• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:23:17    
Feiga Teraso

cri
La Feiga Teraso situas en la dekstre fronta flanko de la Templo San-qing, kaj estas maŭzolea konstruaĵo el la dinastio Ming (1368 – 1644). Super la ŝtona pordo estis gravurita ĝia titolo: Konservejo de Bambua Libraro de Zhan Biyun. Laŭ la titolo, eble vi konjektus, ke temas pri granda librejo. Sed fakte ĝi estas granda tombo nomata Fea Tombo. Iuj diris, ke ĝi estis tombo de ŝtonmasonisto, kiu konstruis la Templon San-qing.
Kiam Wang Chunshan kaj Wang You decidis komune starigi la Templon San-qing sur la monto, ili dungis la ŝtonmasoniston, kiu peneme kaj diligente laboradis dekojn da jaroj sur la monto San-qing. Lerta en la observado de topogafio, la ŝtonmasonisto, ĉe la momento de ekstaro sur la monto, jam vidis, ke la monto San-qing konsistas el tri lotusfloraj benoplenaj, unu el ili estas la Templo San-qing, la dua la Vesto-puriga Lageto kaj la tria la Fea Tombo. Li kovis por si bonan planon, ke post sia morto li eterne ripozos ĉi tie en la sino de la tria lotusfloro.
Post finkonstruiĝo de la Templo San-qing, li komencis ŝvitegi super la preparado de sia propra tombo, ellitiĝante frumatene kaj enlitiĝante je la profunda nokto. Kelkajn jarojn poste, ankaŭ lia tombo estis pretigita. Iutage li grave malsaniĝis kaj venis al la fina tago de sia vivo. Antaŭ sia morto li faris instrukcion al sia metilernanto dirante:
"Post mia morto, vi nepre metu sub min la feran kapkusenon. Tio estas sekreto, kaj vi neniam diru al alia pri tio, mi petas." Fininte tiujn vortojn, la ŝtonmasonisto faris la lastan spiron kaj forpasis.
La metilernanto faris enterigon por sia instruisto fidele laŭ ties instrukcio. Ankaŭ el la familio de Wang You loĝanta en la loko Fenshui venis lia posteulo por partopreni en la funebra ceremonio. Kvankam ĉiuj funebrantoj rimarkis tiun strangan kapkusenon, tamen neniu el ili esprimis opinion. Sed reveninte hejmen post la enteriga ceremonio, oni ekmemoris ĝin kaj ekkomentaris pri la fenomeno unu post alia. Iu diris:
"Kiel stranga estas tiu majstro ŝtonmasonisto, uzanta tiel malmolan feran kapkusenon. Vere mirige!" Ankaŭ tiu posteulo el la familio de Wang You opinis la aferon nekutima. Scivolema pri sekreto de la fera kuseno, li intencis subaĉeti la metilernanton de la ŝtonmasonisto, kiu, liaopinie, certe konfidis la sekreton al sia metilernanto. La posteulo elpensis artifikon kaj ekagis. Pretekstante, ke li forgesis ion preni sur la monto San-qing, li revenis al la monto, kaj intervidiĝis kun la metilernanto. Li diris al la metilernanto afable kaj konsole:
"La majstro ŝtonmasonisto feiĝis forpasinte, kaj vi ne estu tro malĝoja por bono al via sano. Morgaŭ bonvole vizitu mian hejmon por vin iom distri, ĉu bone?" Forviŝante siajn larmojn, la metilernanto kapjese konsentis. La posteulo el la familio de Wang You ( ankaŭ el la familio de Wang Chunshan ) sin turnis kaj iris malsupren de sur la monto San-qing.
En la sekvanta tago, sin vestinte per la funebra kostumo, la metilernanto venis kiel gsto al la hejmo de la posteulo el la familio de Wang You. Estante gastiganto, la posteulo el la familio de Wang You aranĝis plado-abundan festenon por regali la metilernanton. Sen inviti aliajn gastojn al la festeno, la gastiganto ekdrinkis vinon kune kun la metilernanto, senĉese proponante ĝisfundan toston. Estis maloftaj ŝancoj por la metilernanto drinki vinon sur la monto antaŭe, pro tio, du tasojn da vino drinkinte, la metilernanto jam sentis sin ebriiĝinte. En tiu momento, la gastiganto, t.e. la posteulo el la familio de Wang You, ekdemandis lin:
"Juna majstro, kial vi metis la feran kapkusenon sub vian instruiston dum la entombigado?" Malgraŭ la ebriiĝo, la metilernanto tamen ankoraŭ tenis sufiĉan sobrecon, kaj konsciis, ke tio estas sekreto absolute nemalkaŝebla. Li do kapbalancis dirante:
"Mi tute ne scias pri tio." La gastiganto ne demandis lin plu. Iom silentinte, la gastiganto denove ekparolis:
"Ho, estas la aĝo por vi sin edzigi. Mia filino ĉijare 18-jariĝis. Se vi ne abomenus ŝin, mi volas svati ŝin al vi, por ke ŝi zorgu vin, purigante kaj flikante vestojn, kuirante pladojn por vi." Tiu propono de la gastiganto ĝislarme kortuŝis la metilernanton, kaj la lasta tuj surgenuiĝis antaŭ la gastiganto kaj riverencis klinante la kapon surteren. La metilernanto diris:
"Al via tiel granda favoro, mi estas ege dankema. Alte estimata bopatro, bonvole akceptu la respekto-plenan reverencon de via bofilo, mi petas." La gastiganto tuj lin starigis dirante:
"Ne necesas tiom da ĝentileco." Finiĝis la festeno kaj la metilernanto tranoktis en la hejmo de la gastiganto kiel lia estonta bofilo.
Post tio, la metilernanto ofte vizitis la hejmon de la familio de la posteulo kaj la rilatoj inter ambaŭ flankoj pli kaj pli intimiĝis.
Iutage, la posteulo el la familio Wang You refoje invitis la metilernanton por festeno. Drinkinte tri tasojn da vino, la posteulo el la familio de Wang You subite forĵetis sian vintason, kiu dispeciĝis sur la tero, kaj eksplodis je furioza kolero kriante:
"Vi mem diris, ke vi estas mia bofilo, sed vi nenion veran elparolas al mi. Kio finfine estas tiu fera kapkuseno? Ĉu vi vere estas senscia pri ĝi? Ba! Sentaŭga bofilo vi estas!" La metilernanto estis forte surrizita kaj falis en la embarasandilemon. Malkaŝi la sekreton signifas rompon de sia promeso al la instruisto, kiu favoris lin pli multe ol liaj gepatroj. Li rememoris, ke foje li suferis de furunko sur gambo kaj la bovle granda vundo grave damaĝis lian sanon. Tiam la instruisto fortranĉis la putran karnon el la furunko, kaj metis sur lian vundon la freŝan karnon eltranĉitan el sia propra gambo. Tiam li kortuŝiĝis ĝis ploro. De tiam, simile al filo li zorgis la instruiston, ankaŭ la instruisto konfidis lin, nenion kaŝante antaŭ li. La sekreton pri la fera kapkuseno li vere scias memkompreneble. Se li ne elparolos la sekreton, li ofendos la bopatron. Tio absolute ne estos bagatela afero, ĉar ties filino ankoraŭ ne edziniĝis al li. Kion fari, se la bopatro, kolerigate de lia silento, ne akceptos lin kiel sian bofilon? Fine li aŭdace decidis konsideri nur pri interesoj de vivantoj anstataŭ tiuj de la mortinto. Timoplene li balbutis dirante:
"Pardonon bopatro! Bonvole ne koleriĝu kaj aŭskultu mian rakonton, mi petas. En la pasintaj jaroj, mi jam aŭdis jenajn vortojn de mia instruisto, ke la tombejo sin trovas en la formo lotusflora. Post lia morto, li devos esti entombigita kun la fera kapkuseno sub si, tiamaniere, je putriĝo de ĉiu tavolo de la fera kapkuseno, en lia familio aperos burokrato, kaj je finputriĝo de la fera kapkuseno, naskiĝos imperiestro el lia familio."
"Ho! Estas tia sekreto el la fera kapkuseno." La posteulo el la familio de Wang You nenion diris plu.
Pasis iom da tempo. La posteulo el la familio de Wang You, kulpigante la metilernanton pri io malbona, forpelis lin el la hejmo. Dungante metiistojn, la posteulo konstruigis pagodon sur la tombo de la majstro ŝtonmasonisto, celante eterne subpremi lian animon sub la pagodo, ke li neniam povu liberiĝi.
Finfine ĉiuj konstruaĵoj sur la monto San-qing estis pretigitaj. Tiam oni invitis faman taoiston Zhan Biyun servi kiel prezidisto sur la monto. La tombejo tre plaĉis al taoisto Zhan Biyun pro la eleganta konstruo kaj kvieta medio. Prenante ĝin kiel bonan lokon por legi klasikaĵojn taoismajn, li kaŝis siajn taoismajn librojn en la tombo, kaj super ĝia pordo skribis la totolon: Konservejo de Bambua Libraro de Zhan Biyun.
Tagon sekvis tago kaj jaron sekvis jaro, Zhan Biyun sin okupis je legado kaj skribado de taŭismaj klasikaĵoj seninterrompe, rekte ĝis la 70-jara aĝo. Iutage, li kutime legis klasikaĵon en la tombejo, subite aŭdiĝis muziko el super sia kapo. Li levis la kapon por rigardi, kio tio estas. Tiumomente kraĉaĵo subite ŝtopis lian gorĝon kaj li mortis sidante. Fakte li feiĝis. La aŭdita muziko estis ludata de la orkestro, kiu akompanis feon Ge Hong por inviti lin al la paradizo.
Poste oni nomas la lokon Feiga Teraso, kaj metis la portreton de Zhan Biyun en la pagodon.
Jen estas la legendo rakontita:
Sekreton de majstro eldiris lernant' masona,
Wang-idoj enigmon solvis per taktiko bona.