• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:27:09    
Lago Aiding en la baseno Turufan

cri
Kiel sciate, la urbo Turufan situas 34,5 metrojn super la marnivelo, tamen la lago Aiding 30 kilometrojn fore de la urbo situas 156 metrojn malsuper la marnivelo.
La lago Aiding senbrue dormas en la sino de la baseno Turufan, kaj nun restas en ĝi nur 22 kvadrataj kilometroj da akva surfaco, videblas nek ondanta akvovasto, nek flugantaj akvobirdoj. Estas nur silenta kaj izoleca internalanda lago. Sed ĉiujare, dek miloj da en- kaj ekster-landaj turistoj vojaĝas tien por vidi tiun faman abismon de la ĉina kontinento, monde plej malaltan tuj post la Morta Maro de la sudokcidenta Azio.
Nun la lago aspektas kiel granda vazo longa je 40 kilometroj, larĝa je 8 kilometroj kaj areanta je 152 kvadrataj kilometroj. Sur ĝia sekiĝinta fundo arĝente flagras salaj kristalaĵoj.
Vidiĝas ankoraŭ iom da laga akvo sin ŝovinta en iun angulon de la lago kaj tolereme suferanta de la somera varmego de pli ol 50 gradoj Celsiuse en la fajra baseno Turufan. Pro forta sekeco, alta temperaturo, ventozo kaj vaporiga kvanto kelkdekoble pli alta ol la akvo-akumula kvanto de la lago, la vastega laga fundo pleniĝas de sulkoj kaj makuloj simile al la vizaĝo de oldulino. Rigardante ŝin, oni apenaŭ memoras ŝian gracian figuron forpasintan.
Tiel frue kiel antaŭ pli ol dekmil jaroj, la lago Aiding estis dolĉakva lago kun senlime vasta areo, miloble pli granda ol la nuna. En la longa historio, la lago nutradis sennombrajn animalojn kaj vegetalojn kaj siatempe estis hejmlando de cignoj kaj huzoj. Ĉio ĉi tio estas vere interesa kaj pensiga por vizitantoj.