• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:39:36    
Fe-pluva Roko

cri
Okcidente de la monto San-qing kaj oriente de la monto Huaiyu situas la Fe-pluva Roko. Barate de la roko, la fluo de la rivero Huaiyu formiĝis ĉi tie torenta akvofalo, kiu ŝaŭmante kaj muĝante sin ĵetas rekte al la centro de la roko. Sur la zenito de la roko videblas 5 profundaj spuroj de drakaj ungoj, sur roka muro troviĝas profunda kavo nomata Draka Trono. Legendo diras, ke ĉi tien iam alvenis Peka Drako siatempe.
Laŭ legendo, centoj da akvokampoj sterniĝantaj piede de la monto Huaiyu, okcidente de la monto San-qing, origine estis ne la akvokampoj, sed malebenaj altaĵoj kun unu montsulko kondukanta al loko nomata Tongfang. En la periodo Dali de la dinastio Tang (766 – 779), bonzo Wutong, kies originala nomo estis Zhichu, venis ĉi tien kaj konstruigis la Templon Dingwen. Por vivtenado de proksimume 500 bonzoj de la templo, ĉiutage dekoj da junaj kaj fortikaj bonzoj vektportis rizon el la loko Tongfang trans tiu mont-sulko. La vojo estis tre longa kaj laciga.
En iu obskura nokto, kiam Wutong, abato de la Templo Dingwen, sin trovis en la profunda meditado, subite aŭdiĝis frapo sur la templa pordo. Ekportinte sur sin mantelon, abato Wutong paŝis al la pordo, akompanate de la knaba bonzo, kiu tenas lampon por lumigi vojon. La pordo estis malfermata, kaj vidiĝis junulo kun ĉifonita vesto. Vidinte la abaton, la junulo tuj falis sur siajn genuojn antaŭ la abato kaj petegis:
"Majstro, savu min el pereo!" La abato Wutong haste starigis la junulon, kaj kondukis lin en la internan ĉambron, kie la abato donis manĝaĵon al la junulo. Poste la abato Wutong forestigis la knaban bonzon kaj ekdemandis la junulon, kio okazis al li. La junulo ekrakontis.
Li nomiĝis Ma Yulong, kaj estis nevo de taoista dio Xu Zhenjun. Pro lia petolemo kaj maldisciplinemo en la infanaĝo, oni nomis lin Peka Drako. Li kaj lia onklo Xu Zhenjun vizitis la saman lernejon kiel kunlernantoj. Iun tagon, kiam ili ambaŭ ludis ĉe rivera bordo, Peka Drako ekster-atende eltrovis brilan ruĝan perlon. Li ekkriis:
"Onklo! Rigardu, mi trovis trezoron! Xu Zhenjun alkuris al li, kaj petis rigardi. Sed Peka Drako ne volontis prezenti la perlon al la onklo, ĉar li sciis, ke Xu Zhenjun certe ne redonos la perlon al li post la vido. Similaj okazintaĵoj jam donis al Peka Drako sufiĉe da lecionoj. Spite rifuzon de sia nevo, Xu Zhenjun tamen ekagis por perforte kapti la perlon. Ne trovinte bonan kaŝejon por la perlo, Peka Drako tuj metis la perlon en sian buŝon. Xu Zhenjun tiklis la akselan kavon de la nevo, kiu ekridis ne-eltenante la tikladon. Tamen, tuj je lia ekrido, la enbuŝigita perlo englitis tra la gorĝo en la ventron de Peka Drako. Sekvis la terura fenomeno. Origine, la trezoro estis draka perlo kun la magia povo. Englutinte la drakan perlon, Peka Drako sentis mortigan soifon. Li tuj kuris al la lernejo kaj ektrinkis teon el tekruĉo, kiu baldaŭ malpleniĝis. Li rapidis al la akva vazego, kaj trinkis ties akvon ĝis la fundo. Ankoraŭ soifega, Peka Drako kuris al granda rivero, kiu baldaŭ elĉerpiĝis pro lia trinkado. Peka Drako laŭte kriis:
"Ho ve! Mi baldaŭ fariĝos drako! Mi ordonos, ke la provinco Jiangxi estu maro, kaj la monto San-qing mara insuleto!" Xu Zhenjun diris al li:
"Se vi fariĝos drako, mi lernos darmon, kaj feiĝos por vin mortigi!"
Malgraŭ tiuj vortoj de la onklo, la nevo vere fariĝis la draka spirito, kaj lia onklo Xu Zhenjun iris al la Okcidento por lerni la darmon. Pasis kelkaj jaroj. Ellerninte la darmon, Xu Zhenjun revenis ĉi tien kaj intencis mortigi Pekan Drakon. Okazis intensa batalado inter ili, rezulte Peka Drako malvenkis. Jen li fuĝis al la Templo Dingwen sur la monto Huaiyu, kaj petis abaton Wutong savi lin.
Abato Wutong havis klaran konon pri la afero. Li sciis, ke Peka Drako jam estas fortune destinita al sufero de katastrofo. Kvankam Peka Drako ne faris ion malbonan kaj damaĝan, tamen savado al ĝi estos danĝera aventuro. Se la abato ofendos Xu Zhenjun pro savado al Peka Drako, li ne nur riskos la propran vivon, sed ankaŭ alportos plagon al la templo. Eĉ se la abato povos eskapi de puno el Xu Zhenjun, li tamen estos senigata je 10 jaroj da vivlongo pro kontraŭstaro al la ĉiela destino, kaj plie, li ne havos pacan finon. Sed ekde sia bonziĝo, la abato jam rigardis filantropecon kiel sian bazan principon, kaj li decidis savi la junulon. Kunmetante ambaŭ manplatojn ĉe la brusto, la abato fermis siajn okulojn kaj diris kun profunda suspiro:
"Amitabo! Ĉar vi venis ĉi tien, evidente ni eble havas ion inter-rilatan. Do mi certe strebos por vin savi. Tamen mi petas, ke estonte vi nepre ne faru ian ajn malbonaĵon kaj mortigon."
Abato Wutong kondukis la junulon en iun flankan halon, kie troviĝas sekreta ŝirmejo malantaŭ iu niĉo de budhostatuo. La abato kaŝis la junulon en tiu sekreta ŝirmejo kaj reordigis ĉion laŭ la originala aspekto.
En la sekvanta tago, vere aperis Xu Zhenjun sur la monto. Kun kolera mieno li vizitis la Templon Dingwen, kie li traserĉis por trovi Pekan Drakon, sed malsukcesis. Svingante sian glimantan glavon, li diris al la abato Wutong:
"Abato, diru la veron, mi petas. Kie kaŝiĝas Peka Drako?" Kunmetante siajn du manplatojn ĉe la brusto, la abato respondis:
"Amitabo! Taoista Dio, mi nenion scias." Xu Zhenjun konis la bonzon, kiu jam ricevis la budhan inicon, tial li ne aŭdacis trakti la abaton perforte, kaj nur povis retiriĝi el la templo.
Atendante ĝis Xu Zhenjun iris foren, la abato Wutong ellasis Pekan Drakon el la sekreta ŝirmejo. Por rekompenci la abaton pro lia savado, Peka Drako volis fari ion utilan al la Templo Dingwen. Kio estas la plej bezonata? Peka Drako cerbumadis pri la farinda afero. Ĝi rimarkis, ke la monto Huaiyu ne havas grenan kampon, pro tio ĉiutage proksimume 70 bonzoj devas transporti grenon al la templo. La grena transportado estas ege ŝvitiga, precipe dum pluvado kaj neĝado. Peka Drako elpensis bonan ideon kaj decidis krei pecon da grena kampo por la templo. Ĝi diris al la abato Wutong:
"Estimata abato, multan dankon pro via viv-sava favoro. Rekompence, mi volontas fari ion bonan por vi. Bonvole donu al mi cent litrojn da rizaĵo, mi petas." La abato Wutong tuj plenumis lian peton, kaj kuirigis tiom da rizaĵo, kiom da li bezonis. Manĝinte la rizaĵon, Peka Drako diris al la abato:
"Estimata abato, dum la sekvantaj sep tagoj, en iu ajn okazo, krom se alvenos mia onklo, ne bruigu tamburon. Sed, se vere mia onklo alvenos, nepre informu min per tamburado, mi petas." La abato Wutong konsentis kapjesante.
Peka Drako iris al sovaĝejo kaj tie retro-formiĝis kiel grandega skvalo. Rastante per la ungoj kaj hakante per la vosto, Peka Drako sin okupis en la grandskala reformado, kio kaŭzis samtempe fulmotondron kaj obskuron sur la tero. Post kvin tagoj kaj kvin noktoj, la antaŭaj altaĵoj jam estis erpitaj kaj hakitaj kiel ebenajn kampojn.
Dum tiuj kvin diurnoj, la lokanoj dronis en forta paniko opiniante, ke la ĉielo baldaŭ falos. Oni sin ŝovis sub litojn aŭ tablojn por trovi la ŝirmejon. Ankaŭ la bonzoj de la Templo Dingwen estis ege timigataj. En la sesa tago, la bonzoj jam ne povis elteni plu la malsaton. Vidinte, ke la ĉielo restas nefalinta, la bonzoj elektis kuraĝan knaban bonzon, ke li frapu tamburon por informi la lokanojn.
Tiam, Peka Drako jam ekspluatis multe da kampoj, kie ĝi faris pisadon. Ĝuste kiam ĝi sin preparis por ebenigi la montpinton Xiang'lu, kaj kunligi la lokon kun Tongfang, tiumomente aŭdiĝis trifoje la bruo de tamburado el la Templo Dingwen. Miskomprenante la bruon kiel la alarmon pri alveno de Xu Zhenjun, Peka Drako, je unu transkapiĝa salto, atingis klifon ĉe la enirejo de la vilaĝo Malgranda Huaiyu. Ĝis nun ankoraŭ videblas kvin profundaj spuroj de la drakaj ungoj. Lacega kaj malsata, Peka Drako sidiĝis tie por iom ripozi. Kiam ĝi estis turmentata de malsato, subite ĝi vidis bovon herbojn maĉantan, do ĝi prenis la bovon kiel manĝaĵon. Peka Drako formanĝis la mezan parton de la bovo, kaj antaŭ ol ĝi prenis ankaŭ la kapon kaj la voston de la bovo, denove ekbruadis la tamburo de la templo. Tamen ĉifoje vere estis Xu Zhenjun, kiu alpersekutis Pekan Drakon.
Ne longe post kiam Xu Zhenjun forlasis la Templon Dingwen, li aŭdis bruadon de monthakado kaj rokrompado el la direkto de la monto Huaiyu. Li komprenis, ke Peka Drako ankoraŭ restas sur la monto Huaiyu. Xu Zhenjun sin returnis kaj refoje venis sur la monton. Vidinte lin, la abato Wutong haste frapis la tamburon, farante urĝan alarmon. Aŭdinte la tamburan alarmon, Peka Drako, ege terurata, tuj faris sep transkapiĝajn saltojn sinsekve, atingis la montpiedon kaj fuĝis tra la oka Draka Lageto.
La loko, sur kiu sian dorson apogis Peka Drako dum la ripozado, profunden kaviĝis kaj fariĝis ŝtona groto. La de ĝi postlasitaj kapo kaj vosto de la bovo fariĝis ŝtonoj. Forkurante de sur la monto Huaiyu, ĝi faris sume ok transkapiĝajn saltojn, sekve de tio, aperis ok Drakaj Lagetoj kaj akvofaloj. Oni nomas tion Baqi, pro tio la vilaĝo situanta piede de la monto ekportis la nomon Baqi. Kaj la lasta Draka Lageto estis nomata Draka Lageto Baqi, kiu estas la plej granda kaj la plej profunda el la ok Drakaj Lagetoj. Oni diras, ke la Draka Lageto Baqi sin ligas kun la rivero Ora Sablo maldekstre kaj kun la rivero Jiujiang dekstre.
Ege bedaŭrinde estas, ke tro frue oni bruigis la tamburon. Pro tio Peka Drako ne nur ne havis tempon por ebenigi la montpinton Xiang'lu, sed ankaŭ ne kaptis ŝancon feki sur la kampoj krom pisi tie, rezulte la kampoj de la monto Huaiyu nur riĉas je akvo, sed mankas je sterko.
Siaflanke, Peka Drako daŭrigis la rifuĝadon, elsaltante el la Draka Lageto Baqi, kaj atingis la pasejon Fenshui ĉe la okcidenta piedo de la monto San-qing. Ĝi denove malsatiĝis kaj pensis kiamaniere sin satigi. Ĉe vojrando ne malproksima troviĝis kabana monaĥinejo, Peka Drako rapidis tien por trovi ion manĝeblan. Estis ĝojige por ĝi, ke tie iu bela virino estis vendanta vermiĉelon. Ĵus kiam Peka Drako sidiĝis ĉe manĝtablo, la bela virino jam komplezeme prezentis plenan bovlon da vermiĉelo varme vaporanta kaj apetitige odoranta. Peka Drako senmaĉe englutis la vermiĉelon kaj forlasis la kabanan monaĥinejon. Nur kelkajn paŝojn irinte, ĝi sentis fortan doloron en la ventro, kaj komencis kaj feki kaj vomi. Tamen ege surprize estis, ke ĝi fekis la dikan kaj pezan fer-ĉenon, kaj vomis ankaŭ la samon, tuj poste ĝi estis katenata de la du feraj ĉenoj, ne povante sin movi. Tiumomente atingis Xu Zhenjun kaj sukcesis ĝin kapti.
Kio okazis al Peka Drako? La bela virino en la kabana monaĥinejo fakte estis aliformo de Avalokiteŝvaro de la Suda Maro, kaj ŝi venis por helpi al Xu Zhenjun kapti Pekan Drakon. Espriminte dankon al Avalokiteŝvaro, Xu Zhenjun forportis Pekan Drakon, kaj enkarcerigis ĝin en la Ok-angulan Puton de la urbo Nanchang.
Poste, kiam la fama literatoro el la dinastio Ming s-ro Zhu Xi faris lekciadon en la lernejo Huaiyu, li aŭdis pri tiu interesa legendo kaj venis ĉi tien. Kiam li vidis, ke la akvofalo torentas de sur la loko pli ol cent metrojn alta, kaj, kunfrapiĝante kun la malgranda ŝtonplato malsupre, ĝi naskas la akveran nebulon ĉirkaŭ kvar metrojn altan, kaj tiu, simile al neĝflokoj spirale kirliĝantaj, falas en la Drakan Lageton, tiu fama literatoro estis tute ravita de la spektaklo. Por esprimi sian fortan admiron al la fenomena vidindaĵo, s-ro Zhu Xi skribis tri grandajn ideogramojn sur la roko apud la akvofalo. La tri grandaj ideogramoj signifas: Neĝvolva Kurteno. Poste, la eduka oficisto de la provinco Jiangxi en la dinastio Ming s-ro Wang Zongmu venis al la lernejo de la monto Huaiyu por fari inspektadon. Li aŭdis, ke la malgranda Draka Lageto, super kiu Peka Drako siatempe sidiĝis por sin refreŝigi, estas ege vigla en eĥo. Kiam oni petis pluvumon dum sekegeca tempo, ĝi ĉiam reagis kontentige. Kortuŝite de tio, s-ro Wang Zhongmu skribis sur la roko ankaŭ tri grandajn ideogramojn kun la signifo: Fe-pluva Roko. De tiam la vidindaĵo estas nomata Fe-pluva Roko.
Jen estas la legendo rakontita:
Vivriskante savon faris bonzo karitata,
Monton hakis Peka Drak' kaj estis kamp' kreata.