• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-06 16:41:16    
Grava urbo ĉe la Rivero Pavo en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio

cri
En la ujgura lingvo, Ku'erle signifas "ĉirkaŭ-rigardon" aŭ "rigardi foren".
Ku'erle situas en la suda flanko de la montaro Tianshan, ĉe la nordorienta rando de Talimu-baseno. Ĝi totale areas je 7449,7 kvadrataj kilometroj, kaj estas la ĉefurbo de Bayingoleng-a Mongola Aŭtonoma Subregiono.
Tiea klimato apartenas al sekece kontinenta, kun la meznombra temperaturo de 11 gradoj Celsiuse. Ku'erle estas trafika artiko de la suda parto de Xinjiang.
Nun mi citu kelkajn interesajn vizitindejojn en la tereno de Ku'erle:
La lago Bosteng:
En la ujgura lingvo Bosteng signifas "oazon". Kun la totala areo de 980,4 kvadrataj kilometroj, ĝi estas la plej granda interna dolĉakva lago, situas 1048 metrojn super la marnivelo, longas je 58 kilometroj, larĝas je 28 kilometroj kaj profundas meznombre je 10 metroj. La lago Bosteng dividiĝas en du regionoj granda kaj malgranda.
En la granda regiono de la lago, ekzistas granda kvanto da fiŝoj el diversaj specoj, kiaj karpo, karaso kaj ĉoto, troviĝas ankaŭ turisma tereno, kie turistoj povas boati, fiŝhokadi aŭ apreci pejzaĝojn, samtempe gustumi akvajn frandaĵojn en lagaborda restoracio.
En la malgranda regiono de la lago interplektiĝas riveretoj kaj prosperas fragmitoj, sur la akva surfaco videblas larĝ-foliaj lotusfloroj, en la fragmita lageto vivas sovaĝaj anasoj, anseroj, cignoj, ardeoj kaj mevoj. Montriĝas ĉi tie sufiĉe idilia bildo.
La pasejo de Fera Pordo:
La pasejo situas en la valo de la monto Huola kaj la monto Kuluke. Historie ĝi estis nepra pasejo por transiri la montaron Tianshan sur la antikva Silka Vojo, ankaŭ grava strategia loko por militistoj. La smeralda Rivero Pavo torentas en la 14 kilometre longa valo, la zigzaga montvojo serpentumas laŭ la mara bordo, gardata de apikaj rokoj. Nun ĉi tie konstruiĝis hidroelektrejo kaj estas bela ekskursejo por feriantoj.
Hortikulturejo Shayidong:
Por gustumi la aroman piron de Ku'erle, konatan tra la lando, oni povas aŭtobuse aŭ ĉevalĉare veturi al la hortikulturejo situanta ĉe la bordo de la Rivero Pavo. La aroma piro de Ku'erle ĝuas vastan renomon pro sia aparte aroma kaj dolĉa gusto. La hortikuturejo Shayidong estas la ĉefa produktejo de tia piro, havante pli ol 567 hektarojn da piro-arboj. En ora aŭtuno, kiam maturiĝas la piro, turistoj povas mem pluki la piron por manĝi kaj aĉeti.
Granda Moskeo:
Ĝi estas preskaŭ komparebla kun la fama moskeo Aitiga'er situanta en la urbo Kash. La Granda Moskeo konatas pro delikata arkitektura stilo kaj bela formo. Ĝia pordturo altas je 25 metroj kaj konsistas el 7 etaĝoj. En ĝia halo videblas sur- mure islamaj tradiciaj desegnaĵoj kaj sankta skribo de Korano. La preĝejo povas enteni 7 000 homojn. La Granda Moskeo situas en la malnova kvartalo de la urbo Ku'erle.
Ruino de Mil-budha Kaverna Templo:
La templo konstruiĝis en la dinastio Tang. Ĝi konsistas el du partoj kun granda skalo. En la kaverno ankoraŭ vidiĝas iom da freskoj, kiuj manifestas la brilan budaisman kulturon de la dinastio Tang.
Ruino de malnova urbo Sishilipu:
Ĝi estas ruino de urbo el dinastioj Han kaj Tang. La urbomuroj ankoraŭ restas bone konservataj. En la urbo videblas ruinoj de muroj, turoj kaj kortoj.