• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:35:49    
Montpinto Feino

cri
Sur la suda kulmino de la monto San-qing troviĝas ŝtona pinto alta je pli ol 80 metroj. Rigardate de malproksime aŭ de proksime, ĝi ĉiam aspektas kiel gracia kaj milda belulino rektdorse sidanta, kun la alta nazo, malgranda belforma buŝo kaj la bonorda hararo. Videblas ankaŭ, ke ŝiaj manoj tenas la antikvan pinon. Oni nomas tiun ŝtonan pinton Montpinto Feino. Laŭ legendo, origine ĝi estis knabino.
Antaŭ tre tre longe, ĉe la suda piedo de la monto San-qing estis vilaĝeto, kie loĝis malriĉa familio. El tiu familio, 18-jara filino nomiĝis Fuying, kiu estis fortika, altstatura, linda kaj senĝena knabino. Ŝi ofte grimpis sur la monton San-qing por kolekti hejtaĵojn kaj fungojn. Ŝi ankaŭ estis lerta en arkpafado, kapablis manipuli 150 kilogramojn pezan arkon, sage trafi salikan folion cent paŝojn fore, kaj neniam maltrafis la celaĵon. Ŝi estis bonkora, amikiĝema kaj helpema, pro tio la vilaĝanoj tre ŝatis tiun knabinon.
Iun tagon, kiam ŝi kolektis fungojn ĉe la Suda Ĉiela Pordo sur la monto San-qing, subite aŭdiĝis krio: "Helpu min! Help!" Surprizite ŝi rigardis en la direkto, de kie venis la helpo-peta voko, kaj vidis, ke sur la ĉielo, aglo kaptis birdeton, kiu elkriis la homan vorton "Helpu". La knabino Fuying elprenis sagon kaj ekpafis. La sago fulme flugis al la celaĵo, kaj la birdeto estis liberigata, tamen malaperis la aglo.
Je tuŝiĝo al la tero, la birdeto tuj fariĝis ĉarma virino kun la graseta vizaĝo, grandaj oreloj, nigraj brovoj kaj delikataj okuloj. Ŝi diris al Fuying:
"Ne timu, kara! Mi estas filino de la Monta Dio de San-qing, kaj oni nomas min Princino San-qing. La aglo estas transformiĝo de demono, kiu bate vundis mian patron kaj intencis edziĝi al mi. Multan dankon al vi pro via helpo, ĉar vi savis mian vivon. Estonte, kiam vi trafos urĝan aferon, bonvole vin turnu al mi. Tiaokaze, vi bonvole stariĝu ĉi tie, kaj kunfrapu la manojn 3 fojojn, vokante tri-foje mian nomon "Princino San-qing", do mi tuj aperos antaŭ vi." Fininte tiujn vortojn, ŝi malaperis.
Kelkajn tagojn poste, kiam Fuying estis hakanta hejtaĵojn, subite aperis Princino San-qing antaŭ ŝi. Tenante la manojn de Fuying en la siaj, Princino San-qing diris:
"Savanto mia, kaŭze de mi, katastrofo baldaŭ falos sur vin. Tiu demono jam resaniĝis el la grava vundiĝo, kiun faris via sagpafo. Celante sin venĝi pro via sagpafa vundo, ĉivespere la demono disrompos la montan akvofonton, por kaŭzi diluvon kaj subakvigi la tutan vilaĝon. Bonvole forkuru kune kun mi, mi petas!" Fuying respondis:
"Ne, mi ne povas foriri nun! Mi devas reveni al la vilaĝo kaj informi la samvilaĝanojn pri la katastrofo, por ke ili rapide eskapu de ĉi tie." Princino San-qing diris:
"Ne faru tion! Se vi alarmos aliajn pri la danĝero, la demono obligos sian atakon kontraŭ vi." Fuying respondis:
"Lasu min sola respondeci pri mia propra ago. Mi volontas akcepti ian ajn venĝon laŭ ĝia plaĉo. Spite senhaŭtigon, tendeno-eltiron aŭ disrompon tutkorpan, mi neniel volas impliki la samvilaĝanojn." Tion dirinte, Fuying tuj sin direktis malsupren. Larmante, Princino San-qing sekvis Fuying per sia rigardo, ĝis la knabino malsupren iris de sur la mondo San-qing.
Informite de Fuying pri la baldaŭ okazonta katastrofo, la vilaĝanoj senbrue forlasis la hejmlokon, kaj Fuying restis ĝis la lasta vilaĝano foriris. Tiam malheliĝis la ĉielo, Fuying ekiris en la direkto de la monto San-qing, celante intervidiĝi kun Princino San-qing. Ĵus transirinte du montojn, ekfulmis kaj ektondris. Je la surdiga bruego ĉiel-skua kaj ter-tremiga, okazis la monta diluvo, kiu, same kiel aro da frenezaj rabo-bestoj, hurlante sin ĵetis malsupren kaj englutis la tutan vilaĝeton. Pensante, ke la vilaĝanoj ĉiuj jam liberiĝis el la danĝero, Fuying ridetis kaj haltis por iom ripozi. Ŝi sidiĝis sur la monto.
Post kiam la diluvo pasis, la demono trovis, ke la vilaĝo estis senhoma. Ĝi komprenis, ke certe estis Fuying, kiu agis kontraŭ ĝi. Kolere grincigante siajn dentojn, la demono volis tuj engluti la knabinon. En la momento, kiam la demono intencis ekveturi per nebulo kaj nubo por serĉi Fuying, ĝi tamen vidis, ke la knabino jam sin trovas sur la monto San-qing. La demono pensis:
"Estas tre agrable por mi formanĝi ŝin je unu engluto, sed mi pli preferas suferigi ŝin eterne, por kvietigi mian indignon." La demono eksorĉis. Elbuŝigante la nigran fumon, ĝi laŭtkriis:
"Transformiĝu!" Tiun momenton, Fuying intencis stariĝi por daŭrigi sian grimpadon al la monto, sed jam ne eblis. Antaŭ ol ŝi sin levis de sur la tero, ŝi transformiĝis en ŝtonan statuon.
Poste, la vilaĝeto situanta ĉe la montpiedo estis nomata Pingxi, kaj la granda areo da ŝtonoj amasigitaj ĉe la rivera bordo en la vilaĝeto originale ekzistis sur la monto, sed alportitaj de la diluvo al la nuna loko.
Ĉar Fuying estis bonkora kaj afabla knabino, tial la ĉiela imperiestro volis savi ŝin, sed vidinte, ke ŝi jam fariĝis la ŝtona, li povis nur lasi tion. Tamen la ĉiela imperiestro invitis la animon de Fuying al la ĉiela palaco, kaj apanaĝis ŝin kiel feinon.
La popolanoj opiniis, ke Fuying ne nur savis Princinon San-qing, sed ankaŭ elsavis ĉiujn vilaĝanojn el la katastrofo. Pro tio ŝi estis rigardata kiel Avalokiteŝvaro, sekve la Montpinto Feino ankaŭ nomiĝas Avalokiteŝvara Ŝtono.
Jen estas la legendo rakontita:
Por venĝo demono grandan inundon preparis,
Al popolsavinto Dio feinigon faris.