• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:20:49    
Turufan, brila perlo de la montaro Tianshan

cri
Krom dolĉaj kaj bongustaj vinberoj kaj aliaj fruktoj de Turufan, ankaŭ tieaj antikva Silka Vojo, ŝtonkavernaj kasteloj, longhistoria kulturo, groteskaj naturaj pejzaĝoj kaj naciminoritataj moroj estas tre alloge ĉarmaj. La ruinoj de la urboj Jiaohe kaj Gaochang, malgraŭ dumil-jara provado de ventoj kaj pluvoj, ankoraŭ staras majeste, la freskoj de mil-budha kavernaro de Bozikelike kaj Tuyugou, suferinte de multfoja rabado, ankoraŭ konservas sian brilecon, en la neniam sekiĝantaj putoj Kan'er la klara fontakvo senĉese fluadas sub la kalva tero, la dezertaj botanikaj ĝardenoj, kiuj konkeris flusablon, la miljare nedegela neĝo sur la zenito de la montaro Tianshan, la roka salo kristale brilanta sur la sala monto, la monde dua plej malalta loko – la lago Ai'ding, la Flamanta Monto vivece priskribita en la mitrakonto "Pilgrimado al Okcidento", la majstreca arkitekturaĵo pagodo Sugong kaj la rokaj pentraĵoj verkitaj de tiuj, kies nomon neniu scias… Jen estas la hodiaŭa Turufan. Ĉu ŝia vivoplena vastega oazo, aŭ Gobio kun aparta nordokcidenta dezerteca ĉarmo, ambaŭ vokas turistojn per siaj propraj fervoro kaj mistero.
La nomo de Turufan devenis de turkestana lingvo, signifante riĉan kaj prosperan lokon. Historie ege prosperinta silkraŭpa bredado iam estis la civilizacia marko de tiu ĉi grava loko sur la antikva Silka Vojo. Kaj nun en la baseno de Turufan ankoraŭ vidiĝas peco kaj peco da morusujaj ĝardenoj, kaj ĉie videblas maljunaj morusujoj, kiuj ŝajne povas rakonti antikvajn okazintaĵojn al preterpasantoj.
* * * * * *
Turufan kiel baseno fakte ne grandas, kaj areas nur je 50 147 kvadrataj kilometroj. La plej malalta loko de la baseno – la surfaco de la lago Aiding estas 156 metrojn sub la marnivelo, tuj post la Morta Maro de Jordanio ( 392 metrojn sub la marnivelo ) -- la plej malalta loko de la mondo. Ĝuste tia malalteco nutris la aparte karakterizajn naturajn kaj kulturajn pejzaĝojn de la baseno.
Intervjuate, mia usona amiko s-ro Eitan Plasse diris en la ĉina lingvo:
"Turufan estas tre interesa, tie troviĝas oazo, montoj, riveroj, lagoj, ravinoj kaj aliaj vidindaj naturaj pejzaĝoj."
La plej alta temperaturo en la tempo de junio ĝis aŭgusto ĉiujare superas 30 gradojn Celsiuse, kaj eĉ atingas 82,3 gradojn Celsiuse sur la nuda tero bakite de la arda suno. S-ro Eitan Plasse diris:
"Turufan ege varmas en somero. Foje mi spertis la tagan temperaturon je 46 gradoj Celsiuse. Preskaŭ ne elteneble sen klimatizilo."
Sed, malgraŭ la arda varmeco tage, la vespera temperaturo de Turufan tamen ne tiel altas kiel en iuj internaj lokoj, kiaj Chongqing, Wuhan kaj Nankino. Pro tio, oni povas bone ripozi nokte en la baseno Turufan.
Nun mi prezentu tiean faman puton Kan'er. Pri la origino de la puto estas trispecaj konkludoj: 1. Ĝi originis el centraĉiniaj kanaloj de la dinastio Han antaŭ 2 mil jaroj. 2. Ĝi estis kreita en okcident-azia Persio antaŭ 2 500 jaroj kaj poste enkondukiĝis en la basenon Turufan. 3. Lokaj diversnaciecanoj inventis tian puton laŭ la lokaj geografiaj kondiĉoj. S-ro Eitan Plasse diris:
"En la antikveco, saĝaj kaj kapablaj, ili jam kreis tian mirigan irigacian sistemon, vere admirinde!"
La puto Kan'er kune kun la Granda Muro kaj Granda Kanalo inter Pekino kaj Hangzhou estis tri grandaj inĝenieriaĵoj de la antikva Ĉinio, kaj originale nomata Puta Kanalo. Tia puto ĉefe lokiĝas en la baseno Turufan, Hami, Helei kaj aliaj regionoj, precipe en Turufan plejmulte.
Kan'er signifas putan groton, kaj estas eksterordinara irigacia sistemo konsistanta el subtera kaj surtera kanaloj, ŝakto kaj digo. Ĝia akvo venas el la degelinta neĝo sur la monto Bogeda kaj la monto Kala'wucheng. La puto ĉiam tenas stabilan akvokvanton malgraŭ varmego kaj ventego, garantiante la naturan irigaciadon. La nombro de la putoj Kan'er atingis proksimume mil, kaj ilia totala longo unuoble pli grandas ol tiu de la Granda Muro. Tiu ĉi subtera Granda Muro estas fonto de la vivoplenaj verdaĵoj de Turufan.