|
|
(GMT+08:00)
2004-02-10 14:12:17
|
|
Barbo-plekta Roko
cri
Origine, la Barbo-plekta Roko estis nomata Har-interliga Roko. De kiam ĝi nomiĝas "Barbo-plekta Roko"? Post kiam kortegano Li sin ekhardis sur la monto San-qing, populariĝas ja tiu nomo. Sed kial kortegano Li, rezignante altrangan postenon kaj multan monon, sin hardis sur la monto? Estas interesa rakonto pri tio. En la dinastio Orienta Jin (317 – 420), imperiestro Mudi estis diboĉema kaj stulta, rezulte la ŝtata administrado dronis en ĥaoso, kaj la popolanoj vivis mizere. Post la duafoja milita ekspedicio al la norda landparto, kortegano Li prezentis proponon al la imperiestro, petante lian imperiestran moŝton reveni al la originala ĉefurbo Luoyang en la norda landparto, kaj sendi rifuĝintojn norden al ilia hejmloko. Tamen, anstataŭ akcepti lian pravan proponon, la stulta imperiestro ordonis fari grandskalan inĝenieriaĵon por konstruado de la Palaco Longviva, kaj perforte varbi laborulojn kaj rekvizicii imposton al rifuĝintoj el la norda landparto. Tio kaŭzis plendon kaj malkontenton de la vastaj popolamasoj, kaj pli kaj pli multiĝis la nombro de mortintoj pro malsato kaj senelirejo. Kortegano Li, bonkora kaj devo-konscia, ripetfoje prezentis urĝajn proponojn al la imperiestro, por ke la imperiestro reduktu imposton kaj rekvizicion al la popolo. Sed ĉiu lia klopodo estis vana, kaj la imperiestro ŝajnis surda al ĉiuj liaj vortoj, daŭrigante sian perversan agadon. La popolo finfine indignis. Iu lanĉis incendion, kiu forbruligis la baldaŭ finkonstruotan Palacon Longvivan. Tio incitis koleron de la imperiestro, kiu elektis korteganon Li kiel punaton, ordonante mortigi ĉiujn membrojn de lia familio. Kiam ekzekutistoj levis buĉilojn por plenumi la imperiestran punon al kortegano Li kaj liaj familianoj, subite mallumiĝis la ĉielo, obskuro regis la teron, kaj furiozegis uragano, kiu disblovis la ĉeestantojn de la ekzekutejo. Momenton poste haltis la ventego kaj sereniĝis la vetero. Malferminte siajn okulojn, kortegano Li trovis, ke videblas neniu el liaj familianoj, kaj nur kelkaj monedoj, kvakante forflugis super lia kapo. En la tuta vidkampo restis nenio viva kaj vigla. Li estis tute konsternata kaj mirigata. Ĝuste en tiu momento, iu blank-barba oldulo sin facile movis al li kantante: Strange, vere strange, Varias la strangaĵo. Gloro iĝis fekaĵo, Riĉeco fluis ja fore. Strange, vere strange, Varias la strangaĵo. Amo estas vundaĵo, Edzino, jam nenie.
Strange, vere strange, Varias la strangaĵo. Senscia en kotaĵo, Ĉu vi suferos plue? Strange, vere strange, Varias la strangaĵo. For de la amaraĵo, Ek, al San-qing benate. Tiu ĉi stranga kanzono, kiel fulmotondro, akrigis la vidon al kortegano Li, kaj ebligis al li bone koni la veran signifon de la homa vivo. Li meditis, ke li honeste kaj juste servis la tutan vivon, sed nun nuliĝis kaj la merito kaj la kariero, ankaŭ la edzino kaj infanoj nenie troveblas. Ĉu ne estus bone, se nun li petu la oldulon konduki lin al feolando, lin liberigante el la homa mondo? Li rapidis al la oldulo kaj tenis lin je maniko. Forskuante lian manon de sia maniko, la oldulo diris: "Ĉu vi vere deziras vin liberigi el la homa mondo? Se jes, portu surpiede tiun paron da lignaj ŝuoj kaj fermu la okulojn, sekve vi ja povos foriri." Portante la du lignajn ŝuojn, kiuj bone sidas sur liaj piedoj, li fermis siajn okulojn. Tuj aŭdiĝis ventblovado ĉe la oreloj. Kiam haltis la vento, li malfermis la okulojn kaj trovis, ke li atingis la vilaĝon Ora Sablo. La blank-barba oldulo ja estas Yu-qing, unu el la tri taoismaj majstroj. Informiĝinte, ke lojala honestulo trafis katastrofon, li speciale alvenis el la ĉielo por lin konduki al la ĝusta vojo. Kortegano Li, starante ĉe la vilaĝo Ora Sablo, vidis antaŭ si tri altajn montpintojn leviĝantajn ĝis la nuboj, sed ne sciis, kiuj ili estas. Tiumomente maljunula figuro kun kampulaj vestoj saltis en liajn okulojn. Li do hastis al la maljunulo kaj demandis riverecante: "Pardonu min pro la ĝeno, onklo, bonvole diru al mi, kie mi estas kaj kiel nomiĝas tiuj montoj?" Palpante sian barbon la maljunulo ridete respondis: "Jen estas la vilaĝo Ora Sablo, kaj antaŭ vi staras la monto San-qing." "Pardonon, ĉu mi povus koni vian nomon, respektata?" "Jes, mi estas Ge Hong." "Ho, vi ja estas nobelo Ge Hong de longe konata? Kial ankaŭ vi troviĝas ĉi tie?" " Origine, miaj prauloj estis rabistoj sur la monto, poste varbitaj de s-ro Kong Ming, ĉefministro de la regno Shu, servis kiel oficistoj de la regno Shu. Kiam mi estis knabo, mia avo kondukis min sur la monton. Tiam, juna kaj aroganteca, mi mortigis nemalmulte da ribelantoj kaj ricevis nobelan rangon pro tiu merito. Mi sentas honton pro tio. Poste, dank' al edifo fare de la dio, mi forlasis la oficistan postenon kaj venis ĉi tien por sin hardi kaj rafini alkemiaĵon, celante savi homojn el la suferado. Ĉu vi bonvolus sciigi min pri via nomo?" "Mia familia nomo estas Li, kaj propra nomo Lianshan, servas en la Financa Ministerio. Mi multfoje prezentis proponojn al la imperiestro por plibonigi la ŝtatan administradon kaj la popolan vivon, pro tio neatendate kaŭzis al mi mem katastrofon. Survoje al la ekzekutejo, eksteratende mi estis elsavita de feo, kiu kondukis min ĉi tien. Se vi, respektata, permesos al mi, mi volontas iri kune kun vi kaj sin hardi sur la monto." "Tre bone, mi kune iru!" Neniam antaŭe kortegano Li iris sur montvojo, kaj li jam ne povis plu sin movi post nelonge. Li do ekloĝis en la vilaĝo Ora Sablo. Foje li vidis, ke sur la monto malantaŭ la vilaĝo Ora Sablo pendis ĉielarko kaj flagris magia brilo. Li paŝis sur la monton kaj vidis la Drakan Lageton. Opiniante ĝin taŭga loko, li transloĝiĝis tien kaj ekloĝis ĉe la Draka Pordo, kie li rafinis alkemiaĵon per la lageta akvo. Vidinte, ke la akvo de la Draka Lageto estas travideble klara, la roko smeraldas kiel jado kaj similas al groto laŭforme, li improvize skribis sur la roka muro tri ĉinajn ideogramojn kun la signifo: Kaverno Glacia Jado. Nelonge poste, li jam ne povis plu loĝi kviete en tiu agrabla loko, ĉar sciante, ke li loĝas tie, oni ofte venas por lin viziti, kaŭzante multe da ĝenoj al li, li povis nur sin transloki. Li decidis sin direkti al la konata Feulo Avo Ge, kiun li renkontis antaŭ nelonge. Li ekgrimpis la monton ĝis la tuta forto elĉerpiĝis. Tiam li vidis, ke sur montdeklivo, roko kuŝiĝas kiel domo. Kiel bona loko ĝi estas. Li estis kontenta kaj ekloĝis ĉi tie, farante rafinadon de alkemiaĵo sub la roko. Li havis longan barbon, kiu ĉiam ĝenis lin en la rafinado de alkemiaĵo. Nevolante tranĉi la barbon, li do plektis ĝin en bulon. Tial la loko fariĝis ejo de barbo-plektejo por li. Manipulante la plumon, li skribis sur la roko tri grandajn ideogramojn kun la signifo: Barbo-plekta Roko. Pro tio posteuloj nomas la Har-interligan Rokon ankaŭ Barbo-plektan Rokon. Tamen, tiu ĉi loko estis nepre paŝata vojo por atingi la supron de la monto Sanqing, kaj ĉiam frekventadis homoj, alportante bruon kaj ĝenon. Kion fari? Poste kortegano Li fine transloĝiĝis al la Templo San-qing kaj kunekzistas kun Ge Hong. Jen estas la legendo rakontita: Eŝafod' lojalan korteganon jam edifis, Sur femonton li feulon sekvi tre aktivis.
|
|
|