|
|
(GMT+08:00)
2004-02-10 14:36:52
|
|
Ruĝa Akvofalo
cri
Sur la montoj situantaj ĉirkaŭ la monto San-qing kreskas sovaĝa herbo, kiun lokanoj nomas "Maogan". Ĝi aspektas kiel sukerkano, sed ĝia trunko estas malpli dika ol la sukerkana kaj ĝia folio malpli larĝa ol la sukerkana. Aparte menciinde estas, ke ĝia folio havas la segile akran randon, kiu povas facile kaŭzi vundon eĉ je la malforta ekpremo sur la mano. Laŭ legendo, tia folio iam fortranĉis homan kapon. Nun mi rakontu: Post kiam Ge Hong kaj kortegano Li feiĝis, la monto San-qing havis iom da malvigla tempo, kiu daŭris ĝis la dinastio Song (960 – 1279). Tiam la homo nomata Guan Hong venis sur la monton. Dank' al lia klopodado, la monto San-qing revigliĝis kaj hompleniĝis, ĝuante la ne-estingiĝan incensadon kaj akceptante sennombrajn pilgrimantojn. Pasis kelkaj jaroj en tia stato sur la monto San-qing. Iun tagon, alvenis ĉi tien bonzo el alia loko. Laŭ lia memprezento, li estas vaganta bonzo inicita de la budho. La bonzo estis altstatura, fortika kaj brunhaŭta. Tuj post sia alveno, la bonzo diris al Guan Hong, ke li devas estri sur la monto San-qing. Sardone ridante, Guan Hong respondis: "Vi devas estriĝi? Akceptebla ideo! Sed kiamaniere mi povus decidi sen komparo?" La bonzo ekridegis kaj respondis: "Laŭ viaj vortoj, evidente vi intencas konkursi kun mi, ĉu ne? Do bonvole anticipu pardonon al mi pro mia eventuala malĝentileco!" Ili komencis lukti inter si por pruvi, kiu estas la pli supera. Unue ili konkursis inter si per siaj sezamaĵoj. La bonzo sin transformis kiel serpenteton kaj ŝoviĝis en la teron. Guan Hong, aliformiĝinte kiel granda apro, facile elfosis lin pr sia longa faŭko. La bonzo senprokraste sin figuris kiel paruon kaj forflugis. Guan Hong, sin forminte kiel aglon, fulme kuratingis kaj kaptis lin. La bonzo rapide glitis en la teron kaj malaperis. Per la mont-haka luktarto, Guan Hong sukcesis eltiri lin el sub la tero. La bonzo aplikis la sezamaĵon de vent-sabla ŝtormo, kaj Guan Hong kontraŭis per la rimedo ventofiksa kaj sablo-faliga. La bonzo sin levis sur nubon kaj nebulon, kaj Guan Hong retenis lin per la nemovigebla sezamaĵo… Elĉerpinte ĉiujn siajn kapablojn, la bonzo tamen ne povis venki super Guan Hong, pro tio li ekfurioziĝis pro hontego. Li metis sian esperon sur lukton. Levante sian budaistan bastonon, la bonzo ekatakis Guan Hong, kiu reagis svingante sian glavon. Okazis la arda batalado inter ili. La glava brilo meteore flagradis, dum la bastona ombro nubare kirliĝadis. La batalo daŭris diurnon kaj ankoraŭ iris intense. Fine, la bonzo la unua foruzis sian energion, kaj eskapis fiaskigite. Guan Hong tuj sekvis la bonzon persekutante. La bonzo kuris ĝis la loko Er'qiaodun en la suda deklivo de la monto San-qing. Sin trovante jam en la senelirejo, la bonzo subite haltis, kaj staris senmove ĉeloke. Guan Hong hakis la bonzon per la glavo, sed ĉie, kien la glavo trafis, videblis nur fajreroj anstataŭ vundo. Guan Hong faris hakadon al la bonzaj kapo, piedoj, korpo kaj manoj, sed vane: neniu hakita parto vundiĝis. Guan Hong ne sciis, ke la bonzo fakte estas monstro, kies tuta korpo estas malmola kiel fero, kaj nur strieto de lia nuko estis karna, tamen por tranĉi tiun strieton da karno, la glavo de Guan Hong estas tro dika. Antaŭ tiu ĉi netranĉebla bonzo, Guan Hong estis ege surprizata, kaj sentis sin tute senkapable. La bonzo fiere ekridegis. Ĝuste en tiu momento, subite aŭdiĝis laŭtkrio de birdo el la arbaro: "Forkapigu per Maogan!" La birdo senĉese ripetadis tiun vorton, kaj Guan Hong tuj konsciis, pri kio temas. Li plukis folion de la sovaĝa herbo nomata "Maogan", metis ĝin sur la nukon de la bonzo, kaj je ekmovo de la folio, la kapo de la bonzo jam falis surteren, kaj ruliĝis malsupren de sur la monto. En la loko, kie la bonza kapo transruliĝis, lia sango ruĝigis la sovaĝan herbon nomatan "Maogan" kaj ankaŭ arbedon, pro tio, ĝis nun la folioj de la tiea sovaĝa herbo Maogan ankoraŭ estas sange ruĝaj. El la bonza nuko elŝprucis granda kvanto da sango, kiu fariĝis akvofalo. Jen estas la ruĝa akvofalo situanta en Er'qiaodun ĉe la suda deklivo de la monto San-qing. Ankaŭ la ŝtona koko estanta en la akvo estis ruĝigata de la sango, kaj fariĝis ruĝa ŝtona koko. Jen estas la legendo rakontita: Por estriĝ' surmonte okazis batalo draska, La fiula kapo falis per foli' malvasta.
|
|
|