• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:26:08    
La ŝtonkavernaro Bozklik en la baseno Turufan

cri
En la Okcidenta Regiono troviĝas multaj ŝtonkavernaj temploj. Unu el ili estas ŝtonkavernaro Bozklik. Sin kaŝante en la Flamo-monto de la bezeno Turufan, ĝi servis kiel spirita hejmo de la loĝantoj de antikva regno Gaochang. Sed jam de tre longe, mankas al ĝi bonzoj kaj pilgrimantoj.
Meze de la 9-a jarcento, huihu-oj el stepo de la norda Ĉinio fariĝis regantoj de la regno Gaochang. Ili estis prapatroj de la ujguroj kaj kredis je manikeismo. Ili faris manikeismajn kavernojn najbare de la ŝtonkavernaro Bozklik, kiun Gaochang-anoj faris je 300 jaroj pli frue. Poste la reĝo de Gaochang petis persajn manikeanojn fari predikadon, komprenigante, ke manikeanoj devas bonfari, kaj bonfarantoj leviĝos al la paradizo post morto… Tiam manikeismo fariĝis regna religio, kaj Gaochang – la centro de manikeismo de la mondo.
Tamen, 100 jarojn poste, la reĝo de la regno Huihu konvertiĝis al la budhismo, ŝanĝis manikeismajn kavernojn en la budhismajn, kaj transformis la milbudhan ŝtonkavernaron en templon de reĝa familio. Post tio, aperis freskoj pri kultado de reĝo kaj reĝedzino al Budho, kiu montras la reĝon portantan robon kaj botojn, kun tranĉilo, silikfajrilo kaj kudrilujo ĉe la talio. Kaj la tiamaj popolanoj ŝatis arope viziti en printempo templojn en la montaro, kaj rajdante arkpafi ion en signo forpeli ĉiajn malbonojn.
Je la fino de la 13-a jarcento, sekve de prosperiĝo de islamismo en la regno Gaochang, la milbudha ŝtonkavernaro iom post iom dezertiĝis. Nun en la ŝtonkavernaro restas tre malmultaj freskoj. La prosperiĝo kaj dekadenciĝo de la ŝtonkavernaro montras, ke sur la antikva Silka Vojo diversaj kulturoj kaj kunfandiĝis kaj koluziis. Iuj ekzistis kaj aliaj pereis.
* * * * * *

6 kilometrojn fore de la antikva urbo Gaochang troviĝas la antikva tombaro nomata Astana-Halahezhuo. En la ujgura lingvo, Astana signifas "ĉefurbon" kaj Halahezhuo estis nomo de heroo el ujgura legendo.
En la antikva tombaro estis enterigitaj aristokratoj, burokratoj kaj ankaŭ civitanoj el la dinastio Okcidenta Jin (265—316) ĝis la dinastio Tang (618—907). Mirinde estas, ke en pli ol 500 tomboj, ne vidiĝis putriĝinta kadavro, preskaŭ ĉiuj kadavroj estis sekiĝintaj sendifekte, kaj iuj el ili estis tiel bone konserviĝas, ke eĉ klare videblas iliaj nigraj pupiloj kaj okulblankoj tra la okulharoj. Pro varmega kaj sekega klimato, multaj pentraĵoj, argilaj figuroj kaj aliaj multaj elterigitaj aĵoj el la tomboj ankoraŭ bone konservas sian originalajn kolorojn. Oni trovis, ke la tradicia manĝaĵo Jiaozi-o de la dinastio Tang tre similas al la nuntempa, kaj la vianda farĉo entenata en ĝi tute ne ŝanĝiĝis krom sekiĝi.
Nun, oni malfermas tri tombojn por vizito de turistoj. Ene, krom sekiĝintaj kadavroj, troviĝas ankaŭ freskoj tre aprecindaj.