• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:11:53    
Xinjiang-a Muzeo en Urumuĉ, ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la nordokcidenta Ĉinio

cri
Xinjiang-a Muzeo situas en la nordokcidenta kvartalo de Urumĉi, kaj estas konstruaĵo el la tipa ujgur-nacieca arkitektura stilo. Ĝi konsistas el tri eksponejoj kaj ĉiu el ili estas tre vizitinda.
En la unua eksponejo videblas pli ol 50 mil tre valoraj antikvaj restaĵoj, ekzemple silkaĵo, ceramikaĵo, argila figuro, monero, armilo, stelea kopiaĵo, dokumento, klasikaĵo ktp.
La silkaĵoj postlasitaj el la dinastioj Han kaj Tang ankoraŭ konservas siajn freŝajn kolorojn. Troviĝas ĉi tie interesa antikvaĵo nomata "Guo Suo", kiu siatempe estis la paspermesa atestilo de vojaĝantoj sur la antikva Silka Vojo en la dinastio Tang. Sur la atestilo legiĝas statuso de la vojaĝanto, la nombro kaj trajto de ties akompanantoj, celloko, trairotaj pasejoj ktp. Laŭ registro sur la atestilo, nuntempuloj povas scii diversajn liniojn de la antikva Silka Vojo kaj solvi iujn ankoraŭ ne solvatajn enigmojn pri tiu fama vojo.
En la dua eksponejo vidiĝas dek sekiĝintaj kadavroj de antikvuloj. Aparte menciinda estas iu virina kadavro, konata kiel "dormanta belulino". Ŝi estis elterigita en la urbo Hami, kaj nun aĝas je pli ol 3 000 jaroj. Oni ne scias, kiu ŝi estis. Sed ŝi estas la plej bone konservata el ĉiuj ĝis nun elterigitaj sekiĝintaj kadavroj. Laŭ noto, oni facile distingis alian el la sekiĝintaj kadavroj – marŝalo de la regno Gaochang en la komenca periodo de la dinastio Tang. Li estis elterigita el la fama antikva tombaro Astana en la baseno Turufan. Inter aliaj sekiĝintaj kadavroj troviĝas adoltulaj kaj infanaj, flav-haŭtaj kaj blank-haŭtaj. Tio pruvis, ke de la antikveco Xinjiang ja estas kunekzistejo de diversaj naciecoj.
En la tria eksponejo, pere de fotoj kaj objektoj el dekkelkaj naciminoritatoj loĝantaj en Xinjiang, oni prezentas iliajn karakterizajn kostumojn, ornamaĵojn kaj ankaŭ morojn kaj kutimojn en loĝo, nupto, festo, amuzo, etiketo, manĝo kaj religio. La eksponaĵoj estas enhavoriĉaj kaj interesaj, tre aprecindaj por turistoj.