometroj. Sed en la fino de la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento, ĝi havis nur kelkcent kvadratajn kilometrojn. Kaj en la komenco de la 70-aj jaroj, pro ŝanĝo de la navigvojo de la rivero Talimu, Luobupo subite malaperis sur la terglobo, kaj fariĝis sekeca, mistera kaj timiga baseno kaprica je vetero.
Nordokcidente de Luobupo troviĝis antikva urbo Loulan. Ĝi iam estis grava milita fortreso kaj fama komerca urbo sur la antikva Silka Vojo. Sed nun, la duona urbo estis enterigita de la dezerto kaj dronis sub la tero. Ĝi fariĝis miljara enigmo historie.
En la jaro 77 antaŭ nia erao, la regno Loulan estis konkerita de la dinastio Han, kaj estis garnizonata de Han-dinastiaj armeanoj.
Laŭ la arkeologia esplorado, la urbo Loulan estis kvadrata, kaj totale areis je 108 kvadrataj metroj. En la urbo nordoriente estis la kvartalo de temploj, sudokcidente, la kvartalo de oficejoj, kaj sude kaj okcidente, la kvartalo de loĝejoj. En la urba centro situis alarm-turo alta je 20 metroj, kaj en la nordokcidenta urbo vidiĝis alia alarm-turo. Apud la alarmturoj estis antikvaj grenejoj, kaj norde de la antikva kanalo en la urba centro, oni trovis la ruinon de palaco de regantoj de la antikva regno Loulan.