• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:15:57    
La montaro Tianshan en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de la nordokcidenta Ĉinio

cri
La montaro Tianshan estas unu el la plej grandaj montaroj de Azio. Ĝi etendiĝas pli kaj pli alten de la oriento okcidenten. Ĝia orienta sektoro sterniĝas en la meza parto de Xinjiang, longas je 1 700 kilometroj, kaj larĝas je 250 – 300 kilometroj. La montaro Tianshan dividas Xinjiang en du partojn sudan kaj nordan. Sude de la montaro kuŝas la baseno Talimu, kaj norde la baseno Zhunge'er.
La majesta montaro Tianshan konsistas el tri montoj, kiuj, simile al tri gigantaj drakoj, serpentumas tra la terenon de Xinjiang, kaj estas simbolo de tiu vasta regiono. Inter ĝiaj sennombraj montpintoj kaj krutaĵoj sin trovas abundaj ravinoj, basenoj kaj valoj, ekzemple, la valo Yili, la baseno Hami, la baseno Turufan ktp. Aparte okulfrapaj pejzaĝoj estas la neĝkovrataj pintoj, kiuj ŝajnas arĝentaj serpentoj, dancantaj super la vastega montaro. Inter ili la plej famaj estas la montpinto Tuomu'er en la okcidenta flanko, kaj la montpinto Bogeda en la orienta. La neniam degela neĝo sur iliaj zenitoj blindige flagras sub la suno. Survoje de vojaĝo al la Paŝtejo de Suda Monto, turistoj senescepte volas halti tie por apreci tiun spektaklan pejzaĝon de la montaro Tianshan. Aparte menciindas la lago Tianchi situanta sur deklivo de la montpinto Bogeda kaj apud ĝi la Ruĝa Monto en la urbocentro de Urumĉi.
La belega montaro Tianshan estas ankaŭ trezorejo, kaj la plej fama valoraĵo estas la glacifluo. La montaro estas la plej granda moderna glaciflua regiono, kun pli ol 6 890 glacifluoj, kies totala areo superas 9 500 kvadratajn kilometrojn. Kaj en la okcidenta sektoro de la montaro Tianshan, estas plej grandaj, multaj kaj belaj glacifluoj. Interalie la plej distinga estas la glacifluo Yinoloqeke kun la longeco de 59,5 kilometroj, konata kiel la plej granda glacifluo sub la ĉielo. Krome, videblas ankaŭ la glaciaj puto, groto, pagodo, kolono, monteto, kaj subglaciaj rivero kaj lago ktp. Ili aspektas en variaj formoj kaj ĉarmoj, kaj estas majstrecaj kreaĵoj de la naturo.
La montaro Tianshan abundas je raraj sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj. Vidiĝas multe da sovaĝa kapro, neĝleopardo aŭ alinome -- uncio, neĝkoko, cervo k.a. Aparte aprecindas la rara floro – neĝlotuso aŭ alinome – saŭsureo. Kun helverdaj petaloj kaj malhelruĝa stameno, ĝi kreskas el rokaj fendoj sur la montaro. Parfume aroma kaj malfacile akirebla, la neĝlotuso estas ege ŝatata de homoj, tiom pli, ĝi efikas ankaŭ por kuracado de iuj maloftaj malsanoj. Pro tio, neĝlotuso estas fame konata en nia lando de la antikveco.

* * * * * *
Krom la rara neĝlotuso de la montaro Tianshan, sur tieaj vastaj paŝtejoj vivas la famaj bonrasa Yili-ĉevalo, xinjiang-a bruna bovo, ĉina merino kaj Xinjiang-a delikatlana ŝafo, precipe la lasta, de la pasintaj 60 jaroj, ĉiam okupas la unuan lokon en nia landoi ĉu per sia nomro ĉu per la kvalito de sia lano.