• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:21:17    
Ĉielen-fluga Teraso

cri
Maldekstre de la Templo San-qing, ekzistas ŝtonmasonita teraso, sur kiu gravuriĝis tri grandaj ideogramoj kun la signifo: Ĉielen-fluga Teraso. Oni diras, ke la teraso havas eksterordinaran historion.
Legendo diras, ke en la antikveco estis homo nomata Fan Xin. Sen gepatroj de la infanaĝo, li sin vivtenis per almozpetado. Tamen li denaske havis temperamenton de justeco, lojaleco kaj helpemo. Se li sciis, ke iu maljunulino, blindulo aŭ lamulo ne ricevis manĝaĵon en almozpetado, tiam spite sian malsaton, li malavare donacis al tiu la de si almozpetitan panon.
En vintro de iu jaro estis frostege. Survoje Fan Xin vidis, ke oldulino, sin kuntirinte, kuŝis senmove. Li etendis siajn manojn por helpi ŝin stariĝi, sed vane, la oldulino jam estis frostigita senvive. Rigardante la tragikan fenomenon, Fan Xin dolore larmis kaj enterigis ŝin. Kun forta ĉagreno li pensis ripetade:
"Kiamaniere malriĉuloj povs ne morti de frosto?"
Li ekmemoris, ke vintre ĉiu riĉa bienulo havas varmigan braĝujon plenan de karbigitaj lignoj. Jes, bona ideo saltis en lian cerbon. Havante fajron, malriĉuloj ne mortos de frosto en vintro. Li do decidis sin okupi en lingno-karbigado.
Fan Xin grimpis sur la monton San-qing. Hakante en veprejo kaj dornejo, li kolektis lignojn kaj ilin karbigis. Li konstante sendis la ligno-karbon al hejmoj de malriĉuloj. Li ankaŭ transportis la lignan karbon al riĉuloj por interŝanĝi grenon kun ili.
Fan Xin ĉiam sin okupis je tiu laboro, senĉese karbigante lignojn kaj alportante la lignan karbon alsupren de sur la monto. Tagon sekvis tago, jaron sekvis jaro. Tiu laboro daŭris jam 30 jarojn, kaj Fan Xin baldaŭ 50-jariĝos. Li vivis ankoraŭ sola sen edzino. Tamen li sentis sin feliĉe, pensante, ke kun la ligna karbo en la hejmo, malriĉuloj povas ĝui varmecon en vintro kaj ne mortos de frosto.
Lia bona faro cirkuladis inter la popolanoj kaj iom post iom pli foren, rekte ĝis la oreloj de feo. La feo kun forta scivolemo volis provi lin por konfirmi, kiom bonkora li estas, celante konduki lin en la feolandon. Iutage, sin transforminte kiel maljunan laman almozulon, la feo venis al la vilaĝo Ora Sablo. De malproksime li vidis Fan Xin, kaj tuj falis sur la teron, dolore ĝemante. Rimarkinte lin, Fan Xin hastis al li, kaj formetinte sian vektportatan lignan karbon, demandis, kio okazis al li. Ĝemante la lama almozulo respondis:
"Mia piedo ege doloras, ke mi baldaŭ mortos." Fan Xin diris:
"Ĉu estas ia kuracilo efika al via piedo?" Larmante la maljuna almozulo rediris:
"Jes, certe estas, sed neakirebla." Fan Xin kuraĝigis lin dirante:
"Diru, mi petas. Eble mi kapablas ĝin akiri." La almozulo respondis:
"Necesas karbigita homo. Ĉu vi povas fari ankaŭ tion?" Fan Xin forte kompatis la almozulon kaj faris promeson:
"Jes, mi povas fari tion. Estu trankvila!"
Ordigante la de si vektportatan lignan karbon, Fan Xin dorsportis la maljunan laman almozulon al la karbejo sur la monto San-qing. Laŭ propono de la maljuna almozulo, Fan Xin konstruis altan terason el ŝtonoj, poste metis sekigitajn hejtaĵojn ĉirkaŭ la teraso. Tiam la almozulo diris, ke Fan Xin sidiĝu sur la centron de la teraso, kaj Fan Xin obeis. Tiumomente la maljununa almozulo elbuŝigis magian fajron kaj la sekigitaj hejtaĵoj arde ekbruliĝis kun arda flamo. Oni vidis, ke de sur la ĉielo alŝvebis buntkolora bonaŭgura nubo, kiu levis Fan Xin sur sin kaj lante flugis en la ĉielon. Memore al la ege bonkora kaj vaste bonfara Fan Xin, oni gravuris sur tiu alta teraso tri grandajn ideogramojn kun la signifo: Ĉielen-fluga Teraso.
Jen estas la legendo rakontita:
Tridekjare Fan Xin lignokarbigon kondukis,
Pro l' bonfaro li ĉielen feiĝonte flugis.