|
|
(GMT+08:00)
2004-02-10 14:30:55
|
|
Fea ŝton-pelado
cri
Ĉe bordo de la rivero Pingxi apud la suda piedo de la monto San-qing, senorde sterniĝas granda areo da nigraj ŝtonoj, el kiuj ĉiu havas la formon kun la eta antaŭo kaj la granda malantaŭo. Ili figure similas al la porkaro konkure kuranta antaŭen. Legendo diras, ke originale la ŝtonaro estis aliformita de feo kiel la porkaron, kiun la feo pelis al konstruejo de ponto kunligonta la du montojn San-qing kaj Huaiyu. Kiel sciate, la ĉiela imperiestro Yuhuang sankciis konstrui grandan ponton de la monto San-qing, kaj ekspedis kvar feojn por plenumi tiun mision. Tamen ne atendite, per kelkaj ŝercaj vortoj, la babilema arbohakisto forigis la feon, kiu estis preparanta la pont-pilierojn, kaj ankaŭ aliajn du feojn, kiuj estis segantaj la ŝtonplatojn de la ponta planko. Restis nur unu feo, kiu sin okupis en preparado de ŝtonoj por la ponta konstruado ĉe bordo de la rivero Pingxi. Frumatene de iu tago, bovisteto, ĵus kondukinte la bovaron al la rivera bordo, vidis, ke iu homo kun bambua stango enmane estis pelanta la grandan aron da nigraj porkoj kuri ĉi tien de la malsupra baseno de la rivero. La bovisteto estis scivolema pri ties konduto, kaj volis observi la fenomenon. Timante, ke tiu homo rimarkos lin, la bovisteto sin kaŝis sub la ventro de bovo. Kiam tiu porko-pelanto preteriris lin, li eksaltis kaj laŭte demandis: "Kiu vi estas?" La demandito estis ege surprizata. Vidinte, ke estis nur bovisteto antaŭ si, la demandito rehavigis al si aplombon kaj fieron, tiom pli, eĉ laŭte riproĉis la bovisteton: "Ne bruaĉu, etulo! Se vi timigos ĉi tiujn ŝtonojn, ke ili forkuros, mi do prenos vian vivon kiel kompenson!" Aŭdinte ties vortojn, la bovisteto fariĝis ankoraŭ pli scivolema pensante: "Kial la ŝtonoj povas esti timigataj kaj forkuri? Ĉu tio ne estas mitrakonto? Mi devas demandi, kio tio estas efektive." Li do eksplodis je ridego dirante: "Ne ŝercu kun mi! Kial ŝtonoj povus forkuri? Por kio vi pelas tiel multe da ŝtonoj?" "Mi pelas ilin al la monto San-qing por konstrui ponton kondukantan al la monto Huaiyu." La ŝton-pelanto respondis fiere. La bovisteto komprenis, ke ĉi tiu estas feo. Li pensis, ke oni opinias la feojn ĉiopovaj, kaj tio estas tute vera. Sed oni diras ankaŭ, ke la feoj ĉiuj estas distremaj, ludemaj kaj vagemaj, kaj ne havas ian ajn kapablon, nek povas elterni provon de malfacilaj laboro kaj vivo. Mi do provu lian volon kaj decidon. Sekve li eligis ankoraŭ pli laŭtan ridadon dirante: "Via parolo fariĝis pli kaj pli nekomprenebla por mi. La monto San-qing kaj la monto Huaiyu staras vid-al-vide trans la abismo pli ol 30 mil metrojn profunda, do kiamaniere oni povus meti inter ili ponton? Cetere, ĉu tiom da ŝtonoj de vi pelataj sufiĉos por la ponta konstruo? La konstruado de la ponto inter la du altaj montoj bezonas la tempon je almenaŭ cent ok mil jaroj kaj ŝtonon el cent ok mil montoj. Ĉu vi povus elteni la suferon de tiel longa tempo kaj tiel peza laboro?" Aŭskultinte la vortojn de la bovisteto, la feo estis ege mirigata, pretervole eligante sian langon. Li pensis en si: Mia laboro ne celas pilgrimadon al la budho, do kial mi min ŝarĝas per tiom multe da penigoj? Anstataŭ tio, mi preferas liberan vagadon tra la lando. Li ekveis, kaj, fiksinte sian bambuan stangon surtere, li iris for. Tuj kiam la feo malaperis, tiu aro da porkoj haltis kaj reaperigis siajn pra-formojn ŝtonajn. Tiu bambua stango fiksita surtere kreskis kiel bambuaron ombroriĉan. Oni nomas la lokon Fea Ŝton-pelado. Jen estas la legendo rakontita: Feoj pigre puŝis ŝtonojn por konstrui ponton, Bovisteto pri decido dia faris sondon.
|
|
|