• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:40:42    
Ruino de Bonza Templo

cri
Okcidente de la monto Sanqing staras la monto Huiyu, kun la montpinto Jingang sur si. Piede de la montpinto Jingang troviĝas vaka tereno, kie estas ruino de la Templo Dingwen konstruigita de bonzo Wutong en la dinastio Tang. Laŭ legendo, de post kiam la Peka Drako ekspluatis kampojn por la Templo Dingwen, tieaj bonzoj ne plu bezonis iri malsupren de sur la monto por kvestado kaj vektportado de la greno. Abato Wutong, donacinte kelkajn pecojn de la kampoj al ĉirkaŭaj kamparanoj, rezervis la lastan parton, tiamaniere la Templo Dingwen povis sin vivteni per la ter-kultivado. La templo estis plivastigata kaj la nombro de la bonzoj superis 800. Abato Wutong tiam ŝanĝis la templan nomon kiel "Kontemplejo Fahai", kaj mem servis kiel darmisto.
Pasis multaj jaroj en paco kaj kvieto. Iun profundan nokton, kiam darmisto Wutong faris kontempladon fermante la okulojn, abrupte ekblovis infereca vento, kiu estingis la kandelan lumon. La knaba bonzo servanta al la darmisto Wutong aŭdis la voĉon: "Ho ve!" Sed kiam li haste relumigis la kandelon, li trovis, ke la darmisto ankoraŭ sidis kiel antaŭe fermante la okulojn. Vidinte nenion eksterordinaran, la knaba bonzo foriris por ripozo.
Tamen, fakte okazis io eksterordinara. De tiam, neniu sciis, kial la darmisto Wutong ekinteresiĝis pri monaĥinejo kaj ĉiutage vizitas tien. La menciita monaĥinejo situis en la dorsa deklivo de la monto Huaiyu Malgranda, kaj la nombro de tieaj monaĥinoj superis 3 mil, tial la monaĥinejo estis sufiĉe renoma en la ĉirkaŭaj regionoj. Sed, de kiam la darmisto Wutong ofte vizitis la monaĥinejon, tieaj monaĥinoj unu post alia forlasis ĝin kaj transloĝiĝis en aliajn monaĥinejojn. Post malpli ol unu jaro, 3 mil monaĥinoj ĉiuj foriris kaj restis fine nur vaka monaĥinejo.
En la Kontemplejo Fahai, Wutong aranĝis speciale la Virinan Halon, por ke la inaj pilgrimantoj faru kultadon aparte. Laŭ lia instrukcio, oni fosis tunelon antaŭ la budho-niĉo en la Virina Halo, kaj la tunelo rekte etendiĝis en la monaĥinejon. La darmisto metis lignan tabulon sur la tunela enirejo de la Virina Halo, kaj instalis specialan organon, kiu povas aŭtomate renversi homon ekpaŝantan sur ĝin. Kiam la homo falis en la tunelon, la ligna tabulo aŭtomate refermiĝis, montrante nenian signon malsaman ol parto de la hala planko. La darmisto Wutong, sub la preteksto fari individuan kontempladon, iris al la monaĥinejo situanta sur la dorsa flanko de la monto Huaiyu Malgranda, kaj tie ekloĝis sola. Li permesis nur al la knaba bonzo servanta al li sendi la manĝaĵon kaj akvon, pli multajn ol tiuj bezonataj de unu homo. La darmisto ankaŭ diris al la deĵoraj bonzoj, ke ili, vidante junajn kaj belajn virinojn alpilgrimantajn, petu ilin stariĝi sur la menciita ligna tabulo, kaj lasu ilin fali en la tunelon. La bonzoj ĉiuj sentis la aferon suspektinda, tamen neniu kuraĝis demandi lin pri tio.
Iun jaron, alvenis juna paro por konsekri la budhon en la Kontemplejo Fahai. La junulo nomiĝis Liang Sanlang, kaj lia edzino Su'e. Liang Sanlang eniris en la frontan halon kaj lia edzino en la Virinan Halon. Fininte kultadon, Liang Sanlang eliris por renkontiĝi kun la edzino. Sed ĉe la pordo de la Virina Halo gardis du bonzoj, kiuj ne permesis al li eniri en tiun halon. Li do pacience atendis antaŭ la pordo. Tamen longan tempon poste, ankoraŭ ne vidiĝis la edzino Su'e. Profitante de ŝanco de momenta malatento de la gardantaj bonzoj, Liang Sanlang forpuŝis ilin, kaj kuris en la Virinan Halon. Tamen kie estas la edzino? Neniun li vidis en la halo! Tiam la du gardantaj bonzoj jam sekvis lin en la halon. Ege koleriĝante, Liang Sanlang ekbatis ilin kaj disrompis la Virinan Halon ankaŭ. Kun maltrankvileco kaj indigno, li eliris el la halo kaj daŭrigis la serĉadon. Je la vespera krepusko, subite li vidis, ke el la direkto de la monaĥinejo alkuris virino kun la malorda hararo. Liang Sanlang rapidis al ŝi kaj vidis, ke ĝuste estis lia edzino Su'e. Ŝiaj vestoj estis tute disŝiritaj, kaj sur ŝiaj korpo kaj vizaĝo videblis sangmakuloj.
Vidinte sian edzon, Su'e tuj sin ĵetis en lian sinon, kaj diris indigne:
"Kara, ĉi-tieaj bonzoj ĉiuj estas brutoj." Liang Sanlang demandis:
"Kio okazis al vi? Diru rapide!" Su'e respondis:
"Antaŭ la budho-niĉo de la Virina Halo troviĝas movebla tabulo, kaj je mia ekgenuiĝo sur la tabulo, mi tuj falis en tunelon, kaj la tabulo aŭtomate fermiĝis. En la tunelo lumas ole-lampoj. Mi laŭtege kriadis, sed neniu respondis. Mi plenforte frapis je la tabulo, tamen vane. Sen la alia elirejo, mi nur povis iri antaŭen laŭ la tunelo. Elirinte el la tunelo, mi vidis domon kaj eniris en ĝin. En la domo metiĝis lito kaj ankaŭ ŝvebis neordinara parfuma odoro mis-konsciiga kaj endormiga. Mi sentis min ege dormeme, kaj vole nevole kuŝiĝis en la liton kaj endormiĝis. Kiam mi vekiĝis, mi trovis, ke ĉe mi dormis maljuna bonzo. Surprizite kaj terurite, mi intencis forkuri, sed estis firme ĉirkaŭprenata de la brutala bonzo. Li diris:
"Nenion diru, kiam vi estos libera! Se vi malkaŝos ion, la budho kulpigos vin kaj punos vin kaj ankaŭ vian familion per morto kaj bankroto! Liaj vortoj forte incitis min, kaj mi batalis kontraŭ la bonzaĉo, kiu disŝiris miajn vestojn kaj vundis min. Fine mi kaptis benkon, per ĝi frakasis fenestron kaj kuris ĉi tien." Apenaŭ fin-parolinte, Su'e subite sin tiris el la sino de la edzo, draste kuris al la apuda rokmuro, kaj, forte frapante sian kapon kontraŭ la rokmuro, tuj mortis pro disrompiĝo de la kapo. ( Noto: Laŭ la antikva feŭdisma etiko, suferinte perfortaĵon, la virino hontis vivi plu en la mondo, kaj preferis elekti sin-mortigon por esprimi sian dignon kaj ankaŭ indignon kontraŭ la perfortaĵo.)
Rigardante la tragikan morton de sia edzino, Liang Sanlang preskaŭ sufokiĝis pro plor-singultado. Demetinte sian veston, li kovris sian kompatindan edzinon, kaj simile al hurlanta leono, li sin pafis al la monaĥinejo situanta sur la dorsa deklivo de la monto Huaiyu Malgranda.
Li atingis la monton Huaiyu Malgranda. Antaŭ ol li trovis la kriman domon, li estis barata de maljuna bonzo. Opiniante lin la bonzo krimula, Liang Sanlang, anstataŭ paroli ion, ekluktis kontraŭ li, kiu respondis lin ankaŭ per luktarto. Okazis furioza luktado inter ili ambaŭ, kaj iom post iom Liang Sanlang jam ne kapablis ataki, sed nur sin defendi. Kaj fine, kiam la maljuna bonzaĉo atakis lin per seria krura luktarto, Liang Sanlang estis forte tretata je la maldekstra kruro, kiu tuj rompiĝis, sekve sangante el la buŝo, li svenis kvazaŭ morte.
Ne sciante, kiom longe sveninta, li vekiĝis kaj sin sentis dolorege en la tuta korpo, kiu ŝajnas bruligita aŭ disrompita. En la malklara konscio, li ekmemoris pri la batalo kontraŭ la maljuna bonzaĉo. Malfacile malfermante siajn okulojn, Liang Sanlang trovis, ke li kuŝas en lito, kaj antaŭ la lito staras du fremduloj olda kaj juna. La olda havas pli altan staturon, iom kurban dorson kaj grizan hararon. La juna estas knabino de 17 aŭ 18 jaroj kun la longa ole nigra plektita hararo ĉe la dorso. La knabino simpatie rigardas lin per siaj belaj okuloj. Liang Sanlang tiumomente konsciiĝis, ke li estas elsavita. Peristaltante sian buŝon, li diris:
"Onklo, kio…" La oldulo, iom ordigante por li la litkovrilon, respondis:
"Ne timu, knabo! Estu trankvila, ĉi tien ne kuraĝas veni la bonzaĉoj." Liang Sanlang demandis denove:
"Onklo, kial mi kuŝas ĉi tie?" La oldulo respondis:
"Mia familia nomo estas Yang, kaj ni alvenis ĉi tien antaŭ du jaroj. Tiam, mia edzino kaj mia pliaĝa filino ambaŭ venis ĉi tien por kultado al la budho, tamen ili ne revenis hejmen. Mi atendis kaj serĉis informon, sed vane. Ili ambaŭ malaperis. Do mi kune kun mia pli juna filino Hanmei serĉadis ĝis ĉi tie, tamen ankoraŭ ne trovis ian ajn spuron de miaj edzino kaj la pliaĝa filino. Ni do decidis loĝi ĉi tie por trovi informon pri ili. Hodiaŭ matene, kiam ni iris al la montpinto Xiang'lu por elfosi drogherbojn, ĉe la la montpiedo ni vidis vin grave vundita, kaj portis vin ĉi tien. Forte malferminte viajn dentojn, ni enbuŝigis al vi revivigan supon preparitan de ni per raraj drogherboj, kaj finfine vi vekiĝis."
Aŭdinte la vortojn de la oldulo, la okuloj de Liang Sanlang pleniĝis de larmoj. Firme tenante la manojn de sia savanto, li diris:
"Onklo Yang, ho, vi… via favoro ne-rekompenceblas, eĉ se mi servas al vi kiel ĉevalo kaj bovo!" Onklo Yang respondis konsolante lin:
"Ne diru plu, trankvile ripozu por pli frue resaniĝi. Mi faros osto-sintezon por vi, ĉar via krura osto estis disrompita."
Liang Sanlang loĝis duonjaron en la hejmo de la onklo Yang. Dum tiu tempo onklo Yang kaj lia pli juna filino Hanmei zorgeme kuracis lin per drogherboj kolektitaj de ili sur la monto. Resaniĝinte, Liang Sanlang adiaŭis la onklon Yang kaj Hanmei, kaj ekiris al la monto Wudang por lerni tie la taoisman luktarton.
Tri jarojn poste, Liang Sanlang ellernis la potencan luktarton kaj revenis al la monto Huaiyu. Li decidis unue ruinigi la Kontemplejon Fahai, poste viziti onklon Yang kaj Hanmei. Do li rekte sin direktis al la monaĥinejo situanta sur deklivo de la monto Huaiyu Malgranda por sin venĝi al bonzo Wutong.
Liang Sanlang senbrue atingis la loĝejon de Wutong. Manipulante lertan luktarton ellernitan en la taoisma monto Wudang, li facile saltis sur la tegmenton simile al la blanka gruo fluganta supren al la ĉielo. Malkovrinte tegolojn de la tegmento, li, je ekpremo, rompis la trabon, kaj uzante mirigan luktarton, li senbrue saltis de sur la tegmento kaj stariĝis en la domo, kvazaŭ fortika arbo kun la radiko profunda. Tiam li laŭtkriis:
"Brutaĉo, elrampu al mi!" Aŭdinte lian voĉon, la bonzaĉo Wutong elkuris kaj ekbatalis pugno-svingante kun Liang Sanlang. Pugnoj kontraŭ pugnoj, manplatoj kontraŭ manplatoj, ambaŭ luktantoj ekfaris intensan luktadon inter si. Ju pli Liang Sanlang luktis, des pli li bravis, kaj bonzaĉo Wutong komencis retiriĝi malantaŭen. Kiam Liang Sanlang ekuzis mortigan luktarton nomatan Tondra Manplato, sekve Wutong abrupte malaperis palpebrume. Nenion konsiderante, Liang Sanlang bruligis la monaĥinejon kaj detruis la sekretan tunelon. Post tio, li rapidis al la Kontemplejo Fahai, kies pordo estis strikte fermata. Liang Sanlang ankaŭ bruligis la kontemplejon, kaj ĝi baldaŭ fariĝis ruino.
Kiam oni ordigis la templan ruinon, en la stoko de hejtaĵoj en la kuirejo, ili trovis, ke du vazegoj estis kunmetitaj unu sur la alia. Scivolemaj oni malkovris la supran vazegon kaj vidis, ke en la malsupra vazego sidas bonzo mortinta, kies vizaĝo estas freŝkolora, same kiel tiu de homo vivanta. Oni konis lin, kiu estas neniu alia krom la darmisto Wutong. Iu junulo, levante ŝtonon, intencis lin frakasi. Tiun momenton, iu klerulo eligis surprizitan krion, tio retenis la junulon, kaj li formetis la ŝtonon. La klerulo montris al aliaj ideogramojn skribitajn sur la interna rando de la vazego. Estis sanga surskribo apenaŭ distingebla. Temis pri dato, kiam forpasis la darmisto Wutong. Post kalkulado, oni sciis, ke en la tempo, kiam la Kontemplejo Fahai dronis en la ĥaoso, ignorante budaisman disciplinon kaj virton, la darmisto Wutong jam ne vivis en la mondo antaŭ longe.
Fakto estis, ke la tiel nomata bonzo Wutong vidita en la tempo, kiam forestis la vera bonzo Wutong, estis falsa. La falsa Wutong estis transformata el poligono kreskanta sur la montpinto Xiang'lu. Post la mil-jara sin-hardado, ĝi fariĝis spirito kaj faris ĉion okazintan. Kiel rakontate en la komenco, tiujare, kiam la infereca vento ekblovis en la templo, la Poligona Spirito forprernis en la mallumo la darmiston Wutong kaj metis lin en la vazegon. Ĉe la momento, kiam la darmisto Wutong baldaŭ mortos, li vundis sian longan fingron, kaj per sango el la vundita fingro, li skribis la daton de sia morto. Kiam la knaba bonzo servanta al la darmisto Wutong denove bruligis la kandelon, la de li vidita maljuna bonzo, sidanta kun la fermitaj okuloj, fakte estis transformata el la Poligona Spirito. Kiam Liang Sanlang forbruligis la bonzan templon, la Poligona Spirito forfuĝis al la montpinto Xiang'lu, kaj kuris sub la teron. Poste la Poligona Spirito refoje kaŭzis romantikan amaĵon, kiu tamen estis la sekvanta okazintaĵo. Nun ni lasu ĝin.
Siaflanke Liang Sanlang fine vizitis la hejmon de onklo Yang kaj lia pli juna filino Hanmei. Poste li edziĝis al Hanmei kaj fiksloĝis ĉe la monto Huaiyu. Li kaj liaj idoj sin okupis en terkultivado de generacio al generacio sur la kampoj ekspluatitaj de la Peka Drako.
Jen estas la legendo rakontita:
Disciplinon sekse rompis bonzo perversia,
Templon venĝe forbruligis junulo pasia.