• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:06:38    
Ferforĝa Kaverno

cri
Ĉe montdeklivo sude de la vilaĝo Ora Sablo sidas kaverno el gigantaj rokoj. Simila al domo, la kaverno povas enteni 20 – 30 homojn samtempe. Oni nomas ĝin Ferforĝa Kaverno. Strange estas, ke en la loko Erqiaodun okcidente de la monto San-qing troviĝas la sama kaverno kun la sama nomo Ferforĝa Kaverno. Kial la du kavernoj portas la saman nomon? Cirkuladas interesa rakonto:
Dum la tempo de imperiestroj Daoguang kaj Xianfeng de la dinastio Qing (1644 – 1911), pro senkapableco de la kortego, la lando dronis en katastrofoj enlanda kaj ekstera. En la periodo de la imperiestro Tongzhi, la imperiestra patrino Cixi enmanigis al si la regpotencon de la ŝtato, rezulte la registaro fariĝis ankoraŭ pli putra kaj dekadenca, kaj la popolanoj ne povis sin vivteni plu. Tiam Hong Xiuquan lanĉis insurekcion en la vilaĝo Jintian, kaj starigis la ŝtaton Paca Ĉiela Regno (1851 – 1864). La insurekcia armeo gvidata de Hong Xiuquan mortigis tiranojn, dividis agrojn al la kamparanoj kaj havigis al ĉiuj popolanoj egalajn rajtojn, agante en la bono al la malriĉuloj. Subtenate de la vastaj popolamasoj, la insurekcia armeo pli kaj pli potenciĝis kaj finfine konkeris la ĉefurbon Nankino, gajninte gravan venkon. En Nankino Hong Xiuquan ordonis ĉiujn princojn de la Paca Ĉiela Regno fari la militan ekspedicion en ĉiuj direktoj orienta, okcidenta, norda kaj suda kontraŭ la armeo de la dinastio Qing. En februaro de la jaro 1857, la princo Yiwang nomata Shi Dakai, gvidante sian armeon, komencis la okcidentan ekspedicion. Konkerinte la urbon Yushan, li varbis multe da novaj armeanoj. Sekve, necesis granda kvanto da armiloj kaj ankaŭ trovi iun sekuran lokon por fabriki armilojn.
Kiu loko taŭgas al fabrikado de armiloj? Pri tio Shi Dakai cerbumadis, sed momente li ne elpensis bonan ideon, kaj kunvokis ĉiujn siajn generalojn por interkonsiliĝo. Generalo Hong Shijin antaŭe estis ferforĝisto. Li diris, ke sur la monto San-qing troviĝas kaverno, kiu sin kaŝas en la profunda montaro kaj densa arbaro, kaj estas sekura loko por forĝi feron kaj fabriki armilojn. Shi Dakai opiniis lian ideon tre bona kaj ordonis generalon Hong Shijin, ke li gvidu dekkelkajn soldatojn iri al la nomita kaverno por fabriki armilojn.
Laŭ la ordono generalo Hong Shijin tuj ekiris al la monto San-qing kune kun siaj sekvantoj. Altstatura, fortika kaj brunhaŭta, generalo Hong Shijin estis fortegulo. Li devenis de la vilaĝo Ora Sablo. En iu jaro okazis senmanĝaĵa katastrofo en lia hejmvilaĝo, kaj li rifuĝis eksteren al alia loko, kie li lernis ferforĝan arton. Poste li aliĝis al la armeo de la Paca Ĉiela Regno. Pro sia braveco kaj lerteco en la batalo, li estis promociita kiel generalo. Kaj nun, gvidante siajn subulojn kaj portante gravan mision, li revenis al la hejmvilaĝo Ora Sablo. Aranĝinte la soldatojn kaj ekipaĵojn en la kaverno, generalo Hong Shijin sola venis hejmen, kaj renkontiĝis kun siaj familianoj, kiuj ege ĝojis pro lia reveno. Ankaŭ la bonaj amikoj, informiĝinte pri lia reveno, vizitis lin en lia hejmo. Generalo Hong Shijin, profitante la ŝancon, flustris al siaj amikoj kaj fratoj pri sia tasko, kej petis de ili helpon. Sciante, ke ili liveros armilojn al la armeo de la Paca Ĉiela Regno, por ke ĝi mortigu fiulojn, ĉiuj ĉeestantoj estis emociitaj kaj volontis helpi la generalon. Vespere oni dividis inter si laborojn: Pliaĝa frato de generalo Hong Shijin respondecis pri preparado de manĝaĵoj, kelkaj amikoj pri aĉetado de fer-materialoj. Samtempe ili vendis tranĉilojn, sarkilojn kaj aliajn instrumentojn por sin ŝirmi unuflanke kaj akumuli kapitalon aliflanke. De tiam, tage generalo Hong Shijin sin okupadis je ferforĝado en la kaverno, vespere li vizitis vilaĝanojn unu post alia, sekrete varbante partoprenantojn kaj subtenantojn de sia armeo.
La subita reveno de generalo Hong Shijin kaŭzis apartan atenton de iu homo, kiu estis vaste konata fripono Sun Guizai. Foje, kiam li faris ŝtelon surfoje, Hong Shijin donis al li severan lecionon, pro tio li tenis malamon kontraŭ generalo Hong Shijin. Ĉifoje, rimarkinte, ke Hong Shijin agadis kaŝeme kaj sekrete, fripono Sun Guizai ŝajne flaris ion neordinaran, kaj fiintencis trovi la kialon kaj ŝancon por sin venĝi kontraŭ Hong Shijin. Li ekprenis hejtaĵan tranĉilon, sin ŝajnigante kolekti hejtaĵojn, kaj senbrue spuris paŝojn de Hong Shijin, kiu sin direktis al la kaverno de la monto San-qing. Ekster la kaverno jam aŭdeblis tintado de ferforĝado. Tio vekis lian interesiĝon. Sin kaŝante en la arbaro apud la kaverno, la fripono Sun Guizai ŝtele observadis ĉion. Iutage li ĝisatendis la ŝancon: La gardisto iris al necesejo, li tuj glitis al la kaverno kaj vidis, ke ene de la kaverno estas multe da armiloj. Li ege ĝojis pro tiu eltrovo, pensante, ke alvenis al li bona fortuno por riĉiĝi kaj ankaŭ malofte trovebla ŝanco por sin venĝi al Hong Shijin. La fripono rapidege malsupren iris de sur la monto kaj denuncis Hong Shijin al la loka instanco.
Ricevinte lian raporton, la loka instanco tuj ekspedis trupon, kiu kondukate de la fripono Sun Guizai, ekiris al la monto San-qing, kaj sieĝis la kavernon el ĉiuj flankoj. Generalo Hong Shijin, svingante grandan martelon, forte batis entrudiĝantojn kaj iliajn ĉevalojn. La trupo de la loka instanco estis tute frakasita. Bedaŭrinde, iu nerimarkita sago subite trafis la dekstran brakon de generalo Hong Shinjin, kiu spite doloron, eltiris la sagon kaj daŭrigis sian batalon. Tamen la du fratoj de Hong Shijin jam mortis en la batalo, kaj lia deksta vundita brako fariĝis pli kaj pli malforta, tiom pli, la trupo de la loka instanco komplete sieĝis lin. La cirkonstanco estis ege danĝera por generalo Hong Shijin. Ĝuste ĉe la momento tiel urĝa, ke kvazaŭ io tune peza pendas nur sur fadeno maldika, abrupte ekŝtormis, mallumo regis ĉiele kaj surtere, leviĝis en la aeron sablo kaj ŝtonoj, kiuj senkompate atakis la trupon de la loka instanco, tiel ke la trupanoj, ege terurite, forkuris en paniko.
Longe poste, ĉesis la ventego, sereniĝis la ĉielo kaj ŝtonoj falis surteren. Ĉiu ano de la trupo de la loka instanco aspektis blua ĉe la nazo kaj ŝvelanta ĉe la vizaĝo, kaj la fripono Sun Guizai estis balaita de la ventego al la piedo de monta klifo, kaj mortis disrompigite. Kiam la persekuta trupo de la loka instanco rehavigis al si la penskapablon, ĝi trovis, ke generalo Hong Shijin kaj ĉiuj armiloj entenataj en la kaverno jam tute malaperis, lasante nenian spuron.
Kiu faris ĉion ĉi? Estis Avoj San-qing. Ili invitis la Ventan Feon kaj la lasta faligis surteren la trupon de la loka instanco. Envolvante en si la generalon Hong Shijin, liajn sekvantojn kaj ankaŭ ĉiujn tiujn armilojn, ili sendis ĉion ĉi al la kaverno situanta ĉe la okcidenta kaverno de la monto San-qing, kaj resanigis generalon Hong Shijin, kuracante al li la sagpafan vundon. Generalo Hong Shijin kaj liaj kolegoj daŭrigis la ferforĝadon kaj fabrikadon de armiloj en la nova kaverno ĝis kiam la armeo de Paca Ĉiela Regno transportis tiujn armilojn al la batalejo, kaj generalo Hong Shijin kaj liaj sekvntoj revenis al la armeo, sukcese plenuminte sian gravan taskon. Jen estas kaŭzo, kial ekzistas du samaj kavernoj kun la sama nomo sur la monto San-qing.
Jen estas la legendo rakontita:
En makiso armilfaron gvidis insurgento,
Al instanco denuncis fripono por arĝento.