• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:28:18    
Urbeto Dabancheng, konata pro iu popolkanto kaj situanta apud Turufan de Xinjiang

cri
"Dabancheng-a knabino kun longaj harplektaĵoj kaj ĉarmej okuloj, bonvole edziniĝu al mi, sed ne al iu alia…" La humura teksto kaj gaja melodio estas tre orelplaĉaj, kaj famigis la urbeton Dabancheng, situantan ne malproksime de Turufan. Historie ĝi estis grava haltejo de komercistoj vojaĝantaj laŭ la antikva Silka Vojo.
La urbeto Dabancheng areas je malpli ol 5 mil kvadrataj kilometroj kaj havas pli ol 20 mil loĝantojn el ujgura, hana, kazaĥa, huja kaj aliaj naciecoj. Ambaŭflanke de ĝia nelonga ĉefstrato nun estas sidejo de la urbeta registaro, poŝtoficejo, barbirejoj , restoracioj kaj bazaroj.
En la antikveco, Dabancheng estis strategie grava loko, kaj ĝi renomis pro sia prospero en la historio. La Norda Branĉo de la antikva Silka Vojo en Xinjiang trairis la lokon. Tiam, tie estis 4 urbetoj kaj pluraj alarmturoj. Pli ol mil jaroj forpasis. La alarmturo videble konstruita el tero kaj fragmitoj apud la vojo fariĝis nun termaso alta je malpli ol 5 metroj. Kaj la urbeto Baishui, sufiĉe granda siatempe, havas nun sian kvadran murbazon el sablomasoj altaj je pli ol unu metro. Ĉie en kaj ekster ĝi estas ovalaj ŝtonoj kun la grandeco de pugno. La rivero Baishui murmuradas ekster la murbazo.
Nun laŭ la antikva Silka Vojo en Xinjiang etendiĝas ŝoseoj kaj fervojoj, strado inter Urumuq kaj Turufan, komunikaj lineoj, telekomunikaj fotokabloj kaj duktoj por petrolo kaj naturgaso.