• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 13:57:47    
Origino de la monto San-qing

cri
La monto San-qing, konata kiel "la unika edeno sur la tero" kaj "la unua fea monto de suda Ĉinio", havas tri plej altajn pintojn, t.e. Yujing,Yuhua kaj Yuxŭ, kiuj figure similas al tri sidantaj olduloj kaj gigante skrapas la nubojn. Ŝvebas fumeska nebulo inter la pentrindaj naturaj pejzaĝoj. En la dinastio Orienta Jin ( 317 – 420 ), fama taoisma teoriisto kaj medicinisto Ge Hong venis ĉi tien por sin hardi. Pro tio, la monto San-qing fariĝis unu el la luliloj de la ĉina taoismo. Oni do titolis la tri plej altajn pintojn de la monto respektive per la nomoj de taoismaj iniciatintoj Yu-qing, Shang-qing kaj Tai-qing. Ĉar en la prononcoj de la tri nomoj troviĝas la sama ero "qing", oni mallongige nomis la tri pintojn "San-qing". En la ĉina lingvo, la ideogramo "San" signifas tri, do San-qing signifas: Tri qing-oj, nome la tri majstroj de taoismo.
Sed laŭ noto, origine estis nur la pinto Yujing sola, kaj la aliaj du pintoj Yuhua kaj Yuxŭ aperis nur pli poste. Kial kaj kiel? Nun ni rakontu legendon pri tio.
Antaŭ longe, Drako-reĝo de la Orienta Maro kaj Drako-reĝo de la Okcidenta Maro estis bonaj amikoj. Ili ofte sin amuzis per ludado de ŝako. Tamen bedaŭrinde, ĉiam malvenkis la Drako-reĝo de la Okcidenta Maro, kaj li tute ne rezignaciis pri sia venkiteco.
Iutage, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro refoje venis al la palaco de la Orienta Maro por ludi ŝakon kun Drako-reĝo de la Orienta Maro. Ĝuste tiam, Drako-reĝino de la Orienta Maro hazarde preterpasis la palacan fenestron survoje al sia tualetejo. Ŝia figuro subite saltis en la okulojn de Drako-reĝo de la Okcidenta Maro, kaj la lasta estis tuj sorĉita de ŝia eksterordinara beleco.
"Ho, kiel ĉarma belulino ŝi estas! Eĉ en la tuta akva lando ne troveblas la simila!" Li gapis al ŝi kaj ne rimarkis glitfalon de ŝakpecoj el sia mano. Je la laŭtkrio "Maton!" aŭdigita de Drako-reĝo de la Orienta Maro, li rehavis sian konscion, tamen refojan malvenkon li gajnis.
Drako-reĝo de la Okcidenta Maro dronis en la pens-ĥaoson kaj ne volis daŭrigi la ŝakludon. Li adiaŭis Drako-reĝon de la Orienta Maro kaj revenis al sia hejmo, veturante per nubo kaj nebulo.
Reveninte al sia draka palaco, li ne volis manĝi kaj trinki pro sopirado al Drako-reĝino de la Orienta Maro, fine li malsaniĝis, kaj nenia kuracilo efikis al lia malsano. La testuda ĉefministro venis por lin saluti, kaj surgenuante antaŭ lia lito, ĝi diris: "Via Drako-reĝa Moŝto, de longe vi ne havas la problemon pri sanstato, sed kial nuntempe vi fariĝis malsanega? Ĉu tiutage vin trafis malbona spirito survoje?"
Spiregante, Drako-reĝo respondis: "Ne, ne, tute ne! Eble mia malsano jam ne kuraceblas."
La testuda ĉefministro diris: "Nekredeble! Via Drako-reĝa Moŝto havas fortunon egalan al la ĉielo, certe nenio kapablas vin damaĝi. Kio do malkomfortigas vin, diru al mi, mi petas. Se mia kapablo povas atingi, mi certe faros ĉion eblan por vin kontentigi."
Drako-reĝo de la Okcidenta Maro ve-lamentis dirante: "Lasu, ĉar neniu kapablas por tio."
"Elparolu, mi petas. Eĉ la Okcidentan Ĉielon mi kuraĝas surgrimpi por vi!"
" Ne necesas grimpi sur la Okcidentan Ĉielon, sed sufiĉas nur eniri en la Orientan Maron! Ĉu vi kapablas porti Drako-reĝinon de la Orienta Maro al mi?"
"Ha! Nur por tia afero. Tute ne malfacile." La testuda ĉefministro alpaŝis pli proksimen al la Drako-reĝo, kaj flustris ion al li, kies vizaĝo tuj radiis de granda ĝojo. Li saltis el la lito, kaj revenis al sia trono por administri la drakan regnon.
Kelkajn tagojn poste, Drako-reĝo de la Orienta Maro ricevis inviton de Drako-reĝo de la Okcidenta Maro, ke li bonvole venu al la zenito de la montpinto Yujing por ŝakludo.
Estis la dato por la ŝakludo, kaj la du Drako-reĝoj, akompanate respektive de siaj testuda ĉefministro kaj salikoka eŭnuko, flugis en la nubo kaj nebulo sur la zeniton de la montpinto Yujing. Oni desegnis ŝaktabulon kaj metis sur ĝin ŝakpecojn sur ebena roko. Tiam, Drako-reĝo de la Okcidenta Reĝo haste diris: "Frato mia, se mi perdos la ludon, ĉiuj trezoroj el mia palaco apartenos al vi."
Aŭdinte liajn vortojn, Drako-reĝo de la Orienta Maro rikanis en si: "Ba! vi, la konstanta venkito, aŭdacas eldiri tiel skandalajn vortojn." Li senpripense tuj rediris: "Se mi malgajnos en la ludo, do elektu el mia palaco kion ajn vi ŝatas."
Drako-reĝo de la Okcidenta Maro diris: "Mi elektos nur unu el via palaco – Drako-reĝinon."
Ne cerbumante pri la graveco de lia postulo, Drako-reĝo de la Orienta Maro esprimis konsenton: "Bone! Se mi perdos la ludon, do mi donos ŝin al vi! "
"Ĉu viaj vortoj estos validaj?" Drako-reĝo de la Okcidenta Maro senprokraste sekvis lian parolon.
"Reĝo neniam ŝercas!"
"Bonege! Sed la parolo ne povas servi kiel atestilo. Ni surskribu tion por konfirmo." Tiumomente, la testuda ĉefministro de la Okcidenta Maro ordonis la salikokan eŭnukon prezenti anticipe preparitajn skribilojn al la du Drako-reĝoj. Ambaŭ flankoj skribis siajn vortojn en la dokumenton, kaj respektive stampis ĝin. Post tio startis la ludado.
La unuan ludon malgajnis Drako-reĝo de la Okcidenta Maro. Li levis tason da vino en-manigitan de lia testuda ĉefministro kaj petis, ke Drako-reĝo de la Orienta Maro drinku la vinon, kaj la lasta pensis: "Kiom gravas tiu taso da vino por mi! Eĉ dek ĝis cent tasoj da vino ne sukcesos min ebriigi." Li do akceptis la tason kaj je unu engluto drinkis la vinon.
Neatendite, tuj post la englutiĝo de la vino, li sentis sin kapturniĝe kaj vid-malklare, kaj ne povis sin orienti je direkto. Sekve, Drako-reĝo de la Orienta Maro perdis la ludon 2-an kaj la 3-an. Kio okazis? La fakto estis, ke la testuda ĉefministro de la Okcidenta Maro sekrete metis en la vinon ebriigan sukon memfaritan.
Svingante la dokumenton, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro diris: "Frato mia, kion vi faros?"
Ankoraŭ nesobriĝinta el la ebriiĝo, Drako-reĝo de la Orienta Maro respondis: "Reĝo neniam ŝercas! Tute laŭ vi, laŭ vi!"
La testuda ĉefministro de la Orienta Maro sentis ion nenormala en la afero, sed sen atesto, li ne povis kontraŭagi, tiom pli, la dokumento estis stampita de lia Drako-reĝo mem. Ne trovante alian elirejon, li decidis reveni al sia hejmo por plani la sekvantan reagon.
Pretekstante, ke Drako-reĝo de la Orienta Maro ebriiĝis kaj devas ripozi hejme, la testuda ĉefministro de la Orienta Maro intencis sendi la drako-reĝon hejmen. Tamen, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro insistis je tio, ke li persone eskortu la amikon al la Orienta Maro kaj samtempe prenu tie la Drako-reĝinon.
Ĉiuj alvenis al la draka palaco de la Orienta Maro, kaj prezentis la dokumenton al la Drako-reĝino. Ŝi ne volis akcepti tiun sorton, sed kion fari? – sur la dokumento vidiĝas la propra stampo de ŝia drako-reĝa edzo. Ŝi havis nenian elirejon krom obei. Fine, larmante ŝi forlasis sian hejmon, kaj estis portata al la draka palaco de la Okcidenta Maro.
La sekvantan tagon, kiam vekiĝis Drako-reĝo de la Orienta Maro, li klare rememoris ĉion okazintan hieraŭ sur la zenito de la montpinto Yujing. Li trovis la okazintaĵon tre stranga kaj nekomprenebla. Ordinare, eĉ vazo da vino ne povas lin ebriigi, se ne paroli pri nur unu taso da vino. Kial hieraŭ tio okazis? Certe estas io suspektinda. Ju pli li pensadis, des pli li konfuziĝis. Li laŭte vokis: "Venu!"
Aŭdinte la vokon, la testuda ĉefministro hastis en la drako-reĝan dormoĉambron. Surventre sin kuŝigante, li salutis:
"Via Estimata Moŝto, ĉu pliboniĝis via farto?" Drako-reĝo flamiĝis de kolerego kriante:
"Pli-bo-niĝis? Kielmaniere!? Damninde!" Ne vidante sian reĝinon, li demandis urĝe:
"Kie la reĝino?"
"Vi jam donis Ŝian Reĝinan Moŝton kiel predon al Drako-reĝo de la Okcidenta Maro."
"Kio?!" Drako-reĝo de la Orienta Maro eksplodis de indigno:
"Kial nur unu taso da vino povis min ebriigi? Ĉu vi tiamaniere plenumas vian devon por min gardi? Aŭskultu vi, sentaŭgulo: Se vi ne reprenos mian reĝinon, mi forhakos vian kapon!"
Tremante tutkorpe, la testuda ĉefministro respondis:
"Via Drako-reĝa Moŝto, vi jam subskribis la dokumenton, kiamaniere mi faru reprenadon?"
"For la tiel nomata dokumento! Mi uzos armitan forton! Mi kaptos la drakaĉon de la Okcidenta Maro, lin senhaŭtigos kaj eltiros lian tendenon por kvietigi mian indignon!"
Drako-reĝo de la Orienta Maro saltis el la lito kaj venis al la kancelario, kie li kune kun siaj korteganoj diskutis, kiamaniere ili faru punan ekspedicion al la Okcidenta Maro kaj reprernu la Drako-reĝinon.
Drako-reĝo de la Orienta Maro ordonis, ke la princino Surfo servu kiel avangardo de la ekspedicia milito, kaj ŝia edzo – la princo Baleno, kiel vic-avangardo, kaj ili ambaŭ gvidu la tutan armeon de la Orienta Maro marŝi al la Okcidenta Maro.
Siaflanke, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro de longe jam faras preparadon por la milito. Ricevinte militan deklaracion de Drako-reĝo de la Okcidenta Maro, li tuj komandis siajn salikokajn soldatojn kaj krabajn generalojn renkonti la invadantojn, agitante torentajn marajn ondojn.
La du drako-reĝaj armeoj renkontiĝis en la tereno de la gubernio Poyang, kaj ekbatalis inter si. La batalo estis tiel furioza, ke la montoj estis ebenigataj kaj eĉ kaviĝis kiel granda lago. Jen estas la deveno de la nuna lago Poyang, la dua granda lago de nia lando.
Drako-reĝo de la Okcidenta Maro dispoziciis la drako-pordan falangon. Sed bedaŭrinde, la princino Surfo de la Orienta Maro ne povis deĉifri la falangon, sekve malvenkis. Perdinte plurajn generalojn kaj grandan nombron da soldatoj, ŝi devigite forfuĝis, apenaŭ gardante sian vivon. Profitante tiun bonan ŝancon, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro persekutis ŝin, mobilizante la akvon de la Okcidenta Maro.
Vidinte, ke la armeo de D8rako-reĝo de la Okcidenta Maro baldaŭ entrudiĝos en la Orientan Maro, la princino Surfo ege maltrankviliĝis. Ŝi elprenis sian magian trezoron – la akvo-rezervan botelon, kaj per ĝi asimilis la akvon mobilizitan de Drako-reĝo de la Okcidenta Maro, kaj la lasta, kontraŭagante, haste elbuŝigis sian mirindan armilon – la maro-regantan perlon, kaj ĝin fulme pafis al la magia botelo de la princino Surfo, rezulte la magia botelo disrompiĝis. Tio forte surprizis la princinon Surfo. Kion fari? Sen helpo de la magia botelo, ŝi ne povas pensi pri venko super la malamiko, samtempe ŝi ankaŭ hontis vizaĝi al sia drako-reĝa patro. Ŝi decidis sin turni al la Suda Maro, kie loĝas la potenca Avalokiteŝvaro. Veturante en la nubo kaj nebulo, ŝi flugis tien kaj petis de Avalokiteŝvaro ŝian arĝentan betelon. Per tiu potenca armilo, la princino Surfo elĉerpis la akvon de la Okcidenta Maro, kaj sekigis sennombrajn salikokajn soldatojn kaj krabajn generalojn tieajn. Devigate de tio, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro retiris sian armeon. Tamen la princino Surfo refoje lanĉis atakon, gvidante sian reorganizitan armeon, celante venĝi sian magian botelon kaj rekapti Drako-reĝinon de la Orienta Maro.
La princino Surfo paŝo post paŝo sin puŝis antaŭen, kaj Drako-reĝo de la Okcidenta Maro iom post iom retiriĝis en malvenko. Ŝajnis, ke baldaŭ la malamiko entrudiĝos en la drakan palacon de la Okcidenta Maro. Ege maltrankviligate, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro kunvokis ĉiujn korteganojn civilajn kaj militaferajn, kaj kune kun ili diskutis pri taktiko kontraŭ la malamiko.
La konka militafera konsilanto prezentis al la Drako-reĝo raporton dirante:
"Via Drako-reĝa Moŝto, permesu al mi raporti, ke mi, via fidela subulo, volas rekomendi du pitonajn generalojn batali kontraŭ la malamiko. Ili estas nevenkeblaj militistoj, kiuj kapablas marŝi en akvo kaj lukti senakve."
Aŭdinte liajn vortojn, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro manfrapis al si la kapon kaj diris: "Bona ideo! Kial mi forgesis ilin! Bonege, ordonu ilin tuj sturmi kontraŭ la malamiko!"
Ekspedante neniun soldaton aŭ generalon, Drako-reĝo de la Okcidenta Maro sendis nur la du gigantajn pitonojn renkonti la alpremantan malamikon.
La du gigantaj pitonoj, akva kaj fajra, vere estis imponaj: Ĉiu el ili longis je centoj da metroj kaj dikis je kelkaj ĉirkaŭprenoj. La akva pitono lertis elbuŝigi akvon kaj la fajra pitono povis elŝprucigi flamon. Ĵus aperante sur la batalkampo, la du gigantaj pitonoj jam manifestis sian perversan forton. Unu, elbuŝigante akvon, forinundis ĉion, kaj la alia, elŝprucigante flamon, forbruligis ĉion.
Princino Surfo kaj ŝia edzo princo Baleno faris ardan luktadon kontraŭ la du gigantaj pitonoj. Flamo ruĝigis la ĉielon kaj akvo marigis la teron. Tiam, la armeo de la Orienta Maro, ne eltenante la furiozan atakon, komencis sin retiri iom post iom. Subite, la fajra bulo alruliĝis kaj brulvundis gambon de princo Baleno. Rimarkinte sian edzon vundita, princino Surfo ne volis daŭrigi la batalon kaj decidis retiriĝi. Je tiu momento, la du gigantaj pitonoj freneze persekutis ilin, rezulte la armeo de la Orienta Maro suferis nekalkuleblan perdon.
Tiu ĉi kruela milito finfine skuis la ĉielan instancon, kaj la ĉiela imperiestro Yuhuang tuj komisiis feon Ora Stelo inspekti pri tio. Ĉe la Suda Ĉiela Pordo, la Ora stelo ekrigardis malsupren al la tero, kaj forte surpriziĝis: Ho ve, terure! Sur la tero jen furiozas la arda fajro kun ĉielskrapanta flamo, jen torentas diluvo kovranta la teron. Fine, vidiĝas nur kalkaj montoj sen signo de la vivo. Li komprenis, ke tio estas kaŭzita de krimagoj de la du gigantaj pitonoj. Post sia enketado, feo Ora Stelo revenis al la ĉiela palaco, veturante per la bonaŭguraj nuboj, kaj raportis al la ĉiela imperiestro Yuhuang:
"Via Ĉiel-imperiestra Moŝto, vere terure en la homa mondo: Drako-reĝo de la Okcidenta Maro instigis la du gigantajn pitonojn akvan kaj fajran tirani sur la tero, bonvole tuj savu la surterajn estaĵojn, mi petas!"
La ĉiela imperiestro Yuhuang ege koleriĝis: "Bestaĉoj! Ili aŭdacas konduti tiel arbitre! Nun mi ordonas Yu-qing, Shang-qing kaj Tai-qing, ke vi iru tien kaj forte draŝu ilin."
La tri taoismaj majstroj, kune kun Avalokiteŝvaro, tuj sin direktis al la militejo, kiu situis en la tereno de la nuna monto San-qing. Tie la du gigantaj pitonoj ankoraŭ dronais en sia tiranado. Majstro Tai-qing, elpreninte kalabason, entiris en ĝin la flamon de la fajra pitono, kaj Avalokiteŝvaro, svingante la salikan branĉon, sorbis akvon de la akva pitono en sian arĝentan botelon. La du impertinentaj gigantaj pitonoj ankoraŭ baraktis tien kaj reen, riskante sian vivon. Majstro Shang-qing, je mansigno, transmovis du grandajn montojn kaj per ili subpremis la du bestaĉojn en la montaro ĉirkaŭ la montpinto Yujing. Timante, ke la du gigantaj pitonoj forkuros kaj revenos por fari refojan plagadon, la tri taoismaj majstroj ordonis princinon Surfo, ke ŝi garnizonu en la orienta flanko. Jen estas deveno de la feina figuro de la hodiaŭa Montpinto Feino. Pro sia vundiĝo ĉe unu gambo, princo Baleno ne povis atingi tien, kaj ĝis nun li restadas en la loko nomata Yiyang. Pro la forta sopiro al sia kara edzino -- princino Surfo, li maljuniĝis je unu nokto. Jen estas denovo de la oldula figuro de la nuna Montpinto Oldulo.
Ankaŭ Avalokiteŝvaro lasis siajn du knabajn disĉiplojn por garnizonado ĉe la malsupra flanko de la du gigantaj pitonoj. Iliaj figuroj sin trovas sur granda monto sude de la vilaĝo San-qing, kaj estas nomata Avalokiteŝvara Pinto.
La ĉiela imperiestro Yuhuang dekrete ordonis Drako-reĝon de la Orienta Maro kaj Drako-reĝon de la Okcidenta Maro veni al la ĉiela palaco. Li ĉeloke faris verdikton kiel jene: Drako-reĝo de la Orienta Maro estas senkulpa, sed Drako-reĝo de la Okcidenta Maro kovis fiintencon en la invito por la ŝakludo, kaj intrige artifikis dum la ludado, tiom pli, li ellasis la du gigantajn pitonojn plagi la surterajn estaĵojn. Tial, li devas redoni la Drako-reĝinon al ŝia edzo -- Drako-reĝo de la Orienta Maro, kaj akcepti la forkapigan punon antaŭ la publiko. Poste, la ĉiela imperiestro Yuhuang ankaŭ ekspedis Nigran Drakon gardi la Okcidentan Maron, sekve la Okcidenta Maro alinomiĝas Nigra Maro.
Superregate de Feino kaj Knabaj Disĉiploj, la akva pitono ĉe la orienta flanko aspektis kviete, kaj ĝis nun ne kuraĝas tumulti. Tamen, sen gardado, la fajra pitono ĉe la okcidenta flanko atendis ĝis kiam oni iom post iom forgesis la okazintaĵon post centoj da jaroj, kaj forkuris. Informiĝinte pri tio, la ĉiela imperiestro Yuhuang koleregis kaj refoje ordonis la tri taoismajn majstrojn, ke ili iru malsupren al la homa mondo por kapti ĝin. Sed la fajra pitono jam neniel troveblis. Timante, ke ankaŭ la akva pitono eventuale forfuĝos, oni konstruis ĉe la okcidenta flanko grandan templon, kie kultataj estis tabuloj de la tri taoismaj majstroj kaj de Avalokiteŝvaro. Jen estas la Templo San-qing. Oni nomas la tri taoismajn majstrojn Avoj San-qing. Kaj la du montpintoj transmovitaj de unu el la tri majstroj Shang-qing, kune kun la originala montpinto Yujing, majeste staras super la tereno de la nuna provinco Jiangxi en la suda landparto. Ili formis la monton San-qing.
Jen estas la legendo rakontita:
Ŝakkonkurse kapti reĝinon drakreĝoj celis,
Avatarinte pitonojn tri Majstroj konkeris.