• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:14:47    
Bela Okcidenta Parko kaj la fama somerumejo de Urumĉi

cri
La Okcidenta Parko situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Urumĉi, inter la Ruĝa Monto kaj la Monstra Monto. Ĝi estis nomata ankaŭ Parko Jianhu originale, poste Popola Parko. Ĝi havas la historion de pli ol cent jaroj kaj konatas pro belaj pejzaĝoj.
La fronta pordego de la parko estas klasika konstruaĵo kun la suprenlevita tegment-rando kaj smeraldaj tegoloj, radiantaj je la verda brilo; kaj la ruĝaj pordo-klapoj kaj kolonoj brilas pompe. Kelkajn paŝojn enirinte en la pordegon, oni vidas antaŭ si la lagon Jianhu kun speguleca surfaco. En la centro de la lago vidiĝas insuleto ĉirkaŭata de plorsalikoj kaj poploj, kaj sin sternas preskaŭ ĝis la bordo tuj ĉe la pordego.
Delikata arka ponteto kuŝas inter la bordo kaj la insuleto. Sur la insuleto kreskas nubo-skrapantaj antikvaj arboj, inter kiuj videblas giganta ulmo miljare aĝa, ĉirkaŭprenebla de almenaŭ tri homoj. La jadeca ponteta ombro flosas sur la kvieta laga akvo, kiun de tempo al tempo strekas boatoj, postlasante ĉenon kaj ĉenon da ondetoj. Plorsalikaj branĉoj milde kisas la klaran akvon en la zefiro… Ĉion ĉi rigardante, vojaĝantoj estas ravitaj.
En la suda bordo de la lago troviĝas vico da koridoraj ĉambroj, kie rezidadis siatempe fama erudiciulo kaj burokrato el la dinastio Qing. Estas interesa seria televida filmo pri li, kompilita laŭ legendo kaj historio.
Kvin kilometrojn fore de la urbo Urumĉi troviĝas fama somerumejo nomata Shuimogou, kiu estas unukilometre longa montvalo. En la valo estas dekoj da fontoj grandaj kaj etaj, kies akvo formis riveron neniam glaciiĝinta. Somere, susuras la rivera akvo, ridas la buntaj floroj kaj ombro-riĉas antikvaj arbegoj, inter kiuj punktiĝas kiosko, turo, pavilono kaj domo. Vintre, kiam ekster-valaj riveroj ĉiuj glaciiĝis, ĉi tie tamen estas tute malsame: Ŝvebas la varma vaporo, ŝprucas akvo el la fontoj, tintadas riverfluo apud la neĝkovrata tero kaj neĝeroj flugas neĝeroj en la valon… La naturaj pejzaĝoj de la somerumejo Shuimogou estas vere ĉarmaj.
Norde de Shuimogou ekzistas termofonto kun granda fluo kaj klara akvo. La taga fluokvanto de la termofonto superas 220 kubmetrojn, kaj la akva temperaturo restas inter 28 –30 gradoj Celsiuse. La akvo entenas proksimume dek specojn de elementoj, kiaj kalio, fosforo, sulfuro kaj natrio efikaj por kuracado de malsanoj reŭmato, psoriazo, ekzemo kaj aliaj. Oni konstruis ĉi tie termfontan sanatorion.
Vidiĝas ĉi tie ankaŭ Parko Shuimogou areanta je pli ol 20 hektaroj.
La somerumejo Shuimogou posedas en si la termofonton, rojon, kioskon, ponteton, gazonon, koridoron, vinberan ĝardenon, pomujan ĝardenon, betularon, poplaron, abian arbaron, kaj estas aparte plaĉa al tiuj vojaĝantoj, kiuj, transpasinte la longan Koridoron Okcidente de la Flava Rivero kaj la fajran basenon Turufan en la arda somero, atingis Urumĉi.
Ruĝa Monto en la centro de Urumĉi.
La urbo Urumĉi estas brakumata de la montaro Tianshan el tri flankoj. En la urbo vidiĝas la Ruĝa Monto, Karpa Monto, Eben-zenita Monto, Nigrakapa Monto kaj Monstra Monto. Inter tiuj la plej renoma estas la Ruĝa Monto.
La Ruĝa Monto situas en la urba centro de Urumĉi. Ĝia ĉefpinto konsistas el ruĝaj rokoj, tio estas deveno de ĝia nomo. La mont-deklivo iom post iom leviĝas de oriento okcidenten rekte ĝis bordo de la rivero Urumĉi, kaj tie la ĉefpinto abrupte haltis kaj fariĝis apika klifo figure simila al la tigra kapo. Pro tio, la ĉefpinto estas nomata Tigrakapa Pinto. Sur la Ruĝa Monto abundas diversaj arboj kaj koketas buntaj floroj, vidiĝas tre bela parko.
Estas du vojoj por eniri en la parkon: La orienta vojo sterniĝas larĝe kaj ebene, tra la arbaro; la suda vojo etendiĝas krute kaj danĝenige, trans groteskaj kaj variaj pejzaĝoj. Irante laŭ la ruĝ-ŝtonaj ŝtupoj, oni povas atingi pavilonon elegantan kaj majestan, kaj tie oni povas ĝui la urban panoramon de Urumĉi.
Apud la pavilono vidiĝas naŭ-etaĝa pagodo samnoma kun la Ruĝa Monto. La pagodo el nigraj brikoj staras sur la Tigrakapa Pinto. Alta je dekkelkaj metroj, la pagodo vid-al-vide simetrias kun la Ora Muro sur la Monstra Monto situanta en la kontraŭa flanko.
Rilate al la Ruĝa Monto, cirkuladas interesa legendo. Jen mi rakontu:
Origine, sur la Monstra Monto loĝis Bova Monstro, kies figuro aperis en la klasika mitrakonta romano "Pilgrimado al Okcidento", kaj kies edzino estis la fama princino Fera Ventumilo. Por transiri la Flaman Monton en la baseno Turufan, bonzo Xuanzang kaj liaj kvar disĉiploj siatempe volis pruntepreni la feran ventumilon de la princino por estingi la fajron de la Flama Monto, sed ŝi rifuzis. Fine, la unua disĉiplo de la bonzo – Simio-Reĝo Sun Wukong konkeris ŝin en batalo, kaj gajnis la feran ventumilon…
Do ni revenu al la Bova Monstro. Foje, preterpasante la montaron Tianshan de Xinjiang, ĝi rimarkis, ke la Ĉiela Imperiestrino sin banas en la lago Tianchi de la montaro. Por flati al ŝi, la Bova Monstro decidis konstrui specialan banejon por ŝi. Elektinte la riveron Urumĉi kiel la fonton de akvo, ĝi ordonis la Ruĝan Monton sin transmovi okcidenten por ligiĝi kun la Monstra Monto, formante la banejon. Sed, por protekti sian hejmlandon, diversnaciecaj popolanoj, kun diversaj instrumentoj en la mano, ekfosis la monton senĉese. Hazarde, ilia agado vekis atenton de la preterpasanta feo Ora Stelo. La bonkora feo diris al la monto-fosantoj, ke ili konstruu templon de Ĉiela Imperiestro, kej ke la templo povos bridi la monton moviĝi. Oni faris kion la feo indikis, kaj, kiam la templo estis finkonstruita, la monto vere ne moviĝis plu, restante kia ĝi nun aspektas.
Najbare al la Pagodo de la Ruĝa Monto videblas ŝtona steleo kun surskribaĵo pri la historio de la pagodo.
Somere, sur la Tigrakapa Pinto videblas ore brilanta arbaro de dezertaj jujuboj, ŝvebas ebriiga parfumeca odoro el buntkoloraj floroj. La naturaj pejzaĝoj de la Ruĝa Monto vere estas tre aprecindaj.