• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:37:44    
Viv-liberiga Rivero

cri
Ĉe bordo de la rivero Baqi apud la suda piedo de la monto San-qing staras ŝtona steleo kun tri gravuritaj ideogramoj signifantaj: Viv-liberiga Rivero.
Legendo diras, ke antaŭ longe, en la lageto Jingyi'chi, situanta antaŭ la Templo San-qing, la akvo klaris travideble kaj brilis spegulece. Ene estis bredataj multaj ruĝaj karpoj. En la ordinara tago, la karpoj sin kaŝis en la fundo de la lageto. Tamen, se ekskursanto ĵetis en la akvon kelke da kupraj moneroj, la karpoj rapide elmontriĝis, kaj amuzis ekskursantojn aŭ dancante, aŭ naĝante unu sekvante alian, aŭ flosante senmove. Tio fariĝis konata vidindaĵo de la monto San-qing. La karpojn bredis taoistoj kaj sinhardantoj loĝantaj sur la monto. Laŭ opinio de pilgrimantoj alvojaĝintaj al la monto San-qing, la karpoj estis fiŝoj vivliberigitaj de la bodisatvo. Ĉiufoje, kiam oni grimpis sur la monton, ĉiam ili ĵetis en la lageton kelkajn kuprajn monerojn kaj sin amuzis, ellogante la karpojn. Menciinde estas, ke inter la fiŝoj troviĝis grandega ruĝa karpo. Oni opiniis, ke ĝi povas alporti feliĉigan fortunon, sin vidigante. Ankaŭ la taoistoj kaj sinhardantoj sur la monto San-qing tenis pian konduton al tiuj karpoj. Iu maljuna taoisto ĉiam zorgis pri nutrado al la fiŝoj ekde 60 jaroj, kiam li venis al la monto.
Iun tagon, ankaŭ la gubernatoro, veturante per palankeno portata de ok servistoj, plezure ekskursis al la monto San-qing. Elpalankeniĝinte ĉe la Suda Ĉiela Pordo, la gubernatoro rimarkis, ke ĉirkaŭ la lageto Jingyi'ch, amaso da homoj gaje ridas kaj petolas. Li tre volis scii, kion tiuj homoj faris. Haste oferinte bruligitajn incensojn al la budho-statuoj, la gubernatoro rapidis al la lageto kaj trovis, ke pilgrimantoj spektis ruĝajn karpojn, inkluzive de tiu grandega ruĝa karpo. La unuan fojon en sia vivo la gubernatoro vidis tiel grandan ruĝan karpon, kaj estis tuj allogata de ĝi. Avideme rigardante la grandegan ruĝan karpon, la gubernatoro ekinsidis pensante:
"Kiel bonege estos, se mi portos ĉi tiujn fiŝojn al mia rezidejo kaj aranĝos Ruĝkarpan Bankedon! Ho, la plej grandan ruĝan karpon mi donacos al la imperiestro kiel tributon, sekve mi certe estos promociata je tri gradoj pli alten." Tiel pensante, la gubernatoro dronis en fantazio, kvazaŭ li vere jam gajnis apanaĝon el la imperiestro, kaj fariĝis inspektoro kun la ora kostumo kaj jada zono. Kiel agrable kaj fierinde!
La gubernatoro rapide sin turnis al la Templo San-qing. Atinginte tien, anstataŭ unue bruligi incenson kaj kulti al la budho-statuo, la gubernatoro tamen vokis la templan abaton al si, kaj draŝis la lastan per laŭta insultado kriante:
"Sentaŭgulo vi ja estas! En la dia sanktejo, vi aŭdacas bredadi tiujn diablojn en la lageto!" La maljuna abato, tremante tutkorpe pro timo, raportis:
" Via gubernatora ekscelenco, tiuj estas ne diabloj, sed ruĝaj karpoj, kiujn viv-liberigis Avo San-qing."
"Kia sensencaĵo! Liberigi vivon? Prefere morton! Aŭskultu, hodiaŭ vi elakvigu ĉiujn tiujn fiŝaĉojn, kaj mi forportos ilin por fina aranĝo." Farinte tiun arbitran parolon, la gubernatoro foriris por ripozo.
La maljuna abato nenian ideon elpensis por bone solvi la problemon. Li alvokis siajn kolegojn kaj amikojn por interkonsiliĝi pri la afero, tamen ankaŭ ili nenion helpan elmetis. Oni pensis, diskutis kaj cerbumadis, ĝis kiam la suno estis subiranta ĉe la okcidento. Vekiĝinta el la dorma ripozo, la gubernatoro ne povis sin deteni de kolerego, neniun fiŝon vidinte. Li ordonis la servistojn bati la maljunan abaton 50-foje. Ege simpatia al sia majstro, iu juna taoisto ŝirmis lin per sia korpo, por protekti la majstron. La kruela gubernatoro turnis la torturon al la juna taoisto, kies korpo fine kovriĝis de sangverŝaj vundoj. La gubernatoro ordonis la maljunan abaton, ke li kaptigu la fiŝojn, tamen neniu faris eĥon. La gubernatoro ordonis siajn servistojn, ke ili saltu en la lageton kaj kaptu la karpojn. Ne scipovante naĝi, tiuj servistoj baraktis en la lageta akvo, kaj preskaŭ perdis sian propran vivon, se ne paroli pri kaptado de la fiŝoj. Stamfante la piedojn pro kolero, la gubernatoro povis nur permesi al tiuj servistoj el-akviĝi, sed aranĝis alian taskon al ili dirante:
"Stultuloj, morgaŭ vi alportu norion de sub la monto, kaj kaptu tiujn diablajn fiŝojn, norie elĉerpante la tutan akvon de la lageto."
Nokte, la maljuna abato ne povis endormiĝi pro la bat-vundiĝo. Antaŭ la tagiĝo, ĵus ferminte la okulojn, la maljuna abato vidis, ke knabino sin vestita per la ruĝa jupo venis al lia lito kaj surgenuiĝis al li. Kun larmoj sur la tuta vizaĝo, ŝi diris:
"Estimata savanto, por savi min kaj miajn fratinojn, vi estas ege suferanta. Evidente, kataklismo trafos nin. En la nomo de ĉiuj miaj fratinoj, mi petas vin refoje nin savi." En tiu momento la maljuna abato subite vekiĝis. Rememorante la vortojn de la ruĝ-vesta knabino, li konsciis, ke tio certe estas deziro de la ruĝaj karpoj esprimata pere de la sonĝo. La maljuna abato penige sin levis el la lito, kaj cerbumis pri tio, kiamaniere urĝe savu la fiŝojn. Kion fari? La unika metodo estas liberigi la fiŝojn el la lageto. Tamen, se li tion faros, li devos forlasi siajn kolegojn kaj amikojn multjare kunekzistantajn. Pensante pri tio, la maljuna abato sentis sin amare. Tamen nun ne estas tempo por li bedaŭri kaj malĝoji, sed li devas tuj ekagi. Spite fortan doloron de la bat-vundita korpo, li eliris el la templa halo. Serĉante por si iun bastonon, la maljuna abato venis al la lageto, kaj diris al la fiŝoj restantaj en la lageto:
"Sanktaj estaĵoj, hodiaŭ je kosto de mia propra vivo mi savos vin el la katastrofo. Se estonte ia plago trafos min, bonvole reciproku mian helpon." Tiumomente el la lageto abrupte aŭdiĝis bruo: "Pum! Pum!" Tio ŝajnis respondo al la maljuna abato. Plenforte la maljuna abato malfermis per la bastono la kluzpordon de la lageto, kaj la lageta akvo ekfluis al la rivero Baqi.
En la sekvanta tago, kiam la gubernatoro intencis ordoni la servistojn alporti norion de sub la monto, iu servisto konfuzite kuris al li kaj raportis:
"Via gubernatora ekscelenco, lasu min raporti al vi, ke elĉerpiĝis la akvo de la, la, lageto… kaj, kaj la fiŝoj… ĉiuj fiŝoj… forestas." La gubernatoro estis ege surprizata de tiu informo. Li hastis al la lageto kaj vidis, ke ekzistas ene neniu fiŝo, restas tie nur koto. La gubernatoro tuj flamiĝis kaj preskaŭ freneziĝis de kolerego. Post kontrolado al la lageta elirejo, li trovis, ke la kluzpordo estis bate malfermita de homo, kiu liberigis la fiŝojn. La gubernatoro ordonis la servistojn, ke ili enfermu ĉiujn taoistojn kaj sinhardantojn de la monto San-qing en la grandan halon kaj ĝin firme ŝlosu. Li ne haltis per tio. Laŭ lia ordono, la servistoj preparis sekajn hejtaĵojn ĉirkaŭ la halo kaj ekbruligis fajron, intencante mortigi ĉiujn enfermatojn. Vidinte la fajron flamiĝanta pli kaj pli furioze, la gubernatoro ekveturis per sia palankeno malsupren de sur la monto San-qing, kaj sin direktis rekte al la rivero Baqi por kapti ruĝajn karpojn el la rivero.
Sur la monto tiam pli furioziĝis la brulego. Densa fumo kaj arda flamo metis la enfermatojn en la vivdanĝeran krizon, kaj la morto pli kaj pli proksimiĝis al ili ĉiuj. Abrubte aŭdiĝis laŭtega tondro tra la ĉielo, kaj vidiĝis la ondanta nigra nubaro super la monto San-qing. Je palpebrumo falis pluvego, kiu estingis la incendion. Ĉion ĉi faris la ruĝaj karpoj, kiuj petis de la Drako-reĝo tiun vivsavan pluvon por la maljuna abato kaj aliaj homoj.
Elsavite, ĉiuj enfermatoj ĝoje hurais kaj genuiĝis sur la tero, esprimante dankemon al Avo San-qing. Helpate de kelkaj junuloj, la maljuna abato malfermis la pordon de la halo. Li sciis, ke certe la gubernatoro veturis al la rivero Baqi por kapti tiujn ruĝajn karpojn. Li decidis fari ion por savi la fiŝojn, sed per kia maniero li portempe ne sukcesis elpensi. Lia koro ŝajne ekbrulis pro la sento de senpoveco. Tamen momenton poste, bona ideo fulme lumigis la penson en la urĝeco. La maljuna abato invitis iun ŝtoniston al si, kaj petis la ŝtoniston, ke li preparu ŝtonan steleon kaj gravuru sur ĝi tri ideogramojn. La ŝtonisto tuj pretigis la ŝtonan steleon, kaj la maljuna abato starigis ĝin ĉe bordo de la rivero Baqi.
Siaflanke, la gubernatoro, en la antaŭa tago, kune kun la servistoj venis al la bordo de la rivero Baqi por kapti la fiŝojn. Tamen pro la tro profunda akvo, li ne sukcesis en la kaptado. Li ordonis prepari kelkajn noriojn, kaj poste denove alvenis al la rivero. Subite la ŝtona steleo saltis en lian rigardon. La gubernatoro ankaŭ legis sur la ŝtona steleo la tri grandajn ideogramojn kun la signifo: Viv-liberiga Rivero. Li estis vere konsternata kaj pensis:
"Ĉu la bodisatvo vere estas ĉiopova? De kie venis tiu ĉi aĵo en unu nokto?!" Li ekmemoris pri sia travivaĵo hieraŭ survoje. Estis la serena vetero sennuba kaj sunplena, sed palpebrume jam okazis la pluvego kun la nigra nubaro kaj timiga tondro, rezulte li malsekiĝis trakorpe simile al la hundo falinta en akvon. La gubernatoro jen memoris jen pensis, sentante pli kaj pli fortan timon. Ne eltenante la teruron, la gubernatoro fine sin returnis kaj forveturis hejmen.
La nomita ŝtona steleo ĝis nun ankoraŭ staras ĉe la bordo de la rivero Boqi.
Jen estas la legendo rakontita:
Kapti ruĝajn karpojn figubernator' ordonis,
Sentima abato al la fiŝoj savon donis.