|
|
(GMT+08:00)
2004-02-10 14:25:34
|
|
Pinto Kong-ming
cri
La montpinto Yujing estas nomata ankaŭ la Pinto Kong-ming laŭ kutimo de tieaj montanoj. Kial ĝi portas tiun alinomon? Legendo diras, ke antaŭ ol fama taoisto Ge Hong komencis sin hardi sur la monto San-qing, tie estis la virga montaro kaj primitiva arbaro. En la loko, kie nun sidas la Templo San-qing, estis fortreso de banditoj. La granda roko situanta malaltaŭ la templa halo servis kiel gvata turo de la fortreso. Tio estis afero en la fina periodo de la dinastio Orienta Han (25 – 220). En la fina periodo de la dinastio Orienta Han, dekadenca estis la kortega regado, kaj leviĝis multaj ribelantoj. Post longedaŭra tumultado kaj militado, fine formiĝis la situacio, en kiu tri potencaj regnoj Wei, Shu kaj Wu rivalis inter si. La regiono de la monto San-qing estis administrata de la regno Wu estrata de Sun Quan. La ĉefurbo de la regno Wu situis en Jianye fore de tiu ĉi montregiono, kiu pro tio ĝuis relative grandan liberecon kaj izolitecon disde la centra dominado. Kvankam la regnestro Sun Quan havis la sagacan kaj tre kapablan militaferan konsilanton Zhou Yu, tamen la lasta estis tute senpova rilate al tiu fortreso. Zhou Yu multfoje ekspedis soldatojn tien por ekstermi tieajn banditojn, sed ĉiufoje, lacigate de longedaŭra marŝado, la soldatoj kaj ĉevaloj jam perdis la batalpovon, kiam ili atingis la monton. Pro tio, ĉiufoja eksterma ekspedicio de la regnestra armeo startis impone kaj potence, sed finiĝis deprimite kaj inerte, postlasante multajn oficirojn kaj soldatojn mortigitajn en la densa arbaro. La konstanta malvenko alportis grandan ĉagrenon al Zhou Yu, la sagaca kaj tre kapabla militafera konsilanto de la regnestro Sun Quan. La magnato de la fortreso sur la monto San-qing nomiĝis Wu Jiang, kiu ne estis indiĝeno. Tiu homo estis krudulo bravega en la batalo, sed ventkapa en la manipulado. Li tamen konis lojalecon. Li deziris nek unuigi la landon disapartigitan en tri regnoj, nek fariĝi burokrato. Nur por sin amuzi, li varbis al si amason da banditoj kaj okupis la fortreson kiel sian neston. Kaŭze de rabado kaj detruado fare de tiu bando, la lokaj popolanoj vivis mizere. Tiam, la avo de la fama taoisto Ge Hong servis kiel kuracisto en tiu surmonta fortreso. Multfoje li admonis la magnaton Wu Jiang, ke li devas helpi malriĉulojn per posedaĵoj rabitaj el riĉulaj familioj, sed liaj vortoj tute ne efikis al la senkapa magnato. Wu Jiang havis ĥobion. Li ŝatis ludi ŝakon, kaj se la rivalo venkis super li, li volontis rekoni sian malsuperecon, tiom pli, eĉ ĵurfratiĝi kun la rivalo. Tiutempe, okazis historie fama evento, ke invitite de Zhou Yu, la genia millitafera konsilanto Kong Ming el la regno Shu akiris brilan venkon en la surakva batalo kontraŭ la armeo de la regno Wei ĉe la loko nomata Chibi. Laŭdire, en la surakva batalo, la ĉiopova Kong Ming prunteprenis la orientan venton, kaj helpe de la vento, forbruligis la militŝipojn de la malamika armeo, kiu pro tio trafis fiaskon. Zhou Yu estis malgrand-anima persono. Li sciis, ke Kong Ming estas multe pli kapabla ol li. Anstataŭ respekti kaj aplaŭdi tian genion, Zhou Yu tamen malame enviis Kong Ming, kaj ĉiam serĉis ŝancon por mortigi Kong Ming, sed ĉiufoje lia intrigo malsukcesis, ĉar Kong Ming vere estis pli saĝa ol li. Zhou Yu nun intencis utiligi la vent-kapulon Wu Jiang por atingi sian celon. Zhou Yu pensis en si: "Malgraŭ ke vi estas plena je neelĉerpeblaj artifikoj sur riveroj, tiuj profunda montaro kaj primitiva arbaro senkapigos vin, kaj vin enterigos kiel senkapan fantomon. Ni vidu, kiel kapabla vi estos!" Estis la tempo por Kong Ming reveni al sia regno Shu, sukcese plenuminte la mision en la regno Wu. Tiam, ŝercante kun li, Zhou Yu diris: "Sinjoro, kvankam vi povas pruntepreni la orientan venton kaj forbruligis malamikon en Chibi, kaj ankaŭ kapablas pretigi centmilon da sagoj en unu nokto, tamen vi certe ne povas konkeri iun rabiston." Kong Ming komprenis, ke Zhou Yu elkovis alian insidaĵon kontraŭ li, kaj diris: "S-ro milit-gubernatoro, pri kio temas viaj vortoj?" Zhou Yu respondis: "En la distrikto Poyang de nia eta regno troviĝas la monto San-qing. Sur tiu monto, bando da rabistoj okupacias en fortreso kiel reganto de la montregiono, kaj tieaj popolanoj estas ege plagitaj de iliaj rabado kaj tiranado. La kapo de la banditoj nomiĝas Wu Jiang, sentima kaj batalema krudulo. Se via sinjora ekscelenco povos lin superregi, do vi vere meritos la nomon de granda heroo sub la ĉielo." Kong Ming fingre kalkuladis momente kaj respondis: "Bone, mi iru tien." Zhou Yu ĝoje diris: "Mi donu al vi 3 mil soldatojn kaj ĉevalojn kiel akompanantojn." Kong Ming rediris: "Dankon al vi, milit-gubernatoro! Sed tro multe." Zhou Yu diris plie: "Do vi kunportu 1 500 akompanantojn." "Ankoraŭ tro multe." "Kvincent…" "Ankoraŭ tro." "Sed kiom da vi volas finfine?" "Mi bezonas nur unu akompananton." Zhou Yu sentis sin mokate de Kong Ming. Li memoris, ke ĉiufoje, kiam li faris eksterman ekspedicion al la bando sur la monto, li ĉiam kunportis multajn soldatojn kaj ĉevalojn, sed ĉiam estis malvenkita de la bando. Kaj nun Kong Ming deklaris, ke li kunportos nur unu sekvanton. Ĉu tio ne estas intenca prirido al Zhou Yu? Pensante pri tio, Zhou Yu tuj flamiĝis kaj diris kolere al Kong Ming: "Kial via sinjora ekscelenco ŝercas kun mi en tiu ĉi grava problemo?" Kong Ming respondis: "Estu nekolera, milit-gubernatoro, mi ne ŝercas. La ĝentlemano neniam rompas sian vorton." La vizaĝo de Zhou Yu re-sereniĝis dirante: "Bone, ni subskribu atestan dokumenton." Senprokraste ili ambaŭ subskribis la atestan dokumenton. Kial Kong Ming kuraĝis subskribi tiun atestan dokumenton? Ĉar li klare sciis, ke en la profunda montaro kaj la densa arbaro, manovrado de la granda nombro da armeanoj por batalo egalas al pelado de la ŝafaro en la lupan neston kaŝatan en montkaverno. La ŝafaro sin trovas sub lumo, kaj la lupo en mallumo. Kiel oni povus sukcesi en la batalo?! Tiam en la montregiono troviĝis nur mallarĝaj montvojetoj malfacile traireblaj. Kun sola gardisto, Kong Ming rajdis sur maljuna ĉevalo kaj atingis la vilaĝon Ora Sablo post pli ol duona monato. Survoje li multe sin informis pri la stato de la surmonta fortreso kaj ankaŭ sufiĉe klare konis la temperamenton de la magnato Wu Jiang. En la vilaĝo Ora Sablo, Kong Ming kaj lia gardisto sin alivestis kiel kolektantoj de drogherboj. Dorsportante la korbon enmetitan per manĝaĵoj kaj ankaŭ ŝakpecoj, ili ekgrimpis al la monto San-qing. Ĉe la monteto apud la Suda Ĉiela Pordo, ili estis haltigataj de la tie deĵorantaj soldatoj de la surmonta fortreso. Nenion dirinte, Kong Ming kaj lia gardisto sidiĝis kaj ekludis ŝakon. Pasis tri tagoj kaj tri noktoj, la deĵorantaj soldatoj alternadis jam kelkfoje, sed Kong Ming kaj lia gardisto ankoraŭ ne finis la unuan raŭndon de la ŝakludo. La deĵorantaj soldatoj sentis tion eksterordinara kaj raportis al la magnato Wu Jiang pri tiu stranga fenomeno. Tio vekis atenton de Wu Jiang, li eliris el sia fortreso kaj ekspektis la ludadon, kaŭrante ĉe la du ŝakludantoj. Momenton poste, Kong Ming mansvingante diris: "For, for de ĉi tie! Kion vi kapablus kompreni, ne scipovante ludi ŝakon!" Kiel sciate, por Wu Jiang la plej netolerebla afero estas tio, ke oni opinias lin nekapabla en ŝakludo. Aŭdinte la vortojn de Kong Ming, li tuj eksplodis de indigno kaj diris: "Pro kio vi opinias, ke mi ne scipovas ludi ŝakon?" Kong Ming incitis lin plue: "Ĉu vi aŭdacas ludi unufoje kun mi?" Wu Jiang lin sekvis: "Kion vi faros, se vi malgajnos la ludon?" Kong Ming respondis: "Forprenu mian kapon pezan je 3,2 kilogramoj. Kaj se vi malgajnos la ludon, do kion vi faros?" "Mi prenos vin kiel mian instruiston kaj petos vin akcepti min kiel vian disĉiplon." "Bone, konsentite!" La vizaĝo de Kong Ming radiis de rido. Do, ili eniris en la surmontan fortreson. Laŭ ordono de Wu Jiang, oni aranĝis tablon kaj sur ĝi metis la ŝakpecojn. Kong Ming diris: "Ne hastu, bonvole aŭskultu min. Por eviti ĝenadon el babilemuloj, mi proponas, ke ni, ĉiu kun unu akompananto, iru al la zenito de la montpinto kaj tie ludu ĉe la ŝaktabulo, kiun iam uzis siatempe la Drako-reĝo de la Orienta Maro kaj la Drako-reĝo de la Okcidenta Maro dum sia ŝakluda konkurso." "Jes, bona ideo!" Wu Jiang tuj ordonis al siaj subuloj, ke ili vektportu ŝakpecojn kaj ankaŭ manĝaĵojn sur la montpinton. Ĉio jam estis en ordo, kaj li komencis ludi ŝakon kun Kong Ming sur la zenito de la montpinto Yujing, uzante la ŝaktabulon de la du menciitaj Drako-reĝoj. En la daŭro de 9 tagoj kaj 9 noktoj, ili faris trifojajn ŝakludojn, kaj trifoje Wu Jiang perdis la ludon. Antaŭe, nur hazarde li iam malgajnis en la ŝakludo, sed nun estas la unua fojo por li malgajni en 3 sinsekvaj ludoj. Li ege miris pensante, ke eble lia kunludanto estus feo. Li rapide sin klinis sur la genuoj kaj riverencis al Kong Ming, petante la lastan akcepti lin kiel disĉiplon. Ili revenis al la surmonta fortreso. Laŭ deziro de Wu Jiang, oni aranĝis bankedon honore al Kong Ming. Wu Jiang ankaŭ alvokis ĉiujn banditojn, por ke ili konatiĝu kun ŝakmajstro Kong Ming. Kong Ming konsideris, ke jam sukcesis lia unua taktiko. Lia sekvanta paŝo estis konduki tiun ĉi trupon al la oficiala armeo. Post kelkfoja tostado en la bankedo, ĉiuj ĉeestantoj jam rigardis lin kiel malnovan amikon. Tiam Kong Ming analizis la ĝeneralan situacion de la tuta lando kaj montris al ili, ke ili ne havos elirejon en tiu ĉi surmonta fortreso. Wu Jiang petis, ke Kong Ming restu en la fortreso kaj servu kiel lia militafera konsilanto. Kong Ming konsentis labori kiel ilia militafera konsilanto kun la kondiĉo, ke ili forlasu la monton kaj iru kune kun li. Finfine tiu trupo konsistanta el banditoj estis kondukata de Kong Ming al la oficiala armeo kaj poste ĝi fariĝis disciplinema trupo servanta al la regna instanco. La sekvantan tagon, Wu Jiang kaj liaj subuloj ordigis valorajn posedaĵojn, dissendis multajn grenojn kaj aliajn materialojn al ĉirkaŭaj vilaĝanoj iam damaĝitaj de ili. Kiam venis la tempo por foriri, ili forbruligis sian surmontan fortreson kaj malsupren iris de sur la monto San-qing, sekvante Kong Ming. Estis Kong Ming, kiu konkeris tiujn banditojn pere de ŝakludo sur la montpinto Yujing. Dank' al li, la popolanoj de la montregiono areanta je cent kvadrataj kilometroj povis vivi pace kaj trankvile. Memore al la merito de Kong Ming, oni nomis la montpinton Yujing ankaŭ Pinto Kong-ming. Jen estas la legendo rakontita: Pro envio naskiĝis insida artifiko, Por rabiston venki iris ŝakluda taktiko.
|
|
|