|
|
(GMT+08:00)
2004-02-10 14:18:47
|
|
Templo San-qing (2)
cri
Oni diras, ke la Bodisatvo San-qing sin montris iam en la gubernio Jiangshan. Ĉu tio estas vera? Estas interesa legendo. En vintro de iu jaro, neĝegis dum kelkaj tagoj sinsekve. Kaŭze de la forta neĝado, grandaj arboj rompiĝis kaj dikaj bambuoj kurbiĝis. Tamen la neĝado daŭris senĉese, vidigante neniun signon de halto. Tiam en la Templo San-qing deĵoris maljuna fastisto sola. Pro frosto li ne ellitiĝis ĝis la tagmezo de la sekvanta tago. Sentante sin malsatege, li venis al kuirejo, kie jam estingiĝis flamo en forno. Li iris al la halo, kie olelampoj estis estingitaj de ventego pli frue, tiom pli, ankaŭ senfajra estis la incensujo pro tio, ke de kelkaj tagoj ne alvenis pilgrimantoj. Traserĉante ĉie, li fine trovis nur paperon sen bruligilo. Li traserĉis la kuirejon kaj nenion manĝeblan li trovis, kaj eĉ akvo rezervata en vazo estis glaciigata. Veante li re-enlitiĝis, atendante la momenton de sia morto. Pasis ankoraŭ 2 – 3 tagoj, kaj la neĝado daŭris plue. Pro malsato, la maljuna fastisto sentis kapturniĝon, rigardo-konfuziĝon kaj perdiĝon de la vivo iom post iom. Alvenis alia tago. Frumatene, subite ŝvebis en lian nazon odoro de bruligita incenso. Li pensis en konfuziĝo: "Ĉesis de kelkaj tagoj la fajra brulo, de kie do venas la odoro de incenso bruligita? Ĉu mi misflaris pro sopirado de fajro?" Li ankoraŭ restis en la lito senmove. Sed neatendate, pli kaj pli fortiĝis tiu odoro, eĉ miksata per la apetitiga odoro de rizaĵo. Kio okazis? Kun scivolemo li plenforte sin levis kaj paŝis al la halo. Estis vere, ke vidiĝis bovlo da varma rizaĵo kun fasketo da incensoj sur ĝi. Sur la ekstera flanko de la bovlo videblis nomo de iu homo.Tio ja estis revivigo el la senelirejo. La maljuna fastisto estis ege emociata komprenante, ke la manĝaĵo estis donacita de Avoj San-qing al li. Antaŭ ol manĝi la rizaĵon, li pie faris kultadon danke al ili, bruligante incensojn. Mirinde estis, ke ĵus fininte la manĝadon de la rizaĵo el la bovlo, ĉesis la neĝado kaj sereniĝis la vetero, ankaŭ greno sendita de sub la monto atingis lin ĝojige. En la 5-a monato de la sekvanta jaro, iu pilgrimanto el la gubernio Jiangshan vizitis la Templon San-qing. Trinkante teon en la kuirejo, la pilgrimanto rimarkis tiun bovlon, ŝajne konatan de li. Li ekprenis ĝin kaj vidis sur ĝi sian propran nomon. Li estis surprizata. Pensante, ke eble estas iu samnoma kun li, la pilgrimanto demandis la maljunan fastiston, kiu rakontis la tutan okazintaĵon al li. La pilgrimanto dronis en ankoraŭ pli granda konsterniĝo. Fakte, la bovlo vere apartenis al la pilgrimanto el la gubernio Jiangshan. En la supremenciita vintro, la pilgrimanto okazigis bankedon memore al konstruado de sia nova domo. Poste li trovis, ke perdiĝis rizaĵo tenata en bovlo. Ĉie serĉante li ne eltrovis ĝin. Konsiderante, ke eble iu nehonesta najbaro ŝtelis ĝin, li silentis pri tiu perdo. Kiel li povus scii, ke estis Avoj San-qing, kiuj sendis ĝin rekte sur la monton San-qing tiunokte por savi la maljunan fastiston. La okazintaĵo populariĝis inter la loĝantoj. Opiniante, ke Avoj San-qing estis vivecaj, pli kaj pli multaj homoj pilgrimadis al la monto San-qing el diversaj lokoj, precipe el la gubernio Jiangshan. Jen estas la legendo rakontita: Neĝa ŝtormo blokis monton rompante provizon, Avo San-qing avatare tuj alportis rizon.
|
|
|