• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:17:06    
Duon-segita Roko

cri
Sur la monto San-qing, ĉe vojo de mont-talio troviĝas du skistaj rokegoj rekte starantaj kun la alteco de pli ol 30 metroj. La du rokegoj distancas inter si nur dekkelkajn centimetrojn. Ili ege similas al ĵus segitaj lignaj tabulegoj, sur tiuj videblas ankaŭ delikataj strioj similaj al segilaj direktoj. Ĉe la vojo staras ankaŭ jam dissegita ŝtona plato, kaj sableroj dislokiĝintaj sur la tero ŝajnas segaĵoj. Jen estas la Duon-segita Roko.
Legendo diras, ke antaŭe la monto Huaiyu situanta ĉe la okcidenta flanko de la monto San-qing estis same renoma kun la monto San-qing. Sur la monto San-qing sidis la Templo San-qing, kie kultataj estis la tri taoismaj majstroj Yu-qing, Shang-qing kaj Tai-qing, kaj ankaŭ Avalokiteŝvaro. Tie neniam estingiĝis incensa fajro kaj kolektiĝis famaj taoistoj el diversaj lokoj foraj kaj proksimaj. Sur la monto Huaiyu troviĝis la budaisma Templo Fahai kun 3 mil bonzinoj kaj 8 cent bonzoj. La templo kultis en si Ŝakjamunion, kaj ĝuis vastan reputacion. La religianoj de la du montoj ĉiuj deziris fari kontaktadon inter si. Sed inter la du montoj ekzistis granda ravino, kaj la religianoj povis nur vidi reciproke, sed ne kontakti unu alian.
Tiam la pionira ekspluatanto de la monto San-qing faris raporton al la ĉiela imperiestro Yuhuang, ke lia imperiestra moŝto permesu konstrui arkponton inter la du montoj. La ĉiela imperiestro volonte donis favoron, ordonante konstrui la ponton. Sed ordinaraj homoj ne kapablis fari tian ponton altan je pli ol 30 mil metroj. La ĉiela imperiestro Yuhuang do ekspedis 4 feojn, ke ili malsupren iru al la homa mondo por plenumi tiun mision.
La informo pri tio, ke feoj konstruos ponton inter la monto San-qing kaj la monto Huaiyu, fluge disvastiĝis tra la montregiono, kaj tieaj loĝantoj ĝojegis pro tiu bonfaro. Ili saltis, hurais kaj kantis kiel gajaj birdoj. En la vilaĝo Ora Sablo loĝis avo kun la aĝo de pli ol 80 jaroj. De foraj generacioj, liaj familianoj vivis malriĉe, laborante kiel arbohakistoj. Dezirante havigi al si komfortan vivon, li kultadis al la budho kaj la feo, pilgrimate al diversaj sanktejoj, inkluzive de la monto San-qing, kien li iris jam multajn fojojn. Malgraŭ ĉio ĉi, lia familio tamen ankoraŭ restis malriĉa. Antaŭ longe li aŭdis tion, ke sur la monto Huaiyu ekzistas la budaisma Templo Fahai kun tre efika anticipo, kaj li ĉiam deziris viziti la monton por kulti al la budho. Sed tio restis nur deziro sen realiĝo pro tio, ke ne ekzistis vojo kondukanta al la monto Huaiyu. Li jam 80-jariĝis kaj lia deziro ankoraŭ turmetadis lin. Kiel li ĝojegis sciante, ke feoj alvenos por konstrui ponton! Simile al gaja infano, li saltadis kaj huraadis. Brakumante sian nepon 40-jaran, kiu laboris ankaŭ kiel arbohakisto, li ridante diris:
"Bonege, finfine mi povos viziti la monton Huaiyu."
Lia nepo, tiu arbohakisto, tute malsama ol aliaj, ne kredis, ke feoj sukcesos konstrui ponton. Tirante la blankan barbon de sia avo, li diris:
"Avo, ne ĝoju tro frue – la ponto estos nekonstruebla." Batante la teron per sia bastono, la avo rediris:
"Kion vi komprenas! Feoj estas ĉiopovaj kaj kapablas fari ĉion. Ponto-konstruado por ili egalas al teo-trinkado akompanata per kuko-manĝado." La arbohakisto respondis:
"Ĉiopoveco ne signifas realigeblecon de ĉio! Proverbo diras, ke forta volo kondukos al celo. Ĉu la feoj, kiuj kutimiĝas al mallaboremo, povas elteni ŝarĝon de peniga ponto-konstruado? Se vi ne kredus je miaj vortoj, do ni vetu pri tio."
"Bone, mi vetu kun vi."
En la sekvanta tago, la arbohakisto, indiferenta al la ponto-konstruado fare de feoj, iris al la monto por kolekti hejtaĵojn kaj ŝanĝi per hejtaĵoj grenon, alie li kaj la avo suferos malsaton. La arbohakisto estis fortika kaj energia, kvazaŭ havis neelĉerpeblan forton. Anstataŭ uzi hakilon en laborado, li svingis siajn pugnojn inter arboj, kaj momenton poste estiĝis ĉirkaŭ li amaso da hejtaĵoj. Ĉiutage li tielmaniere kolektis hejtaĵojn sur la monto, perlaborante pagon por la granda kvanto da manĝaĵoj bezonataj de li mem kaj la avo. Tiutage, li venis al la monto Huaiyu ĉe la norda piedo de la monto San-qing. Survoje li vidis junulon kun taoista kostumo, kiu vektportis du grandajn ŝtonojn kaj ŝancelpaŝe iris de sur la monto. Ĉiu el la du ŝtonoj pezis almenaŭ je duon-miliono da kilogramoj. Konjektante, ke li certe estas feo, la arbohakisto aliris al li kaj ekparolis. La arbohakisto demandis:
"Sinjoro, kien vi vektportas la du ŝtonegojn?"
"Al la monto San-qing por fari ilin pilieroj."
"Fi! Pilieroj?" La arbohakisto mokridis.
"Kio ridinda?"
"Ĉu vi kapablas fari ponton? Tiom multe da majstroj, metiistoj kaj spertuloj povas nur resti senrimede antaŭ la abismo, do kiel vi sola povus sukcesi?"
"Mi estas fero, ĉu vi ne konas?"
"Ĉu feo estas ekskluziva? Mia avo jam diris, ke eĉ la patro de la feo ne sukcesos konstrui la ponton!"
Aŭdinte vortojn de la arbohakisto, la feo demetis de siaj ŝultroj la du ŝtonegojn. Li meditis, ke la patro de la fero kompreneble pli potencas ol la feo. Se la patro ne povas sukcesi, kial la filo kapablos? Kial do mi suferigu min mem per tio!
La feo fakte ne volis labori en la homa mondo. Opiniante la vortojn de la arbohakisto pravaj, li forlasis la du ŝtonegojn ĉe la vojo, kaj li sin okupis en libera vagado tra la mondo. La du forlasitaj ŝtonegoj ĝis nun ankoraŭ kuŝas ĉe la vojo sur la monto Huaiyu. Oni nomas ilin "Ŝtonegoj Vektportataj de Feo".
La arbohakisto pensis en si: "Tiu ĉi feo vere ne havas altan aspiron. Kiaj do estas aliaj feoj?" Li, vektportante siajn hejtaĵojn, iris malsupren de sur la monto.
Frumatene de la sekvanta tago, la arbohakisto denove grimpis sur la monton San-qing. Ĉe la mont-talio, de malproksime li vidis, ke du laboruloj estas segantaj ŝtonajn platojn, unu el kiuj jam estas pretigita kaj starigita sur la vojo. Sur la tero vidiĝis multaj segaĵoj. La du segantoj ŝvitegis sur la vizaĝo. La arbohakisto konsideris:
"Tiuj ĉi du feoj ne scias ŝpari sian forton, eble la ponto vere povos esti farita. Sed mi provu ilin!"
La arbohakisto, tenante silenton, ekhakis hejtaĵojn en la arbaro apud la du feoj. Elektinte la plej dikan arbon, li koncentris sian tutan forton kaj eksvingis la pugnojn al ĝi. Je la granda bruo, la arbo tuj rompiĝis kaj falis surteren. Rimarkinte tiun fenomenon, la du laborantaj feoj ege surpriziĝis, ne atendante, ke en la homa mondo troviĝas tia kapablulo kia la arbohakisto. Haltinte en sia laborado ,ili gapis al la arbohakisto, kiu paŝis al ili kaj demandis:
"Majstroj, kion faros vi per la segitaj ŝtonplatoj?"
"La pontan plankon."
"Hi! Kielmaniere vi kapablas fari ponton? Tion ne atingis eĉ multegaj lertuloj kaj spertuloj antaŭe!"
"Kiel ili povus sukcesi estante homoj?"
"Kio estas homoj? Homoj pli kompetentas ol feoj. Mi estas sentaŭgulo kaj ne uzas tranĉilon en arbohakado. Pensu mem, mi petas, ke se estus ĉi tie fortika homo, ĉu li bezonus segilon por pretigi la ŝtonplatojn? Mia avo iam diris, ke eĉ la patro de la feoj ne kapablas starigi la ponton. Kaj via kolego, kiu estis sendita al la monto Huaiyu por ŝtonhakado, jam forkuris antaŭ longe." Unu el la du feoj mirigite demandis:
"Kio? Li forkuris! Kien?" La arbohakisto respondis:
"Li faros la liberan vagadon tra la mondo. Ĉu vi neniam aŭdis, ke en la ĉielo ekzistas la paradizo, kaj sur la tero Suzhou kaj Hangzhou? Tieaj naturaj pejzaĝoj pli belas ol tiuj en la paradizo. Certe li vojaĝas al Suzhou kaj Hangzhou." La alia feo diris:
"Jes, ankaŭ ni iru tien. Sen pilieroj la ponta planko havas nenian utilecon, ĉu ne?" La unua konsentis:
"Vere, vi pravas. Tamen kiamaniere ni raportos pri nia laboro al la ĉiela imperiestro Yuhuang?"
"Ankaŭ ni ne revenu al la ĉiela palaco kaj faru plezuran vagadon en la homa mondo." Tiel ili decidis kaj agis laŭ sia decido, ne fininte la segadon de la ŝtonplato, kiu ĝis nun ankoraŭ restas tie kaj nomata Duon-segita Roko.
Siaflanke la arbohakisto gajnis la veton super sia avo, kaj la ponto ne stariĝis inter la du montoj. La avo estis tiel kolera kaj ĉagrenata, ke li forte batis kaj blasfemis sian nepon -- la arbohakisto, kiu fuŝis la tutan bonan aferon. Kiu povas ne koleriĝi al li? La lokanoj de la vasta montregiono mlamis la damnindan arbohakiston de generacio al generacio.
Jen estas la legendo rakontita:
Feoj ne persistis en segado de ŝtonplato,
Arbhakisto gajnis veto – jen eterna bato.