• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:13:24    
Urumĉi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la nordokcidenta Ĉinio

cri
En la mongola lingvo, Urumĉi signifas "belan paŝtejon". La urbo Urumĉi similas al brila perlo ĉe la norda piedo de la montaro Tianshan, kaj estis nepra pasejo en la Norda Branĉo de la antikva Silka Vojo. Ĝi situas 680 – 920 metrojn super la marnivelo, ĉirkaŭate de montoj triflanke, kaj la rivero Urumĉi fluas tra la urba kvartalo de sudo norden. La urbo totale areas je 1 400 kvadrataj kilometroj kaj havas milionon kaj 520 milojn da loĝantoj el 13 naciecoj.
Post konstruiĝo de la fervojo inter Lianyungang de Ĉinio kaj Roterdamo de Nederlando en la jaro 1990, Urumĉi fariĝis trafika nodo internacie.
Tiel frue kiel en la dinastio Han antaŭ du mil jaroj, ĉi tie jam aperis enmigrintoj, kiuj sin okupis je agra ekspluatado, kultivado kaj paŝtado. En la sekvantaj dinastioj, tien enkondukiĝis la evoluinta kulturo de la centra Ĉinio, garnizonadis trupoj kaj konstruiĝis urbo.
La urbo Urumĉi estas kaj antikva kaj juna. Sudoriente de la urbo majestas la montaro Tianshan, la arbaro sterniĝas pli ol mil kilometrojn, la neĝglacia montpinto Bogeda skrapas la nubojn, nordokcidente la urbo najbaras kun la baseno Zhunge'er. La Ruĝa Monto kaj la Monstra Monto staras vid-al-vide. Precipe la Ruĝa Monto tuj apude de la urbo sin levas alten, kaj sur ĝia zenito vidiĝas naŭetaĝa pagodo nomata "Drako-reĝa Pagodo". Sur la monto ruĝas la pavilonoj, verdas la arboj kaj ĉarmas la pejzaĝoj. Sur la monto oni povas vidi la urban panoramon. Ĉe bordo de la rivero Urumĉi fluanta inter la Ruĝa Monto kaj la Monstra Monto troviĝas kvieta kaj eleganta parko. Ene ombroriĉas la vegetaloj, pepadas diversaj birdoj kaj ridas belaj floroj. La lago Jianhu ondetas kaj remas ŝipetoj sur ĝi. Videblas ankaŭ Yuewei-a Kabano memore al Ji Xiaolan, fama erudiciulo de la dinastio Qing , kaj aliaj antikvecaj konstruaĵoj en la parko.
En la urbo ekzistas ankoraŭ multaj vidindaĵoj, kiaj termofonto, vinbera ĝardeno, pomuja ĝardeno, la betula arbaro kaj la popla arbaro. Ĉio ĉi bildecaj vidindaĵoj impresas vizitantojn kiel sud-ĉiniaj pejzaĝoj.
En Urumĉi, ebenas kaj larĝas la asfaltitaj vojoj, kiujn dekoracias ombroriĉaj arboj. Kompletiĝas la trafika reto oportuniga al vojaĝo.
Urumĉi estas granda urbo plej malproksima de maro en la mondo, apartenas al mez-varmet-zona kontinenta sekeca klimato. La meznombra temperaturo en la plej varma monato julio estas 25,7 gradoj Celsiuse, kaj tiu en la plej malvarma monato januaro estas 15 gradoj sub nulo Celsiuse. La jara meznombra pluvkvanto estas 194 milimetroj. La tempo estas 2 horojn malfrua ol tiu de Pekino.
La urbo Urumĉi estas politika, ekonomia, kultura kaj trafika centro de Xinjiang. Ĉi tie kolektiĝas diversaj naciecoj, kiuj pace kaj amike kunekzistas kiel unu familio de diversaj naciecoj.