• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:21:52    
La antikva urbo Gaochang en la baseno Turufan

cri
La antikva urbo Gaochang situas 50 kilometrojn oriente de la urbo Turufan. En la ujgur-nacieca lingvo, Gangchang signifas Reĝan Urbon. Pro tio la urbo montriĝas en la kvadrata formo. Ĝia totala areo estis 2 milionoj da kvadrataj metroj. Laŭ noto de historia libro, siatempe la urbo Gaochang havis 12 pordegojn, en la urbo troviĝis metiejoj, bazaroj, temploj kaj kvartaloj. La nombro de urbanoj superis 30 mil kaj tiu de bonzoj 3 mil. La urba dispozicio similis al tiu de Chang' an, la ĉefurbo de la dinastio Tang. Nun ankoraŭ klare videblas abundaj ruinoj de la urbaj konstruaĵoj. En la jaro 628, dum sia pilgrimado al Hindio, fama bonzo Xuanzang de la dinastio Tang faris lekciadon unumonate en la urbo, kaj nun videblas la ruino de tiama lekciejo.
La urbo Gaochang estis konstruita en la 1-a jarcento antaŭ Kristo, spertis 1 300 jarojn da prospero, sed bedaŭrinde pereis en milita fajro en la 14-a jarcento.
Nun en la ruinoj de la antikva urbo Gaochang, vidiĝas ankaŭ larĝa kaj ebena vojo etendiĝanta de la urba enirejo ĝis la kvartalo de temploj en la sudokcidenta angulo de la urbo. Irante sur la vojo, oni povas apreci difektitajn ruinojn de la originaj imponaj konstruaĵoj kaj memori pri la interesaj okazintaĵoj en la historio.
Inter tiuj okazintaĵoj, plej pensiga eble estus la jena: En la jaro 627, bonzo Xuanzang de la dinastio Tang, por solvi disputon pri budaismo, decidis pilgrimadi al Hindio por peti la veran sutron. Rajdante sur vojkona maljuna ĉevalo, li sola transpasis dezerton kaj atingis la nunan Hami, kie la diplomatia sendito de la regno Gaochang renkontis la majstron, kaj post reveno al la regno informis la reĝon pri tio. La reĝo tuj ekspedis korteganojn al Hami kaj alvenigis la bonzon al Gaochang. Kun plena komplezemo la reĝo gastigis la majstron kaj ankaŭ admonis la lastan ne pilgrimi pluen. La majstro kompreneble rifuzis lian bonkorecon.
Dekkelkajn tagojn poste, la majstro ankoraŭ insistis je sia vojaĝo okcidenten. La reĝo ege klopodis por reteni la majstron, promesante, ke li servos tutvive kiel disĉiplo de la majstro kaj ankaŭ ordonos tutregnajn popolanojn same agi kiel li. Tamen firme lojala kaj pia al sia misio, la majstro fine faris fastadon por esprimi sian decidemon pri pilgrimado okcidenten. La reĝo devigite lasis la majstron daŭrigi lian vojaĝon kondiĉe, ke li fratiĝu kun la majstro, kaj la majstro faru lekcion unumonate en la regno, kaj post reveno de la pilgrimado, la majstro loĝu en Gaochang tri jarojn. Ĉiufoje, kiam la majstro venis al la lekciejo, la reĝo surgenuiĝis surteren servante kiel benko, por ke la majstro suriru la podion, piedpremante lian dorson. Kaj kiam la majstro adiaŭis la reĝon, la lasta ploregis senĉese, kaj akompanis la majstron ĝis dekoj da kilometroj.