• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:34:14    
Blanka Kuniklo el Luna Palaco

cri
Starante sur "Zenito Yuhuang" de la montpinto Tiyun, oni povas vidi rokon, kiu havas figuron de la blanka kuniklo fluganta malsupren el la luno. Tio ja estas la vidindaĵo nomata "Blanka Kuniklo el Luna Palaco". Sed kial la blanka kuniklo el-flugis malsupren el la Luna Palaco?
Legendo diras, ke post kiam belulino Chang'e edziniĝis al bravulo Hou'yi, ŝi estis ege dorlotata de la edzo. Poste, Hou'yi sin okupadis je pafado al la dek sunoj, kaj malofte restis hejme. Sentante sin solece, Chang'e plendis, ke Hou'yi ne amis ŝin plu. Ŝi informiĝis, ke en la loko Xihe estas homo nomata Wu Gang, kiu estis vaste konata pro riĉeco. Chang'e deziris edziniĝi al tiu riĉulo.
Wu Gang estis lernanta taoismon kaj sin hardis por feiĝi. Foje, lia instruisto postulis al li plenumi iun mision en malproksima loko. Li ekiris. Survoje li vidis strangan arbon, kies folioj ĉiuj estas moneroj. Ĝi estis nomata Monera Arbo, kaj plantigita de la ĉiela imperiestro Yuhuang. Por monhelpi pasantojn kun la financa malfacilo sur la vojo, la ĉiela imperiestro aranĝis tiun mirigan arbon, sed kun la difino: Ĉiu pasanto estas permesata derompi nur unufoje la branĉeton, sufiĉan por vojaĝa kotizo sur tiu ĉi vojo. Se iu avidema intencas derompi la grandan branĉon, neniel tiu povas sukcesi kaj rikoltas nenion el la Monera Arbo. Kiam Wu Gang preteriris tiun arbon, li pensis, ke estas ne inde derompi etan branĉon, kaj ne-rompeblas la granda branĉo, do la plej bona metodo estas hakfaligi la arbon kaj ĝin porti hejmen. Kun tiu ideo li aĉetis hakilon kaj ekhakis la Moneran Arbon. Sed kiam li re-levis la hakilon, la ĵus elhakita traŭmoto tuj rehavigis la originalan aspekton. Li hakis kaj re-hakis, sed neniel sukcesis en la hakado de tiu mirinda arbo.
La ĉiela imperiestro Yuhuang informiĝis pri la agaĉo de Wu Gang, kiu hakas la Moneran Arbon por ĝin proprigi. Kolerigata, la ĉiela imperiestro translokis la Moneran Arbon al la Luna Palaco. Ekster lia atendo, Wu Gang, kiu jam ellernis iom da fea inico, sin kroĉis sur la arba trunko, kaj flugis en la Lunan Palacon kune kun la arbo. En la Luna Palaco, Wu Gang ankoraŭ insistis ĉe la hakado de la Monera Arbo.
Chang'e, kiu jam sciis pri la flugo al la Luna Palaco fare de Wu Gang, ne nur ne ŝanĝis sian ne-decan decidon, sed ankaŭ pli forte deziris sin edzinigi al Wu Gang. Sed kion fari, se ŝi ne kapablis flugi en la ĉielon. Ŝi aŭdis, ke la Sankta Parino Xiwangmu havas magian medikamenton, kiu povas plilongigi la homan vivon, malmulte prenite, kaj flugigi homon ĉielen multe prenite. Ŝi cerbumis kaj elpensis ruzaĵon. Ŝi diris al sia edzo Hou'yi, ke li iru al la Sankta Patrino Xiwangmu kaj petu de ŝi iom da medikamento, por ke ili ambaŭ povu longe vivi estante geedzoj. Hou'yi tute kredis ŝiajn vortojn, kaj petprenis la medikamenton el la Sankta Patrino Xiwangmu. Kiam forestis Hou'yi, Chang'e prenis la medikamenton, kaj kunportante la blankan kuniklon ĉiam ŝin akompanantan, flugis en la Lunan Palacon.
Chang'e finfine edziniĝis al Wu Gang. Tamen, fervorante nur pri la hakado de la Monera Arbo, Wu Gang tute ignoris ŝian ekziston, ŝparante eĉ intimajn vortojn al ŝi. Chang'e ĉagreniĝis, larmadis kaj ekmemoris diversajn bonojn de Hou'yi. Ŝi ekpentis kaj sentis fortan bedaŭron.
Vidinte, ke Chang'e ĉiutage estas larmanta kaj dronis en amara sento, la blanka kuniklo iris al Wu Gang por fari admonon, sed la lasta respondis al ĝi:
"Mi bezonas nur monon. Kun mono mi posedos ĉion!"
Forte simpatia al Chang'e, la blanka kuniklo decidis reveni al la homa mondo kaj peti Hou'yi, ke li revenigu Chang'e hejmen. Neatendite, la agado de la blanka kuniklo estis rimarkita de Wu Gang. Timante, ke post reveno al la homa mondo, la blanka kuniklo informos homojn pri la Monera Arbo, Wu Gang eksorĉis kontraŭ la blanka kuniklo. Kiam la blanka kuniklo ĵus atingis la aeron super la monto San-qing, sed ankoraŭ ne surteriĝis, ĝi transformiĝis en rokon, kaŭze de la sorĉado fare de Wu Gang. Tio ja estas deveno de la vidindaĵo "Blanka Kuniklo el Luna Palaco" situanta sur "Zenito Yuhuang" de la monto San-qing.
Jen estas la legendo rakontita:
Jen akcepton fridan Chang'e avida suferis,
Helpema Leporo Luna en la mond' aperis.