• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:08:56    
Venta Pordo

cri
Ĉirkaŭ unu kilometron supren for de la Templo Yuling, kiu situas ĉe deklivo de la monto San-qing, troviĝas konkava monteĝo, en ties ambaŭ flankoj, montpintoj similaj al hakitaj kaj ĉizitaj formis grandan pordon, el kiu ĉiam aŭdeblas muĝado de la montvento. Oni nomas ĝin Venta Pordo. La du montgrimpaj vojoj respektive el la gubernio Yushan kaj la gubernio Dexing kuniĝas ĉi tie en unu vojon, kiu etendiĝas plu laŭ la suda flanko ĝis la monta supro. Jen estas deveno de la proverbo: "De la antikveco ekzistas la unika vojo sur la monto San-qing."
Ambaŭflanke de la vojo staras ŝtonaj statuoj de du marŝaloj Guan kaj Zhu. Vid-al-vide al ili, sidas roko, sur kiu vidiĝas lageto nomata Ĉiela Lago. Ĉe la lageta bordo staras ŝtona steleo surskribita per epigrafoj de la marŝaloj Guan kaj Zhu. Malantaŭ la Ĉiela Lago videblas majeste staranta rokego laŭforme simila al granda botelo. Oni nomas ĝin Roko Arĝenta Botelo. Supren for de la Roko Arĝenta Botelo laŭ la montdeklivo, sidas giganta montpinto nomata Ĉielporda Pinto. Sur la zenito de la pinto troviĝas stalagmito laŭforme simila al la pugno kun la elŝovita montra fingro, kiu sin direktas al la firmamento. Oni nomas ĝin Fea Vojmontro. Sudflanke de la Venta Pordo, proksimume cent paŝojn supren, ekzistas klifo kun kvar gravuritaj ideogramoj signifantaj "Viadukto Qingdu". Laŭdire, origine baskulponto pendis ĉi tie ĉe la klifo, tial estiĝis la menciitaj ideogramoj. Legendo diras, ke antaŭe ĉi tie estis ne la tiel nomata Venta Pordo, sed giganta montpinto. Estis marŝalo Pan, kiu glave hakis la gigantan montpinton kiel la pordon.
Laŭ la titolo, marŝalo Pan ŝajnis komandoro gvidanta armeon, fakte li ne estis brava militisto, sed ĝentilema taoisto.
En iu jaro, piede de la monto San-qing, iu arbohakisto kolektis hejtaĵojn ĉe la Venta Pordo. Krepuskiĝis. Subite, de sur la monto iris bela virino. Larmante ŝi diris, ke ŝi perdis la vojon post danko-esprima preĝado en templo. La bonkora arbohakisto invitis ŝin al sia hejmo.
La honesta arbohakisto absolute ne povis scii, ke la bela virino estis monstro. En la noktomezo, ĝi reaperigis sian propran figuron kun 9 kapoj, 9 faŭkoj kaj 18 manoj. Mordante samtempe per la 9 faŭkoj, ĝi formanĝis ne nur la arbohakiston, sed ankaŭ ĉiujn liajn familianojn junajn kaj maljunajn, virajn kaj inajn.
Ne finiĝis tamen la katastrofo. Formanĝinte ĉiujn anojn de la arbohakista familio, la monstro ankaŭ prenis liajn najbarojn kiel manĝaĵojn, kaj ĉiu homo ne eskapis de ĝiaj faŭkoj, poste eĉ ĉiu bruto, ĉiu hejma besteto kaj kortobirdo falis en la saman fatalon. Ĉion ĝi formanĝis. Nelonge poste, la originale prospera montvilaĝo fariĝis senviva kaj dezerta.
Kelkajn jarojn poste, dum sia vojaĝo tra la lando, taoisto Marŝalo Pan atingis la piedon de la monto San-qing. Estas strange por li, ke en la areo de ĉirkaŭ 50 kvadrataj kilometroj ne vidiĝis homa spuro. Kio okazis ĉi tie? Li meditis pri la demando. Ĝuste tiumomente, nigra nebulo vekis lian atenton. Li enfokusis sian rigardon kaj vidis, ke 9-kapa monstro estis flosanta en la nuboj kaj nebulo, serĉante viktimon por sin satigi. Marŝalo Pan kriegis al ĝi dirante:
"Aŭdaca brutaĉo! Tuj malsupren venu ĉi tien por akcepti punon!"
La 9-kapa monstro, kiu estis ĉagrenata de malsatego, subite aŭdis kriadon de homo, kaj sin iom mallevinte de sur la nuboj, sturmis kontraŭ Marŝalo Pan. Elpreninte sian dutranĉan glavon, Marŝalo Pan renkonte saltis al ĝi. Tenante 18 armilojn en siaj 18 ungoj, la 9-kapa monstro furioze luktis kun Marŝalo Pan. Svingante ĉiudirekte sian akran kaj brilo-radiantan glavon, Marŝalo Pan brave batalis kontraŭ la monstro, kaŭzante hurladon de la monta vento kaj lamentadon de fantomoj kaj lupoj. Subite Marŝalo Pan elsaltis el la batalejo. Malliginte sian hararon kaj farante sorĉajn paŝojn, li ekmurmuris sorĉvortojn. Momente, ĉion regis mallumo, kaj tondris kaj fulmis. Timigite, la 9-akapa monstro forkuris. Marŝalo Pan rapide sekvis ĝin persekute. Abrupte iu montego baris al li la vojon. La montego alte skrapanta la nubojn kaj kruta ĉiuflanke estis fiksita ĉi tie de la 9-kapa monstro kiel baraĵon. Ne vidinte plu la vojon, Marŝalo Pan intencis sin turni. Subite, el la montpinto ĉe la deksta flanko aperis fingro, kiu montris al li la vojon. Estas la Feino Arĝenta Botelo. Ŝi malamegis la 9-kapan monstron, sed ŝi ne havis kapablon por ĝin likvidi. Ŝi volontis helpi Marŝalon Pan en lia batalo kontraŭ la monstro kaj elmontris sian fingron por lin orienti. Bedaŭrinde, ŝian agon rimarkis ankaŭ la 9-kapa monstro, sin kaŝanta sur la monto. Grincigante dentojn pro malamo kontraŭ ŝi, la monstro blovis perversan venton al ŝi, kaj ŝi tuj fariĝis la ŝtona, kaj ĝis nun tenas tian figuron.
Vidinte la fingran signon de la Feino Arĝenta Botelo, Marŝalo Pan komprenis, kien kuris la monstro. Levante sian dutranĉan glavon, li forte hakis la montegon, kaj je la grandega bruado la montego eksplodis kaj aperis granda fendo, kiu ja estas la nuna Venta Pordo. Marŝalo Pan tuj transsaltis la Ventan Pordon kaj rapidis en la direkto de la Templo San-qing.
Ĉirkaŭ centon da paŝoj supren kurante laŭ la montdeklivo, li vidis antaŭ si alian klifon. Marŝalo Pan faris lignan ponton per hakitaj arboj kaj rampaj plantoj, kaj ĝin pendigis ĉe la klifo. Tial, poste oni nomas la ponton viadukto. Transirinte la viadukton, Marŝalo Pan denove ekbatalis kun la 9-kapa monstro, kiu returniĝis por sin savi. La batalo pli kaj pli ardiĝis. Pere de siaj 18 ungoj kun 18 specoj da armiloj, la monstro ankoraŭ pli furioziĝis. Siaflanke Marŝalo Pan refoje ekmurmuris sorĉvortojn kaj manipulis magion. Ekfulmis sur la ĉielo, kaj je unu bruego de tondro, aŭdiĝis terurita kriaĉo -- la 9-kapa monstro mortis, manifestante sian originalan figuron, t.e. 9-vosta pino. Origine ĝi estis 9-vosta pina spirito miljare sin- hardinta.
Marŝalo Pan bruligis la 9-vostan pinon per la fea fajro, ĝis la lasta fariĝis cindro.
Rimarkinte, ke la monto San-qing estas ĉarma je la naturaj pejzaĝoj kaj kvieta je la medio, Marŝalo Pan opiniis la lokon bona por rafini la alkemiaĵon kaj konduki la taoisman sinhardadon. Li do ekloĝis en la Templo San-qing, poste li servis kiel Patrono de la Monto San-qing. Memore al lia merito en elimino de la monstro, lokanoj starigis por li templon, kiu ja estas la Templo Pandong situanta dekstre de la Templo San-qing.
Por preventi eventualan plagadon fare de aliaj monstroj, la Patrono San-qing ekspedis du feajn generalojn Guan kaj Zhu gvati ĉe la Venta Pordo. Ĝis nuntempe, ĉiam, kiam oni rimarkas 9-vostajn elkreskantojn el pino, ili tuj forhakas la pinon, por ke ĝi ne fariĝu malbona spirito damaĝanta al la homoj.
Jen estas la legendo rakontita:
Dank' al indik' de Arĝenta Botel' la feino,
Taoisto Pan konkeris spiriton de pino.