• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:29:41    
Ok-senmortula Kaverno

cri
Ĉe la sudorienta piedo de la monto San-qing, ses kilometrojn for de la vilaĝo Ora Sablo, troviĝas rondforma kaverno situanta ĉe la mont-talio. La kaverno kun pli ol tri metrojn larĝa faŭko ne sondeble profundas, kaj absolute kvietas en la medio. Ĝi nomiĝas Ok-senmortula Kaverno. Kial ĝi portas tiun nomon?
Legendo diras, ke post kiam la ok senmortuloj manifestis respektive sian magian kapablon dum la transmara navigado, reĝina frato Cao ne estis konvinkata. Iutage, tiuj ok senmortulaj geamikoj denove renkontiĝis.
Saltinte surteren de sur sia blanka ĉevalo, reĝina frato Cao svingis la tabuleton tenatan en-mane kaj diris:
"Lastfoje dum la transmara navigado, viaj magiaĵoj elmontris sian potencon nur en la mola kaj fluanta marakvo. Se temas pri grimpado sur la nefrakaseble fortika montego kaj rokmuro, tiam nur mia blanka ĉevalo kompetentas tion fari." La infan-vizaĝa kaj blankhara Avo Zhang Guo, rajdante sur azeno kun la dorso antaŭen kaj tenante enmane feniksan plumon, diris:
"Hm! Ĉu via blanka ĉevalo povus venki super mia eta azeno?" Juna elegantulo Han Xiangzi, saltinte de sur sia buntkolora bela fenikso kaj svingante sian jadan ŝakuhaĉon, ridegis dirante:
"La blanka ĉevalo kaj la eta azeno ambaŭ estas sensencaj! Se temas pri grimpado al monto, kiel ili ambaŭ kapablas venki mian belan fenikson?"
Tiuj vortoj, simile al disŝuto de salo en bolantan oleon, tuj incitis akran disputadon fare de la ok senmortuloj. Ĉiu el ili asertis, ke sia supernatura povo estas la plej potenca. Tiam, senmortulo Han Zhongli flamiĝis je kolero. Li forte svingis sian ventumilon, kaj aliaj sep senmortuloj apenaŭ tenis la ekvilibron. Aŭdiĝis lia laŭta krio:
"Ne disputu plu, mi petas. Prefere ni ĉiuj iru kaj konkuru inter ni." La aliaj sep senmortuloj ekkvietiĝis kaj konsentis lian proponon pri konkurado. Vigla senmortulo Lan Caihe demandis:
"Al kiu monto ni iru por konkuri?" Iu proponis la monton Taishan, alia la monton Lushan, la tria la monton Huangshan kaj la kvara eĉ la monton Kunlun… Ĝuste kiam ili ne povis atingi la unuecon, tiam preterpasis Avalokiteŝvaro de la Suda Maro, kaj ĉiuj senmortuloj sin turnis al ŝi, petante de ŝi bonan ideon. Avalokiteŝvaro kapjesis kaj diris:
"Bone, ĉar vi, miaj karaj geamikoj, tiel respektas mian vidpunkton, tial mi nun prezentu al vi proponon. Mi ne mencios nomon de la monto, sed skribos versparon pri la monto, bonvole divenu, kiu monto ĝi estas. Jen estas la versparo:
Unika surtera sanktejo fore de homeja bruo,
Unua sudĉinia fe-monto alta ĝis blanka nubo."
Aŭskultinte deklamon de la versparo fare de Avalokiteŝvaro, la senmortuloj ekdivenis sinsekve pri la aludita monto. Iu asertis, ke temas pri la monto Lushan, alia opinis, ke la versparo aludas al la monto Wuyi. Al ĉies konkludo neis Avalokiteŝvaro kapskuante. Tiumomente, nur Lambastonulo Li tenis silenton, drinkante vinon el sia kalabaso. Fakte li jam sciis, kiu monto tio estas. Sed li volontis eldiri la lasta, kiam ĉiuj aliaj senmortuloj parolos en la divenado. Rimarkinte, ke ankoraŭ nenion diris Lambastonulo Li, Avalokiteŝvaro demandis lin:
"Senmortulo lambastona, kial vi silentas?" Responde al la demando de Avalokiteŝvaro, Lambastonulo Li ekparolis:
"Tien mi ofte iras. Ĝi estas nenio alia ol la monto San-qing." Avalokiteŝvaro jesis kapbalancante. Aŭdinte la nomon de la monto San-qing, ĉiuj aplaŭdis plenĝoje, kaj decidis iri tien por fari konkuradon. Ili petis Avalokiteŝvaron servi kiel notarion, kaj ŝi konsentis. Ili decidis ankaŭ, ke ĉiu el ili devas antaŭ ĉio fari ion bonan, kaj poste oni renkontiĝu en la kaverno, transpasante la montpinton, kaj juĝu, kiu la unua estos atinginta la kavernon antaŭ ol aliaj.
Rajdante sur la bela fenikso kaj ludante ŝakuhaĉon, Han Xiangzi venis al la loko Erqiaodun ĉe la suda piedo de la monto San-qing. Aŭdinte la varitonan muzikon el la jada ŝakuhaĉo, la birdoj alflugis por respektoplene viziti la fenikson, la birdan reĝon. Kalkulante ilian nombron, Han Xiangzi trovis, ke ne alvenis aglo. Li do demandis, kie estas la aglo. Ĉiuj birdoj, krom korvo, diris, ke ili ne scias pri ĝia spuro. Rimarkinte, ke korvo intencas ion diri murmurante, Han Xiangzi montris ĝin per sia ŝakuhaĉo kaj ordonis:
"Diru al mi la veron!" Ne havante alian metodon krom obei, la korvo respondis:
"Aglo nun estas persekutanta leporon." Han Xiangzi tuj rajdis sur la fenikson kaj flugis sur ĉielen. Li vidis, ke la aglo kaptis leporon, kiu triste veadis. Hang Xiangzi ekblovis ĉe la jada ŝakuhaĉo, kaj la aglo, je ekaŭdo de la muziko, ege surpriziĝis, sekve iom malstreĉiĝis ĝiaj ungoj, tiel ke la leporo falis sur la teron.
Siatempe la aglo havis buntkolorajn plumojn sur sia tuta korpo, kaj ĝi tre fieris pro tio. Kolera Han Xiangzi denove ekludis la jadan ŝakuhaĉon, kaj per tio alvokis sennombrajn birdojn. Li ordonis, ke la birdoj eltiru belajn plumojn de la aglo, kaj ĝin vestu per la griza plumaro. Krome, Han Xiangzi ankaŭ degradis la aglon kiel almozulon. Pro tio, poste oni nomas la aglon koko-ŝtelisto. Finjuĝinte la aglon, Han Xangzi prenis en sian manon la leporon, kiu pro paniko ŝajnis sensenta kiel ŝtipo, aranĝis sur ĝiaj piedoj akrajn ungojn kaj admonis al la leporo, ke estonte ĝi devos fosi tri nestojn kiel hejmojn por eviti katastrofon. Post tio, la leporo kapablas fosi por si tunelojn. En Ĉinio estas proverbo: "Saĝa leporo havas tri nestojn."
La loko, kie Han Xiangzi siatempe alvokis ĉiujn birdojn, ludante la jadan ŝakuhaĉon, estas titolita de posteuloj kiel "Birda Pilgrimo al Fenikso".
Por elsavi la leporon kaj puni la aglon, Han Xiangzi jam konsumis longan tempon. Timante perdon de la konkuro, li eksentis maltrankviliĝon. Li frapis la montpinton per la jada ŝakuhaĉo, sekve la montpinto ekŝanceliĝis, kaj je granda bruo formis larĝan fendon sur si. Rajdante sur la fenikso, Han Xiangzi flugis trans la montvalo.
Nun ni parolu pri Lan Caihe. Tenante sian florkorbon enmane, li faris unu transkapiĝan salton trans la monto San-qing, kaj venis al iu vilaĝo, kie aŭdiĝis plorado de multaj beboj. Scivolema, li demandis lokanojn kaj sciis, ke la junaj patrinoj estis forkaptitaj de piratoj. Sen la patrina nutrado, la beboj estis malsataj kaj ploradis. Lan Caihe decidis helpi tiujn kompatindajn bebojn. Li petis maljunulojn, ke ili entenu la bebojn en korbojn, kaj metu la korbojn sub la porda tegmento. Kaj li mem, uzante sian florkorbon, pendigis ĉiujn korbojn kun beboj ĉe la tegmentrandoj kaj nutris la bebojn per manao. Satiginte ĉiun bebon, Lan Caihe ekiris por reveni al la monto San-qing.
Tenante sian florkorbon, Lan Caihe haste veturis sur nuboj kaj nebulo, kaj atingis la montpinton Yujing. Pro la tro rapida flugado, li neatendate estis skrapita de la montpinto, rezulte multaj floroj elfalis el la florkorbo. Ne havante tempon por repreni tiujn florojn, Lan Caihe daŭrigis sian flugadon al la okcidenta montpiedo, de kie li transflugis la montpinton, kaj atingis la kavernon. De tiam sur la monto San-qing abundas raraj floroj kaj mirindaj herboj.
Nun estas la vico de Han Zhongli. Svingante sian grandegan ventumilon, li adiaŭis al siaj geamikoj, kaj, transpasante montojn kaj ravinojn, venis al iu vilaĝo, kie okazis incendio. Vidinte, ke la flamanta fajro baldaŭ bruligos la vilaĝon, Han Zhongli estis ege maltrankviligata. Li svingis la ventumilon, sed helpe de vento el la ventumilo, la fajro fariĝis ankoraŭ pli furioza. Kun ĉagreno kaj malpacieco, Han Zhongli forte eksvingis la ventumilon, tio kaŭzis pluvegon, kiu finfine estingis la incendion. Tamen ekster lia atendo, pro la tro drasta skuado de la ventumilo, okazis samtempe la ŝtormo, kiu enakvigis grandan ŝipon veturantan sur rivero, kaj 36 pasaĝeroj sur la ŝipo ĉiuj falis en la riveron. Tio ja estis deveno de la loka moro: Ŝipanoj neniam veturas kun 36 pasaĝeroj sur unu ŝipo.
Tiun momenton, renversiĝis la ŝipo, la enakviĝintaj ŝipanoj estis envolvitaj de la torenta riverakvo, kaj aŭdiĝis ploro, krio kaj helpo-peto. Tiam Han Zhongli ekrigardis al la rivero kaj trovis sian eraron. Li riproĉis sin mem dirante:
"Ho ve! Kun bona deziro, mi denove fuŝis la aferon!" Li sin mallevis de sur la ĉielo kaj komencis savadon.
Han Zhongli ĵetis sian ventumilon en la riveron, kaj la ventumilo, tuj sin ŝanĝinte kiel ŝipeton, flosis al la enakviĝintaj ŝipanoj kaj komencis elakvigi ilin unu post alia. Sed la ŝipeto estis tro malgranda, ke ĝi foje nur povis elsavi unu ŝipanon. Estis tre urĝa la stato, ĉar pluraj homoj estis forportotaj de la riverakvo. Feliĉe, ke ĝuste en tiu momento, senmortulino He Xiangu preterpasis la riveron, kaj ŝi tuj donis helpon al Han Zhongli.
Ni nun parolu pri senmortulino He Xiangu. Kiam la ok senmortuloj disiĝis post interkonsiliĝo, ankaŭ He Xiangu intencis ekiri. Sed tiam la romantikema Lu Dongbin tiris ŝin je la maniko kaj diris:
"Momenton Feino! Kial ni ne profitu de tiu ĉi ŝanco, kiam restas nur vi kaj mi ĉi tie, por iom nin distri?" Kvankam tiu invito ne plaĉis al He Xiangu, tamen ŝi ne volis ofendi Lu Dongbin, kaj akceptis lian inviton. Ili trovis por si kvietan lokon kaj ekdrinkis bongustan vinon. Plezure drinkante, ili ĝuis agrablan kunekziston. Tamen jam tempis por foriri, do He Xiangu adiaŭis al Lu Dongbin kaj haste malsupren iris de la monto. Preterpasante la grandan lagon, ŝi aŭdis el la lago voĉon: "Helpu!" Sed videblis neniu homo. Kiam ŝi estis konfuzata, aŭdiĝis bruado el la laga centro. Ŝi do ĵetis sian lotusfloron en la lagon, kaj veturante sur la lotusfloro ŝi atingis la lagan centron. Ŝi vidis, ke nigra karpo estis mordanta la ruĝan karpon, kiu lasta kriis: "Helpu!" Sen hezito He Xiangu eltiris el la akvo la du karpojn, kaj pridemandis ilin. Fakte, la nigra karpo estas tirano en la lago, kaj jam mortigis sennombrajn fiŝojn kaj salikokojn. Kolerigite, He Xiangu forpelis la nigran karpon el la lago kaj malpermesis al ĝi reveni al la lago en la estonteco. Ŝi elbuŝigis manaon kaj resanigis la ruĝan karpon grave vunditan. Remetinte la ruĝan karpon en la lagon, He Xiangu veturis sur la lotusfloro el la lago. Tiam ŝi preterpasis la riveron, kie Han Zhongli urĝe savis ŝipanojn el la rivero, do ŝi refoje ĵetis sian lotusfloron en la akvon kaj partoprenis en la savado kune kun Han Zhongli.
Elsavinte ĉiujn enakviĝintajn homojn, Han Zhongli kaj He Xiangu respektive sin direktis al la monto San-qing.
Ne elektante la vojon en hastado, Han Zhongli venis al pendanta ponto, kaj estis barata de alta monto. Li forte svingis sian ventumilon al la alta monto, kiu ekŝanceliĝis. Kiam Han Zhongli duafoje svingis la ventumilon, la alta monto fendiĝis, kaj je lia triafoja svingo de la ventumilo, la alta monto disfalis kaj formiĝis granda kavo. Oni diras, ke ĝi ja estas la nuna Venta Pordo. Han Zhongli sin levis super la Venta Pordo piedpreminte la montpinton kaj trans-saltinte la ravinon, kaj rapidis antaŭen por renkontiĝi kun siaj geamikoj.
Kaj siaflanke, He Xiangu metis la lotusfloron en rojon de la ravino, kaj veturis per la lotusfloro trans la ravinon.
Nun ni parolu pri Lu Dongbin. Post vin-drinkado, li sin sentis iom ebrie. Li hezitadis kaj ne sciis, kien li iru por fari ion bonan. Subite aŭdiĝis laŭta ve-lamentado. Li tuj sekvis la voĉon kaj trovis, ke grandega boao estis mordanta bufon. Elpreninte sian akran glavon, Lu Dongbin hakis la boaon en la du pecojn. La boao mortis malfermante la faŭkon, kaj la bufo elsaviĝis. Lu Dongbin per sia manao kuracis vundon de la bufo, kiu tuj refreŝiĝis. La bufo, dankema al viv-sava favoro de Lu Dongbin, stariĝis sur la granda rokmuro, levante siajn okulojn al la ĉielo. Kaj ĝis nun, milojn kaj milojn da jaroj poste, la bufo ankoraŭ restas tie kun tiu pozo. Oni nomas tiun fenomenon per la vortoj "Ĉielen-rigardo de Bufo". Ĝi ja situas antaŭ la Barbo-plekta Roko de la monto San-qing.
Post la savado al la bufo, Lu Dongbin komencis vagadi sur la monto. Li pensis:
"Ne hastu, neniel ili povas pli frue atingi tien ol mi." Li promenis al la montpinto Yujing, glave hakis la montpinton, kaj transiris la montvalon. Laŭdire, origine la montpinto Yujing kaj la montpinto Penglai estis en unu tuto. Estis Lu Dongbin, kiu glave hakis kaj faris ĝin en la du montpintojn starantajn trans la profunda valo.
Nun ni parolu pri Lambastonulo Li. Helpate de sia bastono, la lamulo, je unu salto, atingis 1 500 kilometrojn fore. El sia magia kalabaso li vidis, ke la granda orhara kato estas persekutanta la grandan muson. Vidinte Lambastonulon Li, la muso triste veadis, kurante ĉirkaŭ liaj piedoj. El sia kalabaso, Lambastonulo Li sciis, ke en la homa mondo, la muso baldaŭ pereiĝos. Li do ekpremis la teron per sia bastono, kaj tuj aperis sur la tero profunda kavego. Li diris al la muso:
"Kial vi ne grimpas sur la doman tegmenton aŭ sin ŝovas en tunelon?" Aŭdinte liajn vortojn, la muso senhezite sin ĵetis en la kavegon kaj glitis en la teron. La orhara kato kuradis ĉirkaŭ la kavego, sed ne kapablis kapti la muson, fine ĝi foriris indigne. Laŭdire, en la pasinteco la muso ne scipovis grimpi alten kaj sin penetri subteren. Sed de kiam la muso akceptis edifon de Lambastonulo Li, ĝi scipovas grimpi sur la doman tegmenton kaj sin ŝovi en la subteran tunelon, neniam elimineble de la homo. La orhara kato, pro malsukceso en kaptado de la muso, estis ege kolerigata. Ĝi grimpis sur la montpinton Tiyun de la monto San-qing, intencante iri en la ĉielon por akuzi Lambastonulon Li pro lia helpo al la muso. Tamen neatendite, la ĉielo laviĝis plu kaj la orhara kato ne povis atingi la ĉielan kortegon. Anstataŭ malsupren iri de sur la montpinto, la orhara kato obstine atendis tie, kaŭrante sur monteto, rekte ĝis nun ĝi ankoraŭ ne sukcesas iri en la ĉielon. Jen estas la monteto Kato sur la montpinto Tiyun de la monto San-qing.
Tielmaniere klopodante, Lambastonulo Li jam konsumis sufiĉe longan tempon. Portante la kalabason surdorse, li rapidis antaŭen kaj atingis la lageton Shangheng ĉe la okcidenta piedo de la monto San-qing. Tie li malfermis la montpinton per sia magia kalabaso kaj transpasis la montvalon.
Nun estas la vico de Avo Zhang Guo. Rajdante sur sia azeneto kun la dorso antaŭen, li veturadis nehaste. Abrupte li ekaŭdis bruadon de la inunda rivero. Por estingi la incendion, Han Zhongli iam alvokis pluvegon, kiu kaŭzis la inundon de rivero. La furioza diluvo disrompis la riveran digon kaj subakvigis vilaĝojn kaj grenplantaĵojn. La popolanoj, terure plagataj, ploradis, lamentadis kaj kriis helpon. Vidinte tiun tragedion, Avo Zhang Guo elprenis el sia sako montfaran ŝtonon nomatan Taigu, kaj ĵetis ĝin sur la teron. La ŝtono tuj fariĝis alta monto, kiu baris la torentan diluvon. Farinte tion, Avo Zhang Guo ankoraŭ rajdanta sur la azeneto kun la dorso antaŭen, lante venis al la norda piedo de la monto San-qing. Tie, je lia ekfrapo, la azeneto laŭte ekkriis kaj piedfrape malfermis la montvojon, laŭ kiu Avo Zhang Guo flugrapide veturis for.
Fine ni parolu pri reĝina frato Cao. Rajdante sur sia fortika blanka ĉevalo, li veturis sur la nebulon kaj nubon, adiaŭinte aliajn senmortulojn. Subite aŭdiĝis bruado de homoj kaj ĉevaloj. Li kondukis la blankan ĉevalon al la direkto de la bruado. Atinginte proksimen, li trovis, ke okazis intensa batalado inter brava generalo kaj piratoj. Abrupte akra sago trafis ĉevalon de la generalo, kaj la generalo estis renversita pro la surteren falinta ĉevalo. La piratoj sturmis al generalo, levante hakilojn. La generalo sin trovis en la danĝerega situacio. Ĝuste en tiu urĝa momento, je palpebrumo reĝina frato Cao saltis de sur sia blanka ĉevalo, kaj frapis sur ĝia postaĵo. La blanka ĉevalo sage sin pafis al la malamikoj, tretis ilin ĝis ili mortis, kaj elsavis la generalon.
Je ekfajfo el reĝina frato Cao, la blanka ĉevalo tuj retrokuris, kaj reĝina frato Cao, denove rajdante sur ĝi, veturis sur nebulon kaj nubon. Li venis al la orienta piedo de la monto San-qing, t.e. la nuna vilaĝo Maling'di. La blanka ĉevalo, portante reĝinan fraton Cao, saltis sur la montpinton Maling, kaj transflugante la pinton, veturis trans la monton. Ĝis nun, sur la ŝtona ŝtuparo de tiu montpinto videblas profunda spuro de ĉevala hufo, kaj tiu montpinto pro tio ekhavis sian nomon, t.e. Ĉevala Montpinto, kaj la vilaĝo piede de la montpinto ekhavis jenan nomon: Sube de Ĉevala Montpinto.
La ok senmortuloj, respektive manifestante sian magian kapablon, hakis montojn, disrompis rokojn, kaj kreis pintojn kaj montetojn, rezulte la monto San-qing estis reformita kiel pitoreskejon supernaturan. La posteuloj nomas la kavernon, kie la ok senmortuloj renkontiĝis post la konkuro per la magiaj kapabloj kaj ekskurso al la monto, "Ok-senmortula Kaverno", kaj plie, gravuris la versparon, epigrafitan de Avalokiteŝvaro por la monto San-qing, sur ŝtona portalo de la Suda Ĉiela Pordo de la monto San-qing.

Jen estas la legendo rakontita:
Per versparo bodisatvo sanktejon aludis,
Por atingi l' monton ok feoj konkurson ludis.