• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:27:36    
Orbova Groto

cri
Ĉe la orienta piedo de la monto San-qing, kvin kilometrojn fore de la vilaĝo Ora Sablo estas la vilaĝo Fanqinan. Vid-al-vide al la vilaĝo staras monto kun fama groto sur si. La groto nomiĝas Orbova Groto, kiu estas nesondeble profunda. En la groto fluas rivereto, vidiĝas naturaj domo, tabloj, seĝoj, piedlava pelvo ktp, kaj ĉiu el tiuj estas kristala. Legendo diras, ke en la antikveco, loĝis en la groto ora bovo. Manĝinte grenon, la bovo fekis oron, kaj manĝinte rizon, ĝi fekis arĝenton. Ĉiu homo deziris kapti ĝin por sin riĉigi, tamen neniu kapablis vidi la bovon. Iu aliloka komercisto, aŭdinte informon pri tiu bovo, venis ĉi tien, spite diversajn malfacilojn sur la longa vojo. Sed kiam li eniris en la groton, li vidis tie nur glimbrilantan fekaĵon de la Ora Bovo. La fekaĵo fakte estis senvalora glimo lasita de la Ora Bovo post manĝado de herboj.
La aliloka komercisto informiĝis, ke en la Templo Dongyue sur la monto Yushan estas maljuna bonzo inicita de la budho. Kontribuante la tutan sumon el sia monujo, la aliloka komercisto ricevis aŭdiencon de la alte aŭtoritata bonzo, kaj la lasta sciigis lin pri bovo-elloga metodo. Necesis por la aliloka komercisto la miljara pajlo, kaj tia pajlo troveblas nur en iu ŝtonkaverno sur la montaro Kunlun en la nordo. La aliloka komercisto sin direktis al la montaro Kunlun. Kiel sciate, la monto, kie troviĝis la Orbova Groto, situis en la sudo. Spite la longan vojon kaj sennombrajn malfacilojn kaj suferojn, la aliloka komercisto finfine atingis la montaron Knnlun, paŝante pli ol 3 monatojn. Laŭ indiko de la maljuna bonzo de la Templo Dongyue sur la monto Yushan, li trovis la ŝtonkavernon kun la miljara pajlo. Sed ĉe la ŝtonkaverno gardis tri monstroj: Unu el ili havas akran kornon surkape, bluan vizaĝon, eliĝantajn dentojn kaj sonorile grandegajn okulojn; la dua havas la ruĝan vizaĝon, flamajn okulojn kaj tri kornojn surkape; la tria havas bovan kapon kun la ĉevala vizaĝo kaj du kornojn surkape. Je la ekvido de la aliloka komercisto, la tri monstroj kune sin ĵetis al li. La aliloka komercisto posedanta la luktarton, sentime ekbatalis kontraŭ la monstroj. La arda batalo daŭris 3 tagojn kaj 3 noktojn, fine la tri monstroj malvenkis kaj estis mortigitaj de la aliloka komercisto. Li prenis la miljaran pajlon el la ŝtonkaverno kaj plie, pretigis grandan ferĉenon krome. Kun la pajlo kaj granda ferĉeno, la aliloka komercisto revenis al la monto San-qing. Ĉe la montpiedo vidiĝis kabano, kie oldulino estis stebanta plandumojn. Li eniris en la kabanon kaj petis de ŝi teon. La oldulino demandis lin:
"Sinjoro, kien vi iras?"
"Mi iros al la Orbova Groto sur la monto Sanqing por kapti la oran bovon."
"Kapti la oran bovon? Kunportu mian plandsteban fadenon, ĉu bone?" Aŭdinte ŝiajn vortojn, la aliloka komercisto ekridegis dirante:
"Ĉu mia ferĉeno ne superas vian plandsteban fadenon?" Tiel parolinte, li adiaŭis la oldulinon kaj forlasis la kabanon.
La aliloka komercisto venis al la Orbova Groto kaj ĵetis la miljaran pajlon en la groton. Enflarante aromon de la miljara pajlo, la ora bovo vere elmontriĝis. La aliloka komercisto, sin salte ĵetis al la bovo kaj firme ĉirkaŭprenis ĝian kapon per la manoj, samtempe la bovon ĉirkaŭligis per la kunportata ferĉeno. Sed tuj kiam li lasis la manojn, la ora bovo forte stamfis, kaj je granda bruo la ferĉeno disrompiĝis. La ora bovo memdefendis per piedbato kontraŭ la aliloka komercisto, kiu mortis ĉeloke pro la nebarebla piedbato. La ora bovo saltis supren, transflugis la monteton en la kontraŭa flanko, kaj forkuris al la loko nomata Dexing. Ĝis nun en la monteto de la kontraŭa flanko videblas paro de hufsignoj de la ora bovo. Oni diras, ke la fama kupra mino de Dexing devenis de la fekaĵo de la ora bovo. Dum miloj da jaroj, ĝia fekaĵo amasiĝis kaj formis kelkajn montojn.
Oni diras ankaŭ, ke la aliloka komercisto ne devis rifuzi proponon de la oldulino, kiu estis stebanta plandumojn en la kabano ĉe la piedo de la monto San-qing. Ŝi estis neniu alia ol Avalokiteŝvaro mem. Sciante, ke tiu aliloka komercisto insistis kapti la oran bovon, Avalokiteŝvaro venis al la homa mondo, sin aliforminte kiel oldulinon. Ŝia plandsteba fadeno estis magia instrumento, kiu povis ŝlose malliberigi la oran bovon. Tamen la aliloka komercisto ne akceptis ŝian admonon, rezulte li ne nur ne sukcesis kapti la oran bovon, sed ankaŭ perdis sian propran vivon bedaŭrinde.
Jen estas la legendo rakontita:
Kontraŭ malfaciloj li miraklan pajlon trovis;
Pro ignoro lia, Ora Bovo sin enŝovis.