|
|
(GMT+08:00)
2004-02-10 14:13:07
|
|
Ido-naska Roko
cri
La Barbo-plekta Roko havas alian nomon, t.e. Ido-naska Roko. Kial? Legendo diras, ke en la antikveco estis gravedulino, kiu loĝis en la gubernio Hengfeng kaj estis baldaŭ akuŝiĝonta. Sciante, ke najbarino pilgrimadis al la monto San-qing por kulti al Avoj San-qing, ankaŭ ŝi decidis fari la samon. Ŝiaj familianoj provis persvadi ŝin, por ke ŝi forlasu tiun planon. Sed ŝi insistis je sia decido. Ne sukcesinte en retenado, ŝia edzo fine obeis sub ŝia firma volo. Li komisiis al kunvojaĝantoj zorgadon pri ŝi. Kunportante multe da incensoj, kandeloj kaj similaj uzataj por kultado, la gravedulino ekiris kune kun aliaj pilgrimantoj. Ĵus atinginte la duonan vojon, ŝi eksentis doloron en la ventro, kaj ŝvito elmontriĝis guto post guto sur la vizaĝo. Kiam oni demandis ŝin, kio okazis al ŝi, tiam ŝi, nenion respondante, daŭrigisla iradon antaŭen. Kiam ŝia malfacila irado lasis longan distancon inter ŝi kaj la kunvojaĝantoj, ŝi, ĉiam firme kunpremante la dentojn, plenforte kuratingis aliajn, malgraŭ ke ili ripetade persvadis, ke ŝi revenu hejmen. Ŝi pensis, ke kultado al la budho devas esti sincera, kaj nur sincereco povas gajni la dian favoron. Tial, eltenante doloron, ŝi daŭre paŝadis kune kun aliaj pilgrimantoj. Ili jam atingis la vilaĝon Ora Sablo, kie ŝi trovis por si bastonon kiel apogilon, kaj helpate de kunvojaĝantoj, ŝi ekgrimpis al la monto San-qing. Grimpante ĝis la Barbo-plekta Roko, ŝi tute kolapsiĝis kaj sidiĝis tie por iom ripozi. Petite de ŝi, la kunvojaĝantoj daŭrigis la grimpadon, lasinte ŝin sola ĉe la roko. Nelonge poste, ŝi naskis bebon. Ŝi zorgeme pakis la infaneton kaj metis lin en kavernon. Tiam spite doloron kaj laciĝon, ŝi denove grimpis al la monto, sin apogante sur la bastono. Spiregante ŝi surgrimpis ĝis la Suda Ĉiela Pordo, kaj lavis siajn du manojn en la lageto situanta antaŭ la Templo San-qing. Post tio ŝi faris kultadon al Avoj San-qing. Pro ŝia manlavo, la akvo de la lageto fariĝis ruĝa. Post la kultado, ŝi reiris kune kun aliaj pilgrimantoj, kaj atingis la Barbo-plektan Rokon, kie ŝi metis sian bebon antaŭ nelonge. Sed malaperis la bebo. Ĉiuj homoj helpis ŝin en serĉado, tamen nenie videblis la infaneto. Kun korŝira malĝojo ŝi revenis hejmen. Apenaŭ atinginte la hejman pordon, ŝi aŭdis la beban ploradon. Ŝi ne kredus siajn orelojn kaj rapidis en la ĉambron, kie ĝuste en la lito kuŝas ŝia kara bebo. Estis Avoj San-qing, kiuj faris tion por ŝi. Vidante, ke ŝi estis tiel sincera, Avoj San-qing sendis ŝian bebon hejmen. Pro tio la Barbo-plekta Roko estas nomata ankaŭ Ido-naska Roko. Jen estas la legendo rakontita: Piulin' pilgrimis monten spite al gravedo, Dank' al Avo Sanqing hejmeniĝis infaneto.
|
|
|