• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:19:44    
La antikva urbo Changji ĉe la montaro Tianshan de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la nordokcidenta Ĉinio

cri
En la antikveco, la tereno de Changji, kie sidis la tiama prefektejo, apartenis al Beiting, unu el la gravaj regionoj laŭ la Norda Branĉo de la antikva Silka Vojo. Changji estas unu el la sufiĉe prosperaj lokoj de Xinjiang.
Situante ĉe la norda piedo de la montaro Tianshan kun abundaj pintoj unu pli alta ol alia kaj la densa primitiva arbaro, la urbo Changji estas riĉa je lignaj materialoj kaj valoraj drogherboj. Sur ĝia bildeca stepo vivas multaj specoj de raraj bestoj kaj birdoj, kaj la sukoplenaj herboj nutras sennombrajn ŝafaron, ĉevalaron kaj bovaron, liverante grandan kvanton da viando, lano kaj felo. La regiono de Changji riĉas ankaŭ je turismaj profitfontoj, ekzemple la fama alpa lago Tianchi, la ruino de la prefektejo, kiu potence aŭtoritatis pli ol 600 jarojn en la regiono de la montaro Tianshan, legendeca monstra kastelo, dinosaŭra fosilio ktp.
Nun mi citu kelkajn vidindaĵojn de la regiono Changji.
Antikva sidejo de Changji situas unu kilometron oriente de la nuna urbo Changji, kaj originis en la dinastio Yuan de antaŭ du mil jaroj. La urba formo estas kvadrata kaj perimetras je 4 kilometroj. La urbomuroj konserviĝas sufiĉe bone, kaj oni iam elterigis tie monerojn de la dinastio Yuan.
Termofonto de la ravino Liuhuang troviĝas ĉe la komuna limo de la urbo Changji kaj la urbo Urumĉi. La termofonta akvo temperaturas je 32 – 96 gradoj Celsiuse, kaj efikas en kuracado de artika reŭmatismo, diversaj neŭralgio kaj dermatozo.
La paŝtejo de la valo Miao'ergou sin trovas en la profundo de la montaro Tianshan, kaj tieaj neĝkovrataj montpintoj kaj arbaraj pejzaĝoj estas ne malpli belaj ol la naturaj pejzaĝoj de la Paŝtejo de Suda Monto. Furoras tie la folkloro kaj moro de la kazaĥa nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de nia lando.
La antikva urbo Beiting historie ĉiam estis la politika, militafera, trafika kaj kultura centro ĉe la norda flanko de la montaro Tianshan, kaj unu el la tri famaj silk-produktejoj de la Okcidenta Regiono. Bedaŭrinde, en la meza periodo de la dinastio Ming (1368 – 1644), ĝi detruiĝis en la milita fajro.
La urbo estis granda en la skalo kaj prenis la formon kvadratan, dividiĝis en la du partoj interna kaj ekstera. La ekstera parto konstruita en la komenco de la dinastio Tang ( 618 – 907 ) perimetras je 4 600 metroj, kaj la interna parto konstruita pli frue perimetras je 3 000 metroj. Du riveroj ĉirkaŭas respektive ambaŭ partojn eksteran kaj internan. En la urbo nun videblas ruinoj de stratoj, stupaoj, temploj, rezidejoj de regantoj kaj ankaŭ de gvatejo, fortreso kaj urbomuro. Oni elterigis tie multajn antikvaĵojn.
La budaisma templo Huihu, alinome, la Okcidenta Templo, situas 700 metrojn okcidente de la supremenciita antikva urbo Beiting. Pro sia granda skalo kaj bela arkitektura plastiko, ĝi distingiĝas el samspecaj ruinoj de la norda parto de Xinjiang. La templo konsistas el la fronta halo kaj flankaj haloj orienta kaj okcidenta. En la orienta flanka halo vidiĝas kuŝanta budhostatuo longa je 13 metroj. Videblas ankaŭ grandformataj freskoj bone konservataj. En ĉiu el niĉoj sidas budhostatuoj sam-staturaj kun homoj. La freskoj temas pri budaismaj rakontoj kaj pri la vivo de la reĝa familio de la antikva regno Gaochang. Centre de la fronta halo sidas 10-metre alta budhostatuo. Origine la templo estis familia templo de la reĝa familio. Bedaŭrinde, en la 13-a jarcento, la templo pereis, kiam islamanoj invadis la antikvan urbon Beiting. Ĝi liveras gravajn materialojn al esplorado de la budaismo de huihu-oj.
*** *** *** ***
Apud la antikva urbo Changji troviĝas miriga sur-roka gravuraĵo en la loko nomata Shimenzi. La sur-rokaj gravuraĵoj totale areas je pli ol 120 kvadrataj metroj, kaj entenas ĉirkaŭ 300 figurojn sur si. La grandeco de la plej alta figuro superis tiun de la homo, kaj la grandeco de la plej malalta estas nur ĉirkaŭ 20 centimetroj. La gravuraĵoj temas ĉefe pri adoro al generado. Centoj da nudaj viroj kaj virinoj gaje sin amuzas per seksumado kaj dancado. La plenvervaj kaj pasiaj mieno kaj pozo de la figuroj manifestas eternecon de la homa vivo.
Laŭ ekspertizado fare de arkeologoj, la gravuraĵoj estis kreitaj probable de skulptistoj el la tiea indiĝena nacio nomata Sai-o, antaŭ pli ol tri mil jaroj.