• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:22:21    
Sun-rigarda Kaverno

cri
La Suno-rigarda Kaverno situas sur la pinto Tianmen dekstre de la Suda Ĉiela Pordo sur la monto San-qing. Laŭdire, en la kaverno la vunditaj anoj de la insurekcia kamparana armeo gvidata de Huang Chao estis kuracataj siatempe. Eble pro tio, poste loĝantoj ĉe la piedo de la monto San-qing kutimas ligi kvin-kolorajn fadenojn okaze de la festo de la 5-a de la 5-a monato laŭ la luna kalendaro, por forpeli malbonan spiriton kaj eviti katastrofon.
Legendo diras, ke en la finaj jaroj de la dinastio Tang (618 – 907), korupteca estis la kortega regado kaj mizerega la popola vivo. Huang Chao lanĉis insurekcion kontraŭ la regantoj. La insurekcia armeo mortigis malversaciajn burokratojn kaj kruelajn tiranojn. Sin trovante en terura paniko, la malbonaj borokratoj kaj oficistoj ĉie dissemis mensogon kaj falsan famon dirante, ke Huang Chao estas demono kun la nigra vizaĝo kaj eliĝantaj akraj dentoj, tiom pli, li mortigas ĉiun, kiun li renkontas, kaj forbruligas ĉiun domon, kiun li vidis. Ripetate multfoje, la mensogo fariĝis vero, ĝuste kiel diris proverbo. Pro tio, je aŭdo de alveno de Huang Chao, oni rapide forfuĝis kune kun la familianoj.
Iutage, Huang Chao kun sia insurekcia armeo venis al la monto Yushan. Dispoziciante la armeon ĉe la pasejo, li persone eniris en la montregionon por esplorado. Li sin vestis kiel kolportisto, kaj vektportante varojn kaj bruigante la ofertan tambureton, li persone alvenis al montvilaĝo.
Sur la tuta vojo videblis neniu homo, aŭdeblis nenia bruo el koko aŭ hundo. La montvilaĝo morte silentis. Laŭ zigzaga vojeto Huang Chao daŭrigis sian iradon. Li atingis vilaĝeton ĉe la piedo de la monto San-qing, kie finfine li vidis tri homojn hastantaj antaŭen. Li rapidigis siajn paŝojn kaj kuratingis ilin. Estis juna virino, kiu dorse portas infanon, kaj sekvas ŝin sur la vojo alia infano pli juna, kiu plorante vokas: "Panjo!"
Huang Chao laŭte vokis la junan virinon:
"Momenton, fratino!" La juna virino turnis sian kapon. Rimarkinte, ke estis altstatura kolportisto, ŝi haltis, malfermante siajn grandajn okulojn konsternatajn. Huang Chao demandis ŝin:
"Kial vi iras tiel urĝa?" La juna virino respondis:
"Sinjoro, ĉu vi ne informiĝis, ke Huang Chao baldaŭ venos ĉi tien?"
"Kio timiga por vi estas la alveno de Huang Chao?" Huang Chao demandis kun miro.
"Li mortigis milojn kaj milionojn da homoj. Li havas tre akran glavon, kiu, je elŝovo de unu colo, fortranĉas sennombrajn kapojn, kaj je elŝovo de 10 coloj, la sango de mortigitoj fluas torente."
"Sed kial vi dorsportas la pli aĝan infanon, kiu estas vestita pli bone, kaj lasis la pli junan infanon en ĉifonaĵo piede vin sekvi?" Huang Chao plue demandis la junan virinon, nekomprenante ŝian konduton.
"Kiel fremdulo vi nenion scias pri mia familio. La pli aĝa infano estis naskita de la unua edzino de mia edzo. Ŝi forpasis nelonge post la nasko de la infano. Nun, dorsportante sian 80-jare maljunan patrinon, mia edzo fuĝis aliloken. Se mi ne forportus la infanon, aŭ se li estus mortigita de Huang Chao, lia patrino ne havus plu en la mondo la familian radikon. La pli juna infano estas mia propra ido. Se li eventuale estus mortigita, ne sukcesante forkuri, tio do estus mia perdo. Mi estos ankoraŭ juna kaj povos naski alian infanon." Aŭdinte ŝiajn vortojn, Huang Chao diris:
"Fratino, mi estas kolportisto ĉien vaganta. Mi konas Huang Chao, kiu mortigas ne bonulojn, sed nur bienulojn kaj riĉulaĉojn. Ĉu ekzistas bienuloj kaj riĉulaĉoj en via vilaĝo?" La juna virino respondis:
"Jes, ekzistas. Kun multe da mono ili antaŭ longe jam forkuris." Huang Chao diris:
"Bone. Bonvole voku la vilaĝanojn, ke ili revenu hejmen." La juna virino kapjesis kaj demandis plu:
"Kielmaniere Huang Chao povas distingi, kiu estas bonulo?"
Iom pensante, Huang Chao elprenis el la vektportataj varoj fasketon da koloraj silkaj fadenoj kaj diris:
"Bonvole ligu la kolorajn silkajn fadenojn ĉirkaŭ la kolo kaj la manradiko. Kiam armeanoj de Huang Chao vidos vin, ili ne nur ne mortigos vin, sed ankaŭ donos al vi bonon."
Fininte la konversacion kun la juna virino, Huang Chao adiaŭis ŝin kaj revenis al la garnizonejo, vektportante varojn kaj bruigante la ofertan tambureton. Siaflanke la juna virino trovis siajn samvilaĝanojn kaj transdiris la vortojn de la kolportisto, t.e. Huang Chao mem. La vilaĝanoj do agis laŭ tiuj vortoj. Tiutage hazarde estis la festa tago de la 5-a de la 5-a monato laŭ la luna kalendaro. Vidante, ke la koloroj de silkaj fadenoj donitaj de la kilportisto konsistas el ruĝa, blua, nigra kaj viola, la juna virino aldonis al la fadena fasketo palmfolian fibron verdan, kaj per tio la nombro de koloroj de la silkaj fadenoj fariĝis kvin. Tio plaĉis al la vilaĝanoj, kiuj sekve ĉiuj faris la samon, imitante la junan virinon. Oni nomis tiujn silkajn fadenojn Palmofolia Memoraĵo, kaj ĉiujare okaze de la festo de la 5-a de la 5-a monato laŭ la luna kalendaro, oni faris tian memoraĵon, kaj ĝis nuntempe tiu moro furoras inter tieaj popolanoj.
Iun tagon, rajdante sur fortika ĉevalo, Huang Chao eniris en la montaron kondukante sian armeon. Vidinte, ke lokanoj ĉiuj portas la memoraĵon el silkaj fadenoj, la insurekcia armeo haltis en la vilaĝo, kie loĝis la juna virino. Rimarkinte, ke la komandanto de la armeo rajdanta sur fortika ĉevalo ĝuste estas la kolportisto, kiun ŝi renkontis antaŭtage, ŝi do invitis lin al sia hejmo.
La insurekcia armeo gvidata de Huang Chao havis rigoran disciplinon kaj neniom atencis la popolanojn. Ili malfermis la tenejojn de forkurintaj riĉulaĉoj, kaj disdonis grenojn al la popolanoj. La armeo eĉ forbruligis ĉiujn agroluigajn ĉartojn, lombardajn kuponojn kaj aliajn bienulajn dokumentojn, kiuj legitimigas la bienulan forrabon de agroj kaj havaĵoj el malriĉaj kamparanoj. La kamparanoj estis tre gajaj kaj aklamis al la insurekcia armeo.
Kelkajn tagojn loĝis en la vilaĝo la insurekcia armeo de Huang Chao, sed tiam ankaŭ la persekutanta kortega armeo kuratingis ilin. Komandante sian armeon, Huang Chao faris intensan batalon kontraŭ la malamiko. Fine la malamika armeo fiaskis kaj retiriĝis. Multaj armeanoj de Huang Chao bedaŭrinde vundiĝis en la brava batalado. Kiam la insurekcia armeo devis transmoviĝi, Huang Chao lasis tiujn vunditojn en la hejmo de la juna virino, kiu promesis helpi la vunditajn armeanojn por ilin resanigi.
Post kiam la insurekcia armeo de Huang Chao forlasis la vilaĝon, la bienuloj kaj riĉulaĉoj revenis hejmen de la rifuĝado. Timante, ke tiuj aĉuloj eltrovos la vunditajn armeanojn, la juna virino sendis la vunditojn al ŝtonkaverno sur la monto San-qing. Lia edzo vektportis grenojn al la kaverno, kie la juna virino mem flegadis kaj kuracadis la vunditajn armeanojn per kolektitaj drogherboj.
Reveninte hejmen, bienuloj kaj riĉulaĉoj trovis, ke iliaj grenoj malaperis, kaj ankaŭ la agroluigaj ĉartoj kaj lombardaj kuponoj estis forbruligitaj. Ili lupe kriaĉis, ĵurante sin venĝi kontraŭ la insurekcia armeo de Huang Chao. Ili rigardis Huang Chao kiel sian nepacigeblan malamikon.
Informiĝinte, ke iuj vundtoj el la insurekcia armeo ankoraŭ restas en la vilaĝo, bienuloj kaj riĉulaĉoj komencis serĉi ilin. Traserĉante la tutan vilaĝon, ili rovis neniun vunditan armeanon. Koluziante kun la kortega armeo, ili faris grandskalan serĉadon sur la monto San-qing. Ĉie ili traserĉis kaj ankoraŭ ne sukesis. La ferocaj aĉuloj ekbruligis incendion, celante trovi la serĉatajn vunditojn.
La monto San-qing dronis en fajrego, arde flamante kaj dense fumante. La arboj kaj herboj forbruliĝis, rokoj ruĝiĝis de flamo kaj rojoj tute sekiĝis. La fajrego pli kaj pli proksimiĝis al la kaverno, kaj la sufoka densa fumo pleniĝis en la kaverno, pro tio la vunditaj armeanoj senĉese tusadis. Poste ili ŝtopis la kavernan elirejon per vatitaj litkovriloj urine malsekigitaj.
La incendio daŭris kelkajn diurnojn sur la monto San-qing. En la kaverno la akvo elĉerpiĝis antaŭ longe. Ne restis eĉ guto da akvo por kvietigi la fortan soifon, se ne paroli pri kuirado de rizaĵo kaj lavado de vundoj. Ĉar la monto estis strikte sieĝata de la kortega armeo, tial oni ne povis sendi akvon sur la monton, kaj siaflanke la juna virino ne povis malsupren iri de sur la monto por preni akvon. Iuj grave vunditaj armeanoj jam svenis pro malsano kaj soifo. La juna virino estis ege turmentata de maltrankvilo kaj ĉagreno. Ŝi rimarkis, ke la vunditaj armeanoj fariĝas iom post iom feblaj, kaj ilia sanstato rapide maligniĝis. Ŝi decidis fari vivriskon. Iun tagon, profitante malhelan krepuskan tempon, la juna virino, kunportante bambuan tubon, senbrue sin direktis al kanaleto situanta ĉe la montpiedo. Sed ĵus atinginte la kanaleton, ŝi estis eltrovita de la kortega armeo tie embuskanta. Arestite, la juna virino suferis kruelan torturadon fare de la kortega armeo, sed ŝi tenis silenton ĝismorte. La juna virino oferis sian vivon por la justa afero de la insurekcia armeo de Huang Chao.
En la kaverno, la cirkonstanco fariĝis pli kaj pli urĝa. La sanstato de la vunditaj armeanoj, inkluzive de la negrave vunditaj, iom post iom maligniĝis. Oni ne sciis, kie troviĝas elirejo. Ĝuste en tiu momento, subite vidiĝis afabla knabino, kiu, portante sitelon da akvo, eniris en la kavernon, kaj milde trinkigis akvon al ĉiu el la vunditaj armeanoj. Trinkinte la akvon donitan de la knabino, ĉiuj vunditoj refreŝiĝis kaj sentis sin multe pli bone ol antaŭe. Ili tamen ne komprenis, kiamaniere la knabino suriris la monton, kiam la incendio kovris la monton kaj la kortega armeo blokadis la montpiedon. Forte scivolemaj, la vunditaj armeanoj volis demandi ŝin pri tio. Tamen, fingre montrante la akvan sitelon, ŝi eliris el la kaverno kaj tuj malaperis ekstere.
Trinkinte la akvon senditan de la stranga knabino, la vunditaj armeanoj pli kaj pli boniĝas en la sanstato, kaj iom post iom resaniĝis, kiam ili fintrinkis la akvon el la sitelo. Kaj la kortega armeo, ne sukcesinte eltrovi per la incendio la vunditajn armeanojn de Huang Chao, povis nur retiriĝi el la monto. La resaniĝintaj armeanoj sin kaŝantaj en la kaverno kaptis la ŝancon kaj tuj revenis al sia armeo gvidata de Huang Chao. Memore al tiu okazintaĵo, oni nomis la kavernon Chao-fleganta Kaverno. Ĉar en la ĉina lingvo, la prononco de la ideogramoj "Chao-fleganta" similas al tiu de "Sun-rigarda", do la kaverno ankaŭ estas nomata Sun-rigarda Kaverno.
Kiu tamen estis tiu afabla kaj stranga knabino? Ŝi estis neniu alia krom la feino de la Montpinto Feino. Vidinte, ke la insurekcia armeo de Huang Chao plenumis la justan mision de la ĉielo kaj eliminis malbonaĵojn por la popolo, la feino sendis al la vunditaj armeanoj de Huang Chao la magian akvon de la monto San-qing, kaj elsavis la vunditajn armeanojn el la danĝera dilemo.
Jen estas la legendo rkontita:
Sur Sanqing-monto fajregon faris fisoldatoj,
Diino alsendis akvon save al vunditoj.