Tatara nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de nia lando, loĝanta en Xinjiang
cri
Laŭ statistiko farita en la jaro 1998, la nombro de tataroj loĝantaj en Xinjiang superis 4 000. Ili ĉefe loĝas en Yining, Tacheng kaj Urumĉ. La urbaj tataroj sin okupas ĉefe je komercado. La tatara lingvo apartenas al la turkena kategorio, kun arabaj literoj kiel la bazo. Influate de la ujgura, kazaĥa, uzbeka kaj aliaj naciecoj, la tataroj ĝenerale aplikas la ujguran kaj kazaĥan lingvojn. La tatara nacieco estas relative evoluinta en kultura kaj eduka aferoj, kaj posedas multe da propra-naciecaj intelektuloj. La kultura vivo de tataroj estas enhavoriĉa kaj buntkolora. Ilia nacia muziko havas klaran ritmon kaj senĝenan stepulan stilon. Ili ofte ludas harmonikon dum kantado kaj dancado, kaj se temas pri danco, ĝi forte manifestas la karakterizan naciecan temperamenton. La ŝatataj muzikiloj estas du-trua ŝakuhaĉo nomata "Kunie" kaj blovharmoniko nomata "Kebis". Krome, ili ankaŭ kutimas ludi mandolinon, sepkordan instrumenton kaj violonon. Dum festaj tagoj, ili okazigas la dancan konkurson, kaj laŭ ilia moro, la viraj roluloj el la dancado estas ludataj de virinoj. Iliaj dancmovoj estas viglecaj, lertaj kaj plenvervaj.
|
|