• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:33:20    
Montpinto Tiyun

cri
Sur la vojo, sin etendanta de la rivero Pingxi al la monto San-qing, troviĝas alta kaj apika montpinto nomata Tiyun. Laŭ legendo, antaŭ tre tre longe, la ĉielo situis sur la zenito de la montpinto Tiyun. Grimpante sur la montpinton Tiyun, homoj povis atingi la Sudan Ĉielan Pordon, kaj tra tiu pordo ili ekskursis al la ĉiela palaco. En tiu tempo, kultivado estis tre facila afero. Disŝutinte semojn de grenplantoj, la kamparanoj jam havis neniun farendan laboro, krom atendi rikolton pacience. La kampo bezonis nek sarkon, nek sterkon. Sen zorgo pri la kamplaboro, la kamparanoj, sin satigante per sufiĉaj manĝaĵoj, ĉiutage grimpadis sur la montpinton Tiyun kaj ekskursis al la ĉiela palaco. La ekskursantoj inkluzivis infanojn kaj oldulojn. La infanoj kaj junuloj, pro konstanta ekskursado al la ĉielo, sin sentis kvazaŭ hejme en la ĉiela palaco. Ili senĝene kaj senbride petoladis kaj ludadis en la ĉielo, kaŭzante grandan bruadon kaj malordon en la ĉiela palaco. Malpacienciĝa, la ĉiela imperiestro Yuhuang ordonis ĉielajn generalojn kaj soldatojn forpeli la homojn, sed vane. Ĉio daŭris kiel antaŭe.
Informiĝinte, ke en la homa mondo la kamparanoj estis liberaj de diversaj zorgoj, ne bezonante sin okupi je laborado, la ĉiela imperiestro Yuhuang elkovis artifikon. Li ordonis la maljunan Bovan Feon veni al la ĉiela palaco. Ĝi venis kaj sin klinis surteren. Tiam la ĉiela imperiestro Yuhuang proklamis sian instrukcion al ĝi:
"Maljuna Bovo, mi ordonas, ke vi iru malsupren al la homa mondo por disŝuti herbajn semojn, sed memoru, ke vi disŝutu unu plenmanon en ĉiu tria paŝo."
La maljuna Bova Feo tute ne volontis fari tion laŭ la ordono de la ĉiela imperiestro, sed ĝi kuraĝis diri nenion krom silenti. La ĉiela imperiestro aldonis ankaŭ jenajn vortojn:
"Iru malsupren al la homa mondo ĝuste je la tagmezo, alie, mi senkapigos vin." La maljuna Bova Feo sin trovis tute senhelpa kaj senespera, kaj prokrastis sian ekiron al la homa mondo.
Bonkora Litorino estis najbaro de la maljuna Bova Feo. Rimarkinte malgajan mienon de la maljuna Bova Feo, Litorino demandis ĝin pri la kialo. La maljuna Bova Feo diris al sia najbaro, ke la ĉiela imperiestro Yuhuang ordonis ĝin al la homa mondo por disŝuti herbajn semojn. Aŭdinte ĝiajn vortojn, Litorino aplaŭdis, kunfrapante la manojn, kaj diris:
"Ho, gratulon al vi! La homa mondo estas ege ĝuiga loko kun bildecaj naturaj pejzaĝoj, kaj la tiea vivo estas libera kaj senĝena. Vere bonŝanca vi estas, ke la ĉiela imperiestro ekspedis vin tien." La maljuna Bova Feo, paŭtante la buŝon, grumblis:
"Vi trompas min, la homa mondo estas la plej mizera loko." Litorino rediris:
"Neniam mi mensogas. Nun mi ĵuras: Se mi trompas vin, vi piedpremu min, ĉu bone?"
Sekve de tio, la maljuna Bova Feo venis al la homa mondo. Ĝi vidis, ke la homa mondo vere belegas. Sur la tero kreskas ombroriĉaj arboj, sur la kampo sen ia ajn sovaĝa herbo prosperas ole verdaj grenplantoj. En la vilaĝoj, la kamena fumo leviĝas spirale, kokerikas kokoj kaj bojas hundoj. La kamparanoj ridas, ŝercas, ludas kaj ĝuas la gajan vivon. Rigardante ĉion ĉi, la maljuna Bova Feo tre enviis ilin. Ĵaluza al la kamparanoj, la maljuna Bova Feo pensis:
"Laŭ ordono de la maljuna ĉiela imperiestro, mi devas disŝuti herbajn semojn je unu plenmano en ĉiu tria paŝo, sed mi faru kontraŭe: Disŝutu je tri plenmanoj en ĉiu paŝo. Ni vidu, kiel vi povos ridi plu!" La maljuna Bova Feo vere agis laŭ sia stulta ideo. Ĝi disŝutis tri plenmanojn da herbaj semoj en ĉiu paŝo. Tiamaniere ĝi plenumis sian mision.
Sekvis la terura okazintaĵo: La tero pleniĝis de herbaj semoj, elkreskis sovaĝaj herboj ĉie, ĉu sur la kampo, ĉu sur la stepo, kaj pli multe da herbaj semoj estis baldaŭ ŝosantaj.
Matene de la sekvanta tago, kiam la kamparanoj vidis, ke ĉie kreskas nur sovaĝaj herboj, sed tute malaperis grenplantoj. Ili tuj perdis la ĝojan humoron, kaj eksplodis je plorego. Aŭdinte la ploradon, la ĉiela imperiestro ne komprenis, kio okazis en la homa mondo. Li do ekspedis la feon Ora Stelo enketi pri tio. Tiam la kamparanoj estis grimpantaj sur la montpinton Tiyun, intencante iri al la ĉiela palaco por akuzi pri tiu afero, sekve ili hazarde renkontiĝis kun la feo Ora Stelo, kiu do sciis pri la katastrofo. La feo Ora Stelo faris raporton al la ĉiela imperiestro Yuhuang pri la fakto, kaj la lasta tuj alvokis la maljunan Bovan Feon al la ĉielo. La timigita maljuna Bova Feo konfesis ĉion al la ĉiela imperiestro, kiu eksplodis je kolerego, kaj ordonis senkapigi la malobeeman Bovan Feon. Multaj ĉielaj generaloj kaj feoj falis surgenue kaj petis, ke lia ĉiel-imperiestra moŝto bonvole pardonu la Bovan Feon. Ne volante ofendi tiel multajn peticiantojn, la ĉiela imperiestro fine abolis sian ordonon, pro tio la maljuna Bova Feo konservis sian stultan kapon.
Sed la problemo ankoraŭ restis nesolvata. En la homa mondo abundegis sovaĝaj herboj, kaj la kamparanoj rikoltis neniom da greno, sekve ili pli ofte iris en la ĉielon, kaŭzante pli da tumultoj tie. Sen pli bona rimedo, la ĉiela imperiestro ekspedis la feon Lambastonulon Li iri malsupren al la homa mondo. Lambastonulo Li, uzante sian feran bastonon, premis la herbajn semojn en la teron. Pro tio, nuntempe kiom ajn profunden oni plugis la teron, ĉielmaniere elkreskas la sovaĝaj herboj el la tero. Jen tio devenis de la herbaj semoj, kiujn enpremis en la teron la feo Lambastonulo Li per sia fera bastono.
Kvankam la feo Lambastonulo Li enpremis herbajn semojn en la teron profundan je proksimume 60 metroj, preskaŭ tuŝante la kapon de Hadeso, tamen li ankoraŭ ne povis fini la enpremadon, ĉar tro multe da herbaj semoj disŝutis la maljuna Bova Feo. Lambastonulo Li revenis al la ĉielo kaj raportis pri sia malsukceso al la ĉiela imperiestro, kaj la lasta faris alian ordonon:
"Maljuna Bovo iru al la homa mondo por manĝi tieajn herbojn, kaj estos neniam permesata reveni al la ĉielo de generacio al generacio."
La maljuna Bova Feo ju pli pensis pri la okazintaĵo, des pli koleris kontraŭ Litorino opiniante, ke ĝuste estas Litorino, kiu damaĝis lin. Intencante impliki Litorinon en la aferon kaj tiri ĝin malsupren al la homa mondo kune kun li, la maljuna Bova Feo diris:
"Estimata ĉiel-imperiestra moŝto, mi konsentas iri al la homa mondo, sed miaopinie, mi estas miskulpigata." La ĉiela imperiestro Yuhuang demandis:
" Pri kiu afero vi estas miskulpigata?" Plor-singultante, la maljuna Bova Feo respondis:
"Estas Litorino, kiu instigis min disŝuti tri plenmanojn da herbaj semoj je ĉiu paŝo." Rigardante la kompatindan fizionomion de la maljuna Bova Feo, la ĉiela imperiestro Yuhuang kredis liajn vortojn kaj indigne diris:
"Do mi ordonu, ke Litorino iru al la homa mondo kune kun vi!" Laŭ la ordono de la ĉiela imperiestro, honesta Litorino maljuste traktata, sekvis la maljunan Bovan Feon al la homa mondo.
Ili ambaŭ atingis la bordon de la Ĉiela Rivero, kaj la maljuna Bova Feo ne kuraĝis transiri la riveron, gapante al la rivera akvo. Tiumomente Knabino Silkraŭpa estis manĝanta foliojn de morusujo situanta ĉe la rivera bordo. Vidinte la tristan mienon de la maljuna Bova Feo, ŝi demandis:
"Frato Bovo, kien vi iras?" La maljuna Bova Feo, vidinte la Knabinon Silkraŭpa, kvazaŭ renkontis malnovan amikon, kaj rakontis sian tutan travivaĵon de la komenco ĝis la fino. Aŭskultinte ĝian rakontadon, Knabino Silkraŭpa esprimis fortan simpation al la maljuna Bova Feo, kaj konsolis ĝin dirante:
"La homa mondo vere estas tre bona, kaj vivante tie, vi ne havos ajnan suferon, tamen vi devas fari ion bonan favore al la homoj, por vin senpekigi, ĉu bone?" Maljuna Bova Feo respondis:
"Kian bonon havas la homa mondo? Tie mi povos manĝi nur herbojn." Knabino Silkraŭpa diris:
"Des pli bona tio estos, ĉar vi havos pli abundajn manĝaĵojn." Aŭdinte ŝiajn vortojn, la mieno de la maljuna Bova Feo iom sereniĝis, sed rigardante la ondantan akvon de la Ĉiela Rivero antaŭ si, la maljuna Bova Feo denove ĉagreniĝis. Rimarkinte tion, Knabino Silkraŭpa demandis:
"Kio alia vin turmentas?"
"Mi ne kuraĝas transiri la riveron."
"Mi helpu vin transiri, dorsportante vin." Rigardante ŝian etan kaj feblan korpon, la maljuna Bova Feo malestime respondis:
"Ci! Ĉu tiel eta korpo via povus dorsporti min trans la riveron? Eĉ se vi ne estus dispremata de mi, vi certe estos forportata de la rivera fluo." Knabino Silkraŭpa respondis:
"Ĉu vi ne fidos je mi? Do ni vetu!" La maljuna Bova Feo konsideris en si:
"Se vi eĉ aŭdacas veti, do mi ne havas kaŭzon timi malgajnon." Ĝi tuj konsentis kun ŝi.
Knabino Silkraŭpa diris ankaŭ: "Mi dorsportos vin, kaj se vi falos de sur mia dorso, mi iru al la homa mondo, kaj tie estos fritata en kaserolo."
Bedaŭrinde, iliajn vortojn aŭdis olda testudo en la Ĉiela Rivero. Tiu ĉi olda testudo ofte surprize atakis fiŝetojn en la Ĉiela Rivero. Ĉiufoje kiam Knabino Silkraŭpa vidis ĝian agaĉon, ŝi ĉiam laŭtkriis avertante fiŝetojn, kaj malhelpis al la olda testudo sukcesi en la surpriza atako. Pro tio la olda testudo malamis Knabinon Silkraŭpa, kaj atendis ŝancon por sin venĝi kontraŭ ŝi. Antaŭ la momento, sin kaŝante en la rivera akvo, la olda testudo aŭdis la vortojn de Knabino Silkraŭpa pri tio, ke se la Bova Feo falos de sur ŝia dorso, ŝi volontos esti fritata en kaserolo de la homa mondo. La olda testudo ege ĝojis, rapide elpensis malican intrigon kaj naĝis al la kontraŭa bordo de la Ĉiela Rivero.
Portante surdorse la maljunan Bovan Feon, Knabino Silkraŭpa facilmove eknaĝis antaŭen kiel ŝipeto, kaj estis baldaŭ atingonta la kontraŭan bordon. Tiun momenton, la olda testudo sin kaŝanta sub la rivera akvo etendis sian piedon kaj stumbligis Knabinon Silkraŭpa, ke ŝi ne povis teni plu la ekvilibron, rezulte la maljuna Bova Feo abrupte falis de sur ŝia dorso, kaj ĝia buŝo forte koliziis al granda ŝtono metita ĉe la rivera bordo. Ne eltenante tiel pezan frapon, ĉiuj supraj incizivoj de la maljuna Bova Feo disfalis, kaj eĉ ĝis nun la bovoj ne havas la suprajn incizivojn. Laŭdire tion ja kaŭzis tiu ĉi akcidento.
Vidinte, ke la maljuna Bova Feo estis faligata, Litorino ankoraŭ staranta sur la alia bordo, sin turnis al la ĉiela palaco por akuzi Knabinon Silkraŭpa.
Informiĝinte pri la akcidento, la ĉiela imperiestro Yuhuang koleriĝis opiniante, ke sen la supraj incizivoj, la maljuna Bova Feo jam ne povos manĝi herbojn. Tial, la ĉiela imperiestro ekzilis ankaŭ la bonkoran Knabinon Silkraŭpa en la homan mondon. Oni diras, ke la ideogramo "silkraŭpo" en la ĉina lingvo konsistas el du partoj kun la signifo respektive "ĉielo" kaj "insekto". Tio klare indikas la devenon de silkraŭpo. Interese estas, ke ĝis nun, sur la silkraŭpa dorso videblas la postsigno de kvar bovhufoj.
Veninte al la homa mondo, la bonkora kaj nobla Knabino Silkraŭpa pensis, ke nur plenumi la promeson, t.e. esti fritata en kaserolo, ne havas gradan signifon por ŝi, kaj ŝi devas fari ion pli valoran por la homoj. Ŝi komencis elverŝi silkon kaj fari kokonon, ebligante al homoj teksi belajn satenojn kaj fari ĉarmajn vestojn el silko. Finverŝinte la tutan silkon, ŝi fariĝis kokono, por ke homoj manĝu ĝin fritinte.
Post kiam la homoj sciis, ke la maljuna Bova Feo ne nur disŝutis pli da herbaj semoj en la homa mondo, malobservante ordonon de la ĉiela imperiestro Yuhuang, sed ankaŭ insidis Litorinon kaj Knabinon Silkraŭpa, ili tre indignis kaj punis la bovon per peza laboro, ke ĝi tiru la ĉaron kaj plugu la agron. La maljuna Bova Feo rifuzis fari tion, oni do ŝnuris ĝin ĉe ĝia nazo, kaj batis ĝin per la bambua vipo. Feliĉe, ne mankis al ĝi nutraĵoj, kiuj ĉiam estas abundaj.
Tuj naskite de la bovino, la bovido demandis:
"Panjo, kion ni manĝu?" La maljuna Bovo respondis:
"Nia manĝaĵo troviĝas ĉie sur montoj kaj kampoj." Aŭdinte ĝiajn vortojn, la bovido kaj saltis kaj kuris, gaje blekante.
La honesta kaj senkapabla Litorino, ne povante kontribui ion bonan al la homoj, eniris en la akvokampon por plenumi sian promeson, t.e. esti piedpremata de la bovo.
Post nelonge, informiĝinte pri tio, ke la olda testudo damaĝis bonkorulojn, la ĉiela imperiestro tuj forpelis ĝin en la homan mondon, ke ĝi tie manĝu koton en kloako.
Timante, ke la kamparanoj denove supren iros en la ĉielon, kaj plie, la maljuna Bovo, Litorino, olda Testudo kaj Silkraŭpo revenos en la ĉielon, la ĉiela imperiestro levis la ĉielon pli alten, pro tio, la homoj ne povas plu ekskursi al la ĉina palaco, grimpante sur la montpinton Tiyun.
Jen estas la legendo rakontita:
Kamparanoj en Palac' Ĉiela fole ludis,
En la homa mondo Bovo semerojn disŝutis.