• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:24:50    
La Vinbera Valo de Turufan

cri
Kvankam Xinjiang situas en la okcidenta landparto de Ĉinio, kie sterniĝas ĉie dezerto, neĝmonto, kalva kampo kaj Gobio, tamen dank' al nutrado kaj irigaciado fare de la subtena akvo kaj la putoj Kan'er, en bonaj sezonoj tie ŝvebas aroma odoro de melonoj kaj fruktoj, kaj preskaŭ ĉiu familio prenas melonojn kiel teon dum gastigado. Interalie, plej famas la vinbero de Turufan, melono de Hami, piro de Ku'erle kaj granato de Yecheng. Kaj la vinbero de Turufan produktata en la tiea Vinbera Valo estas la plej renoma.
La valo abunda je vinberujoj etendiĝas sur la ruĝa kaj dezerta Flamo-monto. Ti estas malvarmete kaj aromas vinberoj.
De la antikveco Turufan riĉas je vinberoj. Oni ne scias, kiam vinberoj de Afriko kaj Eŭropo enkondukiĝis en Turufan. En ĉina historia libro legiĝas, ke antaŭ pli ol 2 mil jaroj, kiam Zhang Qian, diplomatia sendito de imperiestro de la dinastio Han alportis de la Okcidenta Regiono vinberan arbedon al la imperiestra ĝardeno kiel ornaman plantron, en Turufan oni jam grandaree kulturis vinberojn kaj faris el ili vinon. Antaŭ 1 700 jaroj, vinberoj kiel tributo estis transportitaj en centran Ĉinion. Poste iu revizoro de la kortego alportis el Turufan vinfran teknikon.
Lokanoj diris, ke vinberoj de Turufan ĝuas renomon, dank' al la favoraj klimato kaj geografia situo. En Turufan ardas la suno, tio utilas al sukero-akumuliĝo de vinberoj; en tiu loko grava sur la Silka Vojo kolektiĝis famaj produktoj el la Oriento kaj Okcidento. Ekzemple, en Vinbera Valo prosperas 400 hektaroj da vinberujoj de pli ol 600 varioj, el kiuj la plej fama portas la nomon Senkerna Blanko. La nomita vinbero sensema, helverda kaj iom pli granda ol sojfabo estas ne nur dolĉa kiel mielo, sed ankaŭ transportebla foren kaj longe konservebla post sekiĝo.
La Vinbera Valo situas en la ravino de Flamo-monto, inter du montpintoj. La valo longas je 8 kilometroj kaj larĝas je 0,5 kilometro. En la valo interplektiĝas kanaloj, prosperas verdaĵoj, humidas la aero kaj agrablas la klimato. Tia bildo forte kontrastas al la fajranta Flamo-monto, kaj donas agrablan konsolon al loĝantoj.
En la profundo de la Vinbera Valo oni konstruis Vinberan Amuzejon favore al turistoj. Tie lianoj interplektiĝas kaj vinberaj koridoroj kviete profundas, grapoloj kaj grapoloj da vinberoj apetito-incite ridas al vizitantoj.