• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:10:45    
Har-interliga Roko

cri
Duonan kilometron supren for de la Venta Pordo sur la monto Sanqing estas dekliva vojo, kaj meze de la vojo videblas grandega roko, kiu, sin apogante ĉe la maldekstra monto, kuŝas sur klifo de la dekstra monto, formante groton. La vojo kondukanta al la monto San-qing trairas la groton. Sur tiu roko estis gravuritaj tri ĉinaj ideogramoj kun la signifo "Har-interliga Roko". Laŭdire, la roko originale staris maldekstre ĉe la vojo kaj ne havis la nomon "Har-interliga Roko". Do kial tiu granda roko dek mil tunojn peza sin renversis kaj kuŝiĝis dekstren? Cirkulas tragedia rakonto pri tio.
Antaŭ tre tre longe, en iu vintro venis al la vilaĝo Ora Sablo paro da gejunuloj. Kun ĉifonitaj vestoj kaj sangmakuloj tutkorpe, ili aspektis elĉerpite kaj kolapse. Ili haltis por ripozi en la hejmo de iu maljunulino. Tre simpatia al la juna paro, la maljunulino regalis ilin per kaĉo kaj demandis ilin, de kie venis kaj kien iros. Komence ili silentis al ĉiuj demandoj, sed la maljunulino, scivolema kaj bonkora, insistis je la demandado, fine ili ekparolis kaj malkaŝis sian tragikan travivaĵon:
Ili ambaŭ fuĝis el iu montvilaĝo de Putian de la provinco Fujian en la sudorienta landparto. La junulo nomata Ursido kaj la knabino nomata Flora loĝas en la sama vilaĝo. La familio de Ursido estis ege malriĉa, havante nur du kabanojn. Lia maljuna patrino estis blinda. Ursido, fortika kaj diligenta, laboras kiel dungito por vivteni la familion. La familio de Flora, kun malgranda peco de agro, estis iom pli bonhava ol tiu de Ursido.
La du gejunuloj, de infanaĝe, kune kolektis hejtaĵojn kaj sarkis herbojn. Ursido estis kelkajn jarojn pli aĝa ol Flora. Li ĉiam helpis ŝin en laborado kaj protektis ŝin kontraŭ alies molesto. Liaj du pugnoj ĉiam estis pretaj por ŝin defendi. Ĉar ili neniam disiĝis unu de la alia, aliaj infanoj priridis ilin dirante, ke ili estas geedza paro. Post adoltuliĝo ili vere enamiĝis unu al la alia. Tamen la honesta Ursido ne kuraĝis konfesi al ŝi sian amon. Li pensis, ke estante malriĉulo kia li, kiu apenaŭ povas vivteni la blinan panjon kaj sin mem, de kie do li kapablas akiri monon por edzinigi Flora al si? Kaj siaflanke, kiel hontema knabino, Flora estis embarasita por konfesi amon la unua.
Kiam Flora 18-jariĝis, ŝia patrino svatis ŝin al alia junulo. Flora neniel konsentis, sed ne kuraĝis klarigi la kialon. La nupta dato proksimiĝis tagoposttage, Flora ne povis teni paciencon plue. Iun vesperon ŝi sekrete eliris el la hejmo kaj vizitis Ursidon. Spite sian knabinan hontemon, ŝi ekprenis la manojn de Ursido kaj urĝe diris:
"Fraĉjo Ursido, mia patrino edzinigos min al alia. Diru, kion fari!" Aŭdinte la informon, Ursido flamiĝis de kolero kaj ĉagreno, ripetante ŝiajn vortojn: "Kion fari?" Flora senpacience lin demandis:
"Mi edziniĝu al vi, ĉu bone?" Je tiuj vortoj, la koro de Ursido ekbategis, kvazaŭ ĝi volus elbrustiĝi. Firme tenante la manojn de Flora, li diris:
"Franjo Flora, mia familio estas malriĉa kaj mizera, ĉu via patrino povus konsenti? Se ŝi konsentos, ekzistas ankaŭ alia obstaklo: Ni apartenas al la sama klano. Scionte, ke ni geedziĝis, la klana estro batigos nin ambaŭ ĝis morto."
Flora ekploris pro la senelireja situacio. Ŝi petis Ursidon dirante:
"Ni ambaŭ forfuĝu aliloken, ju pli foren, des pli bone! Se mi povos vivi kune kun vi, eĉ almozado agrablos por mi!"
Ankaŭ Ursido, ne povante deteni plu larmojn, ploris kaj respondis:
"Ne, tio estas nepraktikebla. Mia blinda panjo ne povas paŝi sendepende. Se mi forlasos ŝin, ŝin atendos nur morto pro malsato."
Flora forte skuis Ursidon dirante:
"Kion do ni faru? Fldiru rapide, mi petas!"
Ursido, kvazaŭ alnajlita surloke, staris senmove. Kion li povis diri? Kvankam li havis fortikajn brakojn, tamen li ne kapablis fari ion por savi sian amatinon, kiu baldaŭ estos forportita de alia.
Larmante, Flora kuris hejmen kaj rakontis ĉion al sia patrino, kiu estas forte surprizita. Ho, mia dio! Tio estas absolute malpermesata. Kvankam la du familioj devenis de la sama prapatro antaŭ 300 jaroj, tamen laŭ la klana disciplino, oni mortige batos samklanajn gejunulojn, kiuj aŭdacis geedziĝi. Timante, ke okazos akcidento nedezirata, patrino de Flora senbrue informis la svatitan viron, kaj li tuj venis, portante etan palankenon. Spite baraktadon fare de Flora, du brutalaj viroj perforte metis ŝin en la palankenon kaj ŝin forprenis.
Atinginte la hejmon de la nova edzo, Flora rifuzis fari la geedziĝan riton. Puŝate de nuptoprezidanto, Flora stumblis kaj falis surteren. Ŝi vundiĝis ĉe la kapo kaj sango elfluis senĉese. Fine oni devigis ŝin plenumi la tutan ceremoniaĵon kaj ŝi fariĝis novedzino. Laŭ sia plano, ŝi mortigos sin pendigate per ŝnuro. Sed la novedzo ĉiumomente gardis ĉe ŝi, ne lasante ŝin sola. Ŝi fine povis nur forlasi la planon.
La novedzo de Flora estis 20 jarojn pli aĝa ol ŝi. Li, honesta kaj sincera, estis obeema al Flora. Kompare kun la familio de Flora, lia familio estis iom pli bonhava, sed ankaŭ malriĉa. Dank' al senĉesa laborado, frumatene elirante kaj malfrue revenante el la kampo, la familio kapablis nur sin vivteni sen malsato. Tamen ilia konstanta manĝaĵo ja estis preparita per miksitaj grenoj kaj legomoj. Bedaŭrinde, eĉ tia vivo ne daŭris longe. Unu jaron poste, la edzo de Flora mortis de akuta malsano. Ne longe poste, la pliaĝa frato de ŝia ĵus forpasinta edzo intencis forvendi ŝin. Informiĝinte pri tio, Flora nokte elkuris el la hejmo. Ŝi decidis, ke ĉifoje, spite ian ajn suferon, eĉ tondran baton aŭ fajran bruligon, ŝi edziniĝos al Ursido. Ne reveninte al sia patrina hejmo, nek sin kaŝante ĉe parencoj, ŝi rekte kuris al la hejmo de Ursido. Ekvidinte ŝin, Ursido tuj firme kaptis ŝiajn manojn, kvazaŭ timus, ke ŝi flugos for. Kun larmoj en la okuloj, Ursido diris:
"Ĉifoje mi neniel lasi vin for de mi. Se ni devos morti, do ni mortu kune!"
Ne ekzistas en la mondo nepenetrebla muro, nek papero, kiu povas paki fajron, ĉu ne? La informo, ke Flora loĝas ĉe Ursido, fluge disvastiĝis en la montvilaĝo, al ĉiu vilaĝano, kaj fine, kompreneble ankaŭ al la klana estro. Li tondris je kolero: "Aŭdace! Tio malordigas la tradician etikon, kaj estas nepre malpermesata!" Laŭ lia ordono, servistoj, tamtamante kaj kriante, koncentris centojn da vilaĝanoj en la vilaĝa prapatra templo. Tiam la klana estro, antaŭ la publiko, proklamis du krimojn de Flora: 1. Post morto de la edzo, ŝi reedziniĝis, malobservante la tri obeojn kaj la kvar virtojn de virinoj; 2. Geedziĝo kun samklana viro malordigas la tradician etikon. Bruligante 9 incensojn, li trifoje faris la riverencon al la kultata prapatra tabulo, kaj diris:
"Estimata Prapatra Moŝto, sentaŭgaj posteuloj Ursido kaj Flora geedziĝis estante samklananoj. Hodiaŭ ni verdiktu ilin antaŭ Via Prapatra Moŝto. Senvestigu ilin kaj batmortigu ilin laŭ la klana disciplino por averti sekvantojn."
Fininte siajn vortojn, la klana estro ordonis kvin brutalajn servistojn, ke ili faligu surteren Flora kaj Ursidon, nudigu ilin ambaŭ kaj ŝnuri ilin. Sekve de tio estis la kruela bato per bastonoj. Spite doloregon pro sangverŝiga kaj karnodisŝira batado, Ursido kaj Flora tenis mirigan silenton, ne aŭdigante eĉ unu ĝemon. Fine ili perdis la konscion, kaj ne sciis, kielmaniere oni elportis ilin kaj ĵetis ilin en la tiel nomatan "Pekulan Kavon".
En la noktomezo Ursido vekiĝis. Li sentis, ke ŝajne la tuta korpo estas lekata de fajro, la ostoj disrompitaj, kaj li baldaŭ mortus pro soifo. Tiumomente la luno sin montris el la nuboj. Li rampis al Flora, palpis ŝian bruston, kaj sentis iom da varmeco. Li metis sian manon sur ŝian buŝon kaj konfirmis, ke ankaŭ ŝi vivas. Li rampis el la Pekula Kavo kaj trovis apude akvon rezervatan en kaveto, kie li trinkis akvon kaj sentis sin iom refreŝigite. Buŝe entenante akvon, li rerampis al Pekula Kavo, kaj trinkigis Flora per la akvo. Li turnis ŝian korpon por veki ŝin, tiam ŝi ekmoviĝis iomete, aŭdigante mallaŭtan ĝemon. Pro juneco kaj fortikeco Ursido iom post iom rehavigis al si energion, kaj povis stariĝi postmomente. Stumblante li eliris el Pekula Kavo kaj reiris al la akva kaveto por preni akvon. Entenante akvon en sia buŝo, li ellasis la akvon en la buŝon de Flora, kiu finfine rekonsciiĝis. Ursido tenis Flora en siaj brakoj, kaj ili firme ĉirkaŭprenis reciproke. Frumatene, subtenante unu la alian, ili eliris el Pekula Kavo kaj sin kaŝis en la arbaro, kie ili atendis ĝis vesperiĝo. Ŝirmate en krepusko, Ursido senbrue eniris en sian hejmon, esperante preni la panjon sur sian dorson kaj kune fuĝi for.
Reveninte hejmen, li lumigis pintorĉon kaj ŝanĝis siajn vestojn. Malfermante pordon de la patrina ĉambro, Ursido estis frostigata je la ekvido, ke la panjo jam antaŭ longe sin pendigis ĉe la trabo. Larmoj ŝprucis kiel fonto el liaj okuloj. Li riproĉis sin: Senfileca homo mi estas! Mia malfeliĉa geedzeco implikis la 60-jaran panjon en tragedion. Li deprenis la patrinon, atenteme metis ŝin en liton kaj kovris ŝin per ŝiaj vestaĵoj. Kunportante kelkajn ĉifonitajn vestojn de la panjo kaj iom da terpomoj, li sekrete reiris al la arbaro, kie Flora ŝanĝis la sange makulitajn vestojn. Ili forkuris senprokraste, kaj, almezpetante survoje, atingis la vilaĝon Ora Sablo.
Ili finis la rakonton de sia malfeliĉa travivaĵo. Aŭdinte, ke ili estas geedzoj el la sama klano kaj forfuĝis el la hejmvilaĝo, la maljunulino ege timiĝis, ne povante eldiri iun ajn vorton. Ŝi ne kuraĝis akcepti ilin tranokti en sia hejmo. Malgraŭ ilia petego larmanta, la maljunulino insistis forpeli ilin. Devigate, Ursido kaj Flora forlasis la vilaĝon kaj sin turnis al la monto San-qing. Ili decidis portempe loĝi en la Templo San-qing kaj poste serĉi elirejon.
Grave vunditaj, ili iris lante kaj malfacile. Jam vesperiĝis, tamen ili ankoraŭ ne atingis la templon kaj restis survoje. Ili elektis iun grandan rokmuron kaj sidiĝis ĉe ĝi por tranokti.
Neatendite, la vetero malsereniĝis, en la noktomezo ekblovis frosta ventego kaj neĝis senĉese. Kun malmultaj vestoj surkorpe ili tremadis de frostego. Brakumante reciproke, ili veĝemis dirante:
"Ĉu ni vere estas pekuloj? Ne! Sed lasu, lasu nin al morto! Vivantaj, ni ne povas fariĝi geedzoj, do mortonte ni estu la geedza paro!"
Ili malligis respektive sian propran hararon kaj kunligis ilin kune en unu tuton. Antaŭ la tagiĝo ili estis frostigitaj.
Tagiĝis. Du feoj faris patroladon sur la monto kaj trovis la geedzojn, kiuj mortis por sia amo, kunligante siajn hararojn dum la neĝa nokto. Opiniante ilin tre kompatindaj, la du bonkoraj feoj faligis la grandan rokon, por ke ĝi kovru iliajn korpojn. De tiam la roko nomiĝas "Har-interliga Roko".
Jen estas la legendo rakontita:
Harkunlige sin oferis povra par' amanta,
Ilin ŝirmis feoj kun kompat' per roko granda.