• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:20:04    
Geedzaj Pinoj

cri
Fronte de la Templo San-qing kaj sub la lageto kreskas du antikvaj pinoj, kies trunkoj sin apogas unu sur la alia kaj branĉoj ĉirkaŭprenas reciproke. Oni nomas ilin la Geedzaj Pinoj. Laŭ legendo, origine la du antikvaj pinoj vere estis paro de geedzoj profunde interamantaj.
Antaŭ tre tre longe, en la vilaĝo Ora Sablo loĝis familio nomata Song. La familia mastro kaj lia edzino entreprenis malgrandan hotelon, kiu estis tre bonvena al klientoj pro afableco de la gemastroj kaj bongusto de la pladoj. La mastro Song, amikeca kaj facile alirebla, kune kun sia edzino bela kiel feino, vivis harmonie kaj kontente.
Iutage, la gubernatoro alvenis, veturante per palankeno portata de 8 servistoj, kaj decidis ripozi en tiu malgranda hotelo. Elirinte el la palankeno, la gubernatoro renkontiĝis kun la mastrino de la hotelo. Vidinte ŝin, kiu estis feine bela, la gubernatoro tuj enamiĝis al ŝi kaj intencis ŝin proprigi. Vespere li postulis, ke la mastrino servu al li anstataŭ liaj sekvantoj. Kompreninte lian fiintencon, la geedzoj kun la familia nomo Song elpensis artifikon kaj aranĝis bankedon kun du tabloj. Unu tablo estis metita en la interna halo, kie la mastrino sola regalis la gubernatoron, kaj la alia tablo en la ekstera halo, kie la mastro mem akceptis la sekvantojn de la gubernatoro. Pri tia aranĝo, kaj la gubernatoro kaj liaj sekvantoj ambaŭ esprimis kontentiĝon.
Dum la bankedo, la gemastroj de la malgranda hotelo senĉese proponis la toston, rezulte la gubernatoro kaj liaj sekvantoj ĉiuj morte ebriiĝis. Noktomeze, kunportante siajn du filinojn, la geedzoj forkuris el la malantaŭa pordo kaj surgrimpis la monton San-qing.
Sed neatendate, ilian forkuron rimarkis iu homo, kiu sin kaŝis eksterdome. Kiu estis tiu? Kial li sekrete observis alies hejmon en la profunda nokto? Li estis konata mallaborema sentaŭgulo de la vilaĝo. Multfoje li intencis amindumi al la bela mastrino de la malgranda hotelo, sed ĉiufoje li renkontis rifuzon kaj riproĉon. Ne volante rezigni sian fiintencon, la fripona sentaŭgulo ofte ŝtel-iris al la hotelo. Rimarkinte tiutage, ke en la hotelo svarmis homoj, li sciis, ke certe venis altrangulo, kaj haltis ekster la hotelo. Anstataŭ foriri, li sin kaŝis ekstere, kaj ŝtelrigardis por sin amuzi. Fine, ĉion li klare vidis, inkluzive de la forfuĝo de la gemastroj de la malgranda hotelo, kune kun siaj du filinoj.
Matene de la sekvanta tago, vekiĝinte el la ebriiĝo, la gubernatoro ne povis trovi la geedzojn kun la familia nomo Song. Li komprenis, ke li falis en ilian kaptilon. Laŭ lia ordono, la sekvantoj serĉadis ĉie, kaŭzante grandan ĥaoson, sed ne sukcesis eltrovi iun ajn el la serĉatoj. La gubernatoro publikigis dekreton promesante, ke tiu, kiu sendos al li la mastrinon de la malgranda hotelo, gajnos 500 uncojn da arĝento.
Vidinte la dekreton de la gubernatoro, la fripona sentaŭgulo ege ĝojis, svingante la manojn kaj tretante la piedojn. Li pensis, ke venas al li ŝanco de riĉuliĝo. Kun mono li povos sin kontentigi per diversaj diboĉaĵoj, tiom pli, li havos ŝancon por sin venĝi al la neakirebla bela mastrino de la malgranda hotelo.Tiel cerbumante, la fripona sentaŭgulo deprenis la dekreton de sur muro, kie la dekreto estis algluita, kaj vizitis la gubernatoron, kiu tuj ordonis, ke li konduku pedelojn por aresti la serĉatojn.
Similaj al malsataj lupoj kaj tigroj, la arestantoj sin ĵetis al la monto San-qing. Ili serĉadis ĉirkaŭ la Templo San-qing, sed neniun eltrovis. La saĝaj geedzoj kun la familia nomo Song antaŭvidis, ke la gubernatoro certe serĉos ilin sur la monto kaj sin kaŝis kune kun la filinoj en la herbaro de la monto.
Ne povante ilin trovi, la fripona sentaŭgulo ektimis, ke li ne kapablos plenumi la taskon difinitan de la gubernatoro. Li elpensis malican rimedon, nome bruligi fajron sur la monto por devigi la serĉatojn sin montri. Sekve okazis incendio sur la monto San-qing.
La furioza fajro englutis ĉiujn arbojn kaj herbojn de la monto kaj ankaŭ la geedzojn kun la familia nomo Song. Firme ĉirkaŭprenante unu la alian, ili ne eligis eĉ veon ĝis la morto. Ankaŭ iliaj du filinoj mortis pro damninda incendio bruligita de la fiulo.
Poste, sur la loko, kie mortis la geedzoj kun la familia nomo Song, elkreskis la du malhele verdaj pinoj reciproke ĉirkaŭprenantaj. Jen estas la Geedzaj Pinoj.
Nelonge post tio, ankaŭ sur la monteto ĉe la Suda Ĉiela Pordo elkreskis du malgrandaj pinoj. Laŭdire ili estas transformiĝoj de la du filinoj de la geedzoj kun la familia nomo Song. Heredante la gastamon kaj komplezemon de siaj gepatroj, la du filinoj kun la familia nomo Song staras sur la monteto de la Suda Ĉiela Pordo por bonvenigi kaj adiaŭi vizitantojn de la monto San-qing. Oni nomas ilin Fratinaj Pinoj.
Jen estas la legendo rakontita:
Prefektaĉ' intencis okupi ies edzinon,
Par' fidela transformigis sin en verdan pinon.