• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:14:42    
Bonzo dorsportas Bonzinon

cri
Kelkajn paŝojn for de la Ido-naska Roko videblas du rokoj figure similaj al du homoj, el kiuj unu surdorse portas la alian. Jen estas la fenomeno: Bonzo dorsportas bonzinon.
Legendo diras, ke en la antikva tempo, piede de la monto San-qing loĝis riĉa bienulo, kiu havis ĉiujn posedaĵojn, kiaj oro, arĝento ktp. Sed neperfekteco troviĝis en lia vivo, t.e. nur en la meza aĝo li havis filon. Li kaj lia edzino ege dorlotis la filon, nomante lin Qianyan. En la ĉina lingvo la nomo signifas: Sola filo heredigas sennombrajn generaciojn. En la aĝo de 16 jaroj, Qianyan edziĝis. La maljuna bienulo ŝanĝis la denaskan nomon de bofilino kaj nomis ŝin Zhuannan, kio signifas, ke ŝi nasku nur knabojn. Tamen kontraŭ lia volo, la bofilino naskis tri knabinojn unu post alia. La bienulo kaj lia edzino estis ege ĉagrenataj pro tio. Post interkonsiliĝo, ili devigis la filon, ke li abolu la geedzecon kun la bofilino, sed la filo, tre amante sian karan edzinon, neniel konsentis kun la gepatroj. Li rifuzis aboli la geedzecon kun sia edzino. La malica bopatrino do forpelis la bofilinon el la hejmo. Informiĝinte pri tio, la filo koleriĝis kaj volontis sekvi sian edzinon. La patrino de la filo faris kruelan decidon. Laŭ ŝia ordono, servistoj bate mortigis la bofilinon Zhuannan kaj forĵetis ŝin en sovaĝejon.
Sciante tiun informon, la filo Qianyan ploregis kaj preskaŭ mortis pro malĝojo. Pensante la estontan vivon tute sensenca, li iris al la Templo Fahai sur la monto Huaiyu kaj tie bonziĝis.
Iutage, kiam Qianyan malsupren iris de sur la monto por kvestio, li renkontis junan bonzinon tre similan al la edzino Zhuannan. Li haste aliris al ŝi por konfirmi. Vere ŝi estis lia edzino Zhuannan. Fakte, post kiam mortigita Zhuannan estis forĵetita en la sovaĝejon, elsavis ŝin iu maljuna bonzino, kiu preterpasis tie sur la kvestia vojo. Kaj revivigita Zhuannan bonziniĝis en la monaĥejo situanta sur la sama monto. La geedzoj, ege feliĉaj kaj gajaj, ĉirkaŭprenis unu la alian, plorante kaj korverŝante.
Reveninte al la monaĥejo, Zhuannan rakontis sian travivaĵon kaj esprimis sian deziron eksmonaĥigi sin mem kaj la edzon Qianyan, kaj denove vivi kiel geedzoj.
Apenaŭ finaŭskultinte ŝiajn vortojn, la maljuna bonzino jam koleriĝis dirante:
"Absolute ne deca tio estas! Ĉar vi jam apartenas al la budhejo, tial vi ne rajtas eksbonziniĝi, komprenate?"
Senpova, Zhuannan obeis, sed konstante faris rendevuon kun la edzo Qianyan. Rimarkinte tion, la maljuna bonzino insultis ŝin kaj kruele batis ŝin, fine enkarcerigis ŝin. Ankaŭ veteranaj bonzoj de la Templo Fahai punis Qianyan pro lia rendevuo kun Zhuannan, ne agnoskante, ke tio estas intervidiĝo de geedzoj. Ili kalumniis lin, ke li allogis bonzinon, malobservante disciplinon de la templo. Ankaŭ Qianyan suferis barbaran baton. Sen alia rimedo, Qianyan decidis forkuri kune kun la edzino Zhuannan.
Iun nokton, li ŝtele eniris en la monaĥejon, trovis la edzinon kaj ambaŭ fuĝis for. Grave vundita, la edzino ne povis piediri, la edzo portis ŝin surdorse, kaj iris en la direkto de la monto San-qing.
Ĵus atinginte la Ido-naskan Rokon, ili estis eltrovitaj de la maljuna bonzino. Pentrante sorĉan desegnaĵon, ŝi ĵetis ĝin al la geedzoj, dirante la vorton "Haltu", tiumomente la geedzoj Qianyan kaj Zhuannan tuj fariĝis ŝtonaj en la pozo: unu dorse portas la alian. Jen estas deveno de la du rokoj kun la nomo Bonzo Dorsportas Bonzinon.
Jen estas la legendo rakontita:
Bogepatroj la senfilan virinon elpelis,
Bonziĝinta edzo al ŝi ankoraŭ fidelis.