Ujgura nacieco, unu el la 55 naciminoritatoj de Ĉinio, loĝanta en Xinjiang
cri
La ujguro estas antikva nacio en la norda landparto de Ĉinio, havas longan historion kaj brilan kulturon. "Ujguro" estas ĝia memtotolita nomo signifanta solidarecon aŭ koalicion. La prauloj de ujguroj estis nomadoj vivantaj en la 3-a jarcento antaŭ nia erao, norde de la Centra Ĉinio, sude de Bajkalo, inter la rivero Erĝiso kaj la lago Balkaŝo. La ujguroj estas la plej grandnombraj loĝantoj en Xinjiang, ĉefe vivas en Kashi, Hetian, Akesu kaj aliaj lokoj sude de la montaroTianshan. Laŭ statistiko en la jaro 1998, la nombro de la ujguroj en la tuta regiono Xinjiang superis 7 milionojn, okupante 47% de la totala loĝantaro de Xinjiang. La ujguroj loĝantaj en la kamparo ĝenerale formis la propran naciecan komunumon, entreprenas la agrikulturan produktadon kaj lertas en hortikulturado, forstumado, brutbredado kaj plantado de fruktarboj. En la urboj ili sin okupas pri komercado, metiarta industrio, fer-forĝado, prilaborado de manĝaĵoj ktp. Ili servas ankaŭ kiel laboristoj, oficistoj, instruistoj, medicinistoj, literatur-artaj laborantoj k.s. La ujgura nacieco havas sian propran lingvon. La ujgura lingvo apartenas al la turkalingva kategorio de la altaja sistemo kun arabaj literoj kiel la bazo. Ĝi havas 36 literojn, kaj la skribado komenciĝas de dekstre. Rezulte de la longtempa reciproka kontaktado kaj lernado unu de alia inter diversaj naciecoj, multaj ujguroj komprenas ankaŭ la hanan lingvon kaj la kazaĥan. Ujguroj kredas je islamo, kaj religio tenas la gravan influon al ideologio kaj vivmaniero de la ujguroj. La ujgura nacieco havas la brilan kulturon. Tiel frue kiel en la 70-aj jaroj de la 11-a jarcento, aperis vaste konataj epopeoj, ekzemple, la epopeo "Feliĉa Saĝo", kaj gravaj verkaĵoj, kiaj "Vortaro de Turka Lingvo". Ankaŭ la folkloro estas tre riĉa kaj influa. Troviĝas multe da rakontoj, fabeloj, mitoj, fabloj, poemoj, kanzonoj kaj proverboj. Inter tiuj, la interesaj "Rakontoj de Afanti" aparte distingiĝas, ne nur populariĝas inter la ujguroj, sed ankaŭ vaste konatas inter legantoj en- kaj ekster- landaj. La ujguroj estas tre kantemaj kaj dancemaj. Okaze de festo, nupto, celebrado, ferio kaj eĉ dum labora paŭzo, ili emas sin amuzi kantante kaj dancante, en akompanado de tambureto, dukorda instrumento Dongbula kaj aliaj tradiciaj muzikiloj. Ofte okazas kolektiva amuza renkontiĝo spicata per orelplaĉaj kantoj kaj okulplaĉaj dancoj. Ankaŭ la naciecaj arkitekturo kaj medicino de la ujguroj ĝuas vastan renomon en Xinjiang. Ili posedas siajn famajn social-sciencistojn, literaturistojn, artistojn, poetojn, verkistojn k.s. La ujgura kulturo estas unu el la ĉarmaj floroj en la pompa kultura ĝardeno de la ĉina nacio. La ujguroj estas tre ĝentilemaj. Dum kontaktado inter si, la ujguroj ĉiam ĝentile salutas unu alian per la vorto "Saram" signifanta la bonan tagon, manpremas kaj esprimas bondezirojn al alies familianoj. Ili atentas ankaŭ pri sia vestado kaj ĉirilate observas la tradiciajn etiketon kaj moron. Maljunaj ujguraj viroj ŝatas sin vesti per la longa jako sen butonoj, kun zono ĉirkaŭ la talio, Mezaĝuloj kaj junuloj kutimas sin vesti per la kolora ĉemizo kaj okcident-stilaj pantalonoj kaj la eta kvar-angula brokita ĉapo. Ujguraj virinoj ĉiam portas la jupon, kun la brokita ĉapo aŭ la gaztuko surkape. Ili ornamas sin kutime per juveloj kaj kolieroj. Junaj knabinoj ofte faras sian hararon dekkelkaj aŭ eĉ kelkdekaj harplektaĵoj, iuj el ili desegnas siajn brovojn kunmetite. Nun la ujguroj ankaŭ ofte sin vestas kaj ornamas laŭ la plej freŝa modo. La nupta moro okupas tre gravan lokon en la naciaj moroj kaj reliefe manifestas la naciajn trajtojn. La ujgura nupta moro estis iom post iom formita dum longa historio. Ilia nupto estas solena kaj gaja, daŭras 2 – 3 tagojn. La nupta maniero diferencas laŭ loko kaj inter la kamparo kaj la urboj. Nuntempe, sekve de la ekonomia kaj socia evoluado, ankaŭ la ujgura nupta moro iom post iom ŝanĝiĝas kun la epoko. Ramadana Festo kaj Korban-a Festo estas la plej solenaj festoj por la ujguroj.
|
|