|
|
(GMT+08:00)
2004-02-06 16:49:40
|
|
Taŝkorgano, la lasta stacio de mia vojaĝo laŭ la antikva Silka Vojo
cri
En la taĝika lingvo, Taŝkorgano signifas ŝtonan urbon. La vojo de Kash al Taŝkorgano estas tre danĝera, ĉar la nove konstruitaj ŝoseaj sektoroj facile detrueblas de neĝakvo de sur montoj, kaj apudaj rokoj disfaleblas en ajna momento. Tamen survoje oni havas bonan ŝancon ĝui la grandiozecon kaj majestecon de Pamiro; varias eroziitaj sablomontoj kaj valoj, kontinue sinsekvas krutaĵoj, kaj sezonaj riveroj silente fluas tra la vasta paŝtejo. La montpinto Konguro 7 719 metrojn alta super la marnivelo kaj la montpinto Muztagato 7 546 metrojn alta super la marnivelo imponas sub la lazura ĉielo. Nuboj ŝvebas ĉe iliaj talioj, kaj neĝo glimas sur ilia supro. Muztagato estas rigardata kiel dia monto kaj simbolo de fiero. Ĉe adiaŭo al amikoj foren vojaĝontaj, la lokanoj kutime diras: "Kunekzistu kun Muztagato!" La gubernia urbo de Taŝkorgano estas malgranda, sed ĝia paŝtejo tre vasta. El ĝiaj 27 mil loĝantoj, 84% estas taĝikoj. Ili konsistigas 75% de la taĝikoj en Ĉinio, kaj ceteraj loĝas en la suda parto de Xinjiang. La gubernia urbo sidas sur altaĵo, evidente por eviti inundon de la rivero Taŝkorgano en somero. Ne malproksime de la urbo etendiĝas malaltaĵo plena de dispecigitaj tegoloj kaj ŝtonoj. Laŭ rompitaĵoj de muroj, oni povas facile distingi, ke tio estas la ruino de la fama ŝtona urbo. Konstruita de taĝikaj prauloj en la dinastio Han (206 a.K – 220 p.K ), la ŝtona urbo estis ĉefurbo de la regno Qiepantuo. Laŭdire, tiu ŝtona urbo estis rekonstruita en la dinastio Qing (1644 – 1911) kun iom malpli granda areo kaj en ovala formo. Dank' al sia solida bazo, la urbo restas sendifekta post multaj jarcentoj. Ĝi havas du partojn, kun po unu pordego en la kvar flankoj. En la supra parto estis fuortoj kaj kreneloj kaj en la malsupra – palaco de reĝo, loĝejoj de ŝtatoficistoj kaj templo de budaismo. La urbomuroj plenas de fendoj, tra kiuj oni ŝajne vidis heroajn taĝikojn antaŭ pli ol 1 300 jaroj. En Taŝkorgano ofte videblas pakistananoj, ĉar la loko distancas de la landlimo inter Ĉinio kaj Pakistano je nur iom pli ol cent kilometroj. La dogano Hongqilafu, la lasta ĉe la Suda Branĉo de la antikva Silka Vojo en Ĉinio, sidas en la loko 5 100 metrojn super la marnivelo. Ambaŭflanke de la ĉina-pakistana ŝoseo kondukanta al la dogano videblas nemalmultaj historiaj restaĵoj: Ĉe rivero sur herbejo proksime de la ŝoseo staras nove riparita postiljona stacio kun ronda tegmento; kaj ĉe monto aliflanke de la ŝoseo kuŝas ruino de la kanalo Parhadŝilino. Laŭ historia libro, tiu pli ol miljara kanalo 80 kilometrojn longa estis la plej granda akvoutiliga konstruaĵo en la loko; la fortreso Princino renomiĝis pro sia legenda nuanco. Ĉe la montpasejo Hongqilafu ofte hurlas la frosta vento, tuj apude staras neĝmontoj, kaj ambaŭflanke de la limŝtono postenas gardstarantoj ege afablaj. Oni diras, ke ili neniam rifuzas inviton de turistoj por kuna fotado. La veturiloj el Ĉinio kaj Pakistano pasontaj tra la landlimo laŭvice atendas kontroladon antaŭ la posteno. Ŝajnas, ke tie la vojo atingas sian finon, sed efektive ĝi etendiĝas foren, al Centra kaj Suda Azio kaj eĉ al pli malproksimaj landoj. Ĝi ankaŭ kondukas al la venonta jarcento, kunligante la hieraŭon kaj morgaŭon kaj la kulturojn de la Oriento kaj Okcidento. Oni diras, ke la Silka Vojo etendiĝas, branĉiĝas kaj kondukas al ĉiuj partoj de la mondo.
|
|
|