• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:35:02    
Tri-draka Elmariĝo

cri
Sur la zenito de la montpinto Tiyun staras tri rokpintoj unu apud alia, kaj sin figuras kiel maljunaj drako-reĝoj el pentraĵoj. Oni nomas tiun vidindaĵon Tri-draka Elmariĝo. Kial la tri drako-reĝoj longe restadas sur la monta zenito post elmariĝo?
Legendo diras, ke antaŭ sia apanaĝiĝo kiel Ĉielegala Sanktulo, la Simio-reĝo Sun Wukong faris grandan tumulton en la ĉiela palaco. La ĉiela imperiestro Yuhuang estis ege terurata, kaj, haste preninte sian reĝan sigelilon, li forkuris el la malantaŭa pordo de la palaca halo. Kiam la Simio-reĝo Sun Wukong eniris en la halon, jam ne videblis la ĉiela imperiestro. Sun Wukong pensis, ke se li ne trovos la ĉielan imperiestron por preni de la lasta la reĝan sigelilon, do li ne povos apanaĝi siajn subulojn. Sekve Sun Wukong sin returnis el la halo, kaj komencis persekuti la ĉielan imperiestron. Kun mano ĉe la frunto, li ekobservis al ĉiuj direktoj per siaj penetremaj pupiloj fajre harditaj, kaj trovis, ke la ĉiela imperiestro Yuhuang estis haste rapidanta antaŭen. Je unu transkapiĝa salto, Sun Wukong jam kuratingis lin.
Ĵus kiam la ĉiela imperiestro Yuhuang eskapis ĝis la nuboj super la kulmino de la monto San-qing, Sun Wukong kuratingis kaj laŭte kriis:
"Kien vi kuras, sentaŭgulo Yuhuang?" Aŭdinte la laŭtkrion de Sun Wukong, la ĉiela imperiestro Yuhuang ektremis pro forta timo, sekve la reĝa sigelilo tenata de li elglitis el liaj manoj kaj falis sur la okcidentan terenon de la monto San-qing. Ĉio ĉi estis vidata de la loka Gnomo, kiu tuj prenis la reĝan sigelilon de sur la tero. Opiniante la reĝan sigelilon grandega trezoro, la Gnomo ege ĝojis pensante:
"Mi ne bezonos resti plu sub la tero, kaj povos ĝui imperiestran vivon en la ĉiela palaco." La Gnomo senprokraste interkonsiliĝis kun sia edzino, kaj ambaŭ kaŝis la reĝan sigelilon en sekreta loko. Poste, ofte okazis tia fenomeno, ke el la monto, kie eltroviĝis la reĝa sigelilo, elradiis brileto, tial oni nomis la monton "Huaiyu" signifanta en la ĉina lingvo "Jadrezerva Monto", kaj la sekretan lokon, kie kaŝiĝis la reĝa sigelilo, "Baiyu'dun" signifanta en la ĉina lingvo "Blank-jada Maso". Sed tio jam apartenas al alia historio.
Ni revenu al la forkuranta ĉiela imperiestro, kiu tiumomente estis elsavata de la Pagodo-tenanta Devaraĝo Li Jing. Ekmemorante la perdiĝintan reĝan sigelilon, la ĉiela imperiestro Yuhuang ordonis ĉielajn generalojn kaj soldatojn serĉi ĝin en la homa mondo. Sed, traserĉante la tutan monton San-qing, ili ne trovis la reĝan sigelilon, kaj revenis en la ĉielon. Aŭdinte ilian raporton pri malsukceso en la serĉado de la reĝa sigelilo, la ĉiela imperiestro tondris pro kolerego, kaj ordonis alvenigi ĉiujn feojn ekzistantajn en la tereno de la monto San-qing por pridemandi ilin vid-al-vide. Tamen ĉiuj feoj montaj, akvaj kaj teraj, inkluzive de Gnomo administranta la monton Huaiyu, kiu kaŝis la reĝan sigelilon, diris, ke ili ne vidis ĝin. La ĉiela imperiestro Yuhuang furioziĝis kaj ordonis:
"Post tri tagoj, vi nepre devas prezenti la reĝan sigelilon, alie mi sekigos viajn terenojn tri tagojn!"
La Gnomo de la monto Huaiyu revenis hejmen el la ĉielo, kaj interkonsiliĝis kun sia edzino por sendi la reĝan sigelilon al la ĉiela imperiestro. Tamen lia edzino neniel povis konsenti pri tio.
Pasis la 3 tagoj difinitaj, kaj neniu prezentis la reĝan sigelilon. Pasis aliaj tri tagoj kaj ankoraŭ ne aperis la reĝa sigelilo. La ĉiela imperiestro flamiĝis de kolerego, kaj dekretis ne disponi eĉ unu guton da akvo al la monto San-qing dum la sekvantaj tri jaroj.
Katastrofo falis sur la monton San-qing: Fontoj elĉerpiĝis, riveroj sekiĝis, arboj, floroj kaj herboj velkis kaj grenplantoj mortis pro akvomanko. Ankaŭ la homoj sin trovis ĉe prereo. Sed la sinjorino de la Gnomo ankoraŭ rifuzis redoni la reĝan sigelilon al la ĉiela imperiestro.
La monto San-qing fariĝis ruino, kvazaŭ atakite de sovaĝa incendio. Ankoraŭ la ĉiela imperiestro insistis je sia ordono, sekve la Suna Dio tut-tage prilumis la teron. Fine, eĉ la Draka Lageto de la Kaverno Glacia Jado kaj la Draka Lageto de Baqi ambaŭ estis sekigataj. La Flava Drako de la Draka Lageto de la Kaverno Glacia Jado tenis aparte amikan senton al la loĝantoj de la monto San-qing. Vidinte, ke la montanoj de San-qing estis tragike plagitaj de la sekegeca katastrofo, li sentime iris supren en la ĉielon kaj petis la ĉielan imperiestron, ke li bonvolu pluvumi al la kompatindaj montanoj. Tamen la ĉiela imperiestro krude rifuzis lian peton kaj forpelis lin el la ĉiela palaco, samtempe deklarante:
"Mi ne donos pluvon sen ricevi la reĝan sigelilon, kaj neniu dio aŭ feo estas permesata peticii por pluvo."
La Flava Drako ekploris pro ĉagreno. Li rapidis al la Flava Maro, kie reĝis lia patro. Kun larmoj li rakontis al sia patro pri la terura katastrofo de la monto San-qing. Aŭskultinte lian raporton, la Drako-reĝo de la Flava Maro diris:
"Rapidu al la Orienta Maro kaj la Suda Maro, kaj invitu onklojn drako-reĝajn veni al mi. Mi interkonsiliĝos kun ili pri la grava afero."
Veturante per nuboj kaj nebulo, la Flava Drako kondukis la Drako-reĝon de la Orienta Maro kaj tiun de la Suda Maro al sia patro. La Drako-reĝo de la Flava Maro akceptis ilin per bankedo kaj petis de ili opiniojn.
La Drako-reĝo de la Orienta Maro diris:
"Kara nevo, vi ne restu plu sur la monto San-qing, kaj revenu al la Flava Maro." La Flava Drako respondis:
"Mi ne povas tion fari. Kompreneble estas facile por mi forlasi tiun lokon, sed kiamaniere foriros la popolanoj de la monto San-qing? Ili ĉiuj estas miaj amikoj."
La Drako-reĝo de la Suda Maro proponis:
"Ni tri Drako-reĝoj supren iru al la ĉiela imperiestro kaj peticiu, ke li donu pluvon al la nevo." La Drako-reĝo de la Flava Rivero respondis:
"Frato la 3-a, tio ne efikos. Kion diris la ĉiela imperiestro Yuhuang, tion li insistos ĝisfine. Kiu do aŭdacas malobservi lian volon! Se ni faros peticion al li, tio signifas, ke ni riskos niajn kapojn en malbona ŝanco." Aŭdinte liajn vortojn, ĉiuj silentis. La Flava Drako diris:
"Mi proponu, ke sen aprobo de la ĉiela imperiestro, mi sola faru pluvumon."
Kun forta konfuziĝo la Drako-reĝo de la Orienta Maro diris:
"Absolute ne faru tion! Ĉu vi ne scias, ke tia faro malobservos la ĉielan disciplinon? Se ni atencos la ĉielan disciplinon, ni estos ne nur senkapigitaj, sed ankaŭ senŝeligitaj kaj sentendenigitaj. Nevo mia, aŭskultu min, ke vi eliru el la monto San-qing. Se vi ne volas reveni al la Flava Maro, do bonvole iru al mi, al la Orienta Maro." La Flava Drako respondis:
"Ne, mi ne povas min apartigi disde tieaj popolanoj!" Kun malkontenta tono, la Drako-reĝo de la Orienta Maro riproĉis lin:
"Popolanoj, ankoraŭ popolanoj! Kiam vi mem vizaĝas al danĝero, ne konsideru plu pri ilia afero!" Tiam, la Dako-reĝo de la Suda Maro ekparolis dirante:
"Frato pliaĝa, miaopinie, estus pli bone agi laŭ la propono de la nevo. Se mi povos elsavi homojn el la katastrofo, eĉ morto estas inda." La Drako-reĝo de la Flava Maro diris al sia filo:
"Filo mia, vi nepre ne devas fari tiun aferon, ĉar vi ankoraŭ estas juna, via vivo ĵus komenciĝas kaj devas daŭri pli longe. Anstataŭ vi, mi iru por fari la pluvumadon." La Drako-reĝo de la Suda Maro diris:
"Frato la 2-a, se vi iros, do mi certe vin akompanos." La Drako-reĝo de la Flava Maro rifuzis lian komplezemon dirante:
"Ne necesas akompani min, frato." Sed la Drako-reĝo de la Suda Maro insistis je sia decido, kaj fine la Drako-reĝo de la Flava Maro akceptis lian peton. Kortuŝite de ilia entuziasmo por savi homojn el la katastrofo, la Dako-reĝo de la Orienta Maro decideme diris:
"Jes, estas pli bone por mi iri kune kun vi. Se ni devos morti, do lasu nin tri fratojn morti kune."
Ili venis al la monto San-qing. Alvokante la venton kaj la nubon, ili mobilizis la akvon el la tri maroj orienta, suda kaj flava, kaj manovris la pluvadon. Dank' al la pluvado, reviviĝis kaj revigliĝis la monto San-qing, kaj ĉiuj estaĵoj elsaviĝis.
Informiĝinte pri la okazintaĵo, la ĉiela imperiestro sentis sin ege ofendite. Kun furioza kolero li ordonis la Pagodo-tenantan Devaraĝon Li Jing, ke li tuj iru al la monto San-qing por alvenigi la tri Drako-reĝojn al la ĉiela palaco. Aŭdinte la ordonon de la ĉiela imperiestro, la Drako-reĝo de la Orienta Maro iom konsterniĝis, kaj la aliaj du, la Drako-reĝo de la Suda Maro kaj la Drako-reĝo de la Flava Maro, ambaŭ esprimis:
"Sin trovante ekstere, la generaloj rajtas ne obei ordonon de la imperiestro!"
Rezignante obei la ordonon de la ĉiela imperiestro Yuhuang, la tri Drako-reĝoj persistis en la pluvumado. Ne povante alporti la tri Drako-reĝojn al la ĉielo laŭ la ordono de la ĉiela imperiestro, la Pagodo-tenanta Devaraĝo Li Jing tuj revenis al la ĉielo kaj faris raporton al la ĉiela imperiestro. En la tondra kolerego, la ĉiela imperiestro transformis la tri bravajn Drako-reĝojn en tri ŝtonojn. De tiam, la tri Drako-reĝoj el la Orienta Maro, Suda Maro kaj la Flava Maro ne povas reveni al siaj drakaj palacoj kaj staras tie ĝis nun.
Jen estas la legendo rakontita:
Pro sigelilperdo ĉielreĝo furiozis,
Pluvverŝado fare de tri drakoj grandiozis.