• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:41:43    
Ruino de Instituto Huaiyu

cri
Post kiam Liang Sanlang forbruligis la bonzan templon, timante, ke la spirito aŭ la demono hantados ĉi tie, lokanoj ne konstruis alian bonzan templon. Pro tio, la loko restis ruino ĝis tempo de la dinastio Song (960 – 1279). Tiam, oni starigis ĉi tie instituton, kiu invitis faman literatoron s-ron Zhu Xi fari lekciadon al studentoj. La alveno de Zhu Xi aparte interesis tieajn tri spiritojn. Ĉu vi povus konjekti, kiuj la trio estis? Unu el la trio ja estis Poligona Spirito, kiu murdis la darmiston Wutong en la pasinteco. Kiam Liang Sanlang bruligis la bonzan templon, ĝi forkuris al sia nesto sur la montpinto Xiang'lu. La dua el la trio estis Vulpa Spirito loĝanta en la Vulpa Groto sur la monto Huaiyu Malgranda, kaj la tria estis Lotusflora Spirito loĝanta en la lageto situanta antaŭ la pordo de la instituto Huaiyu. La tri spiritoj, koluziante en la konspiro, hantadis por damaĝi homojn. S-ro Zhu Xi estis talentulo, kiu havis neordinaran homan kvintesencon. Se la tri spiritoj sukcesos asimili lian homan kvintesencon, ilia por-feiĝa sinhardado mallongiĝos je 300 jaroj. Pro tio, ĉiu el la tri spiritoj, kun la kaŝita motivo, intencis proprigi al si s-ron Zhu Xi.
Poligona Spirito estis spertulo lerta en hantado. Nelonge post kiam s-ro Zhu Xi venis al la instituto, ĝi sin figuris kiel 7 – 8-jaran knabon kaj vizitis la famulon en lia ĉambro. S-ro Zhu apartenis al tiaj homoj, kiuj aparte ŝatas infanojn. Vidinte la knabon kun la bruna haŭto, nigra hararo kaj ventro-kovrilo el la nigra ŝtofo, s-ro Zhu ekŝatis lin, kiu aspektis vigloplena kaj aminda. S-ro Zhu Xi regalis la knabon per frandaĵoj, kaj demandis, de kie li alvenis. La knabo respondis, ke li pro malatentemo disiĝis de la patrino, kiu ankoraŭ ne trovis lin, do li devigate restas ĉi tie, sin vivtenante per almozpetado. La bonkora s-ro Zhu kredis liajn vortojn kaj akceptis la knabon en la instituto. Opiniante la knabon obeema, ŝatinda kaj kompatinda, s-ro Zhu proponis al la knabo nokte dormi kune kun li en la sama lito. La propono ĝuste koincidis kun la deziro de Poligona Spirito. Kuŝante proksime al s-ro Zhu en la sama lito, ĝi povos facile asimili lian homan kvintesencon. Do ĝia afero estis bone aranĝata. Tage, sub preteksto de almozpetado, la knabo forlasis la instituton kaj revenis al la montpinto Xiang'lu, sed vespere li revenis al la instituto por tranokto.
De kiam Poligona Spirito alvenis al la instituto, s-ro Zhu sentis sin laca kaj senenergia.
Rigardante, ke Poligona Spirito jam proprigis al si s-ron Zhu Xi, Vulpa Spirito kaj Lotusflora Spirito fariĝis kaj koleraj kaj malamikaj kontraŭ Poligona Spirito. Lotusflora Spirito pensis, ke ĝi loĝas tiel proksime de s-ro Zhu, kompreneble ĝi devas la unua gajni la ĉasaĵon anstataŭ la du aliaj. Por proprigi s-ron Zhu, ĝi do decidis perfidi Poligonan Spiriton.
En la sekvanta tago, post kiam Poligona Spirito eliris el la instituto, Lotusflora Spirito sin transformis kiel junan kaj ĉarman taoistinon, kaj venis al la ĉambro de s-ro Zhu. Kiam li ellitiĝis kaj lavis sian vizaĝon, Lotusflora Spirito alpaŝis kaj profunde sin klinis riverence al s-ro Zhu, kokete dirante:
"Bonan farton al vi, s-ro Zhu!" Estis surprize por Zhu Xi vidi ĉi tie ĉarman taoistinon. Li reciprokis ŝian saluton kaj demandis:
"Pardonon, sinjorino, de kie vi alvenis kaj kion vi volas?" Lotusflora Spirito respondis:
"Mi estas taoistino ĉie vaganta. Ĉar mi hazarde trovis, ke la instituton kovras la monstra nebulo, mi do serĉadas ĝis ĉi tie, kaj nun mi vidis, ke la monstra nebulo originas el la kapo de via sinjora ekscelenco. Permesu al mi averti vin pri la danĝero." S-ro Zhu, ege mirigate de ŝiaj vortoj, diris:
"Fratino fea, vi eraras! La instituto estas kleriga sanktejo, do kie povus troviĝi monstro?" Lotusflora Spirito diris:
"Via sinjora ekscelenco ne kredas al miaj vortoj? Ĉi-matene mi vidis knabon eliranta el via ĉambro. Ĉu vi scias lian devenon?" S-ro Zhu neis kap-balancante, kaj Lotusflora Spirito daŭrigis la demandadon:
"Via sinjora ekscelenco, ĉu vi aŭdis la rakonton pri tio, ke Liang Sanlang forbruligis la bonzan templon?" S-ro Zhu kapjesis dirante:
"Jes, mi iam aŭdis la rakonton. Sed kian rilaton havas la infano kun la rakonto?" Lotusflora Spirito ne sin detenis de ridego kaj diris:
"Kian rilaton? Sciu, mi petas, ke la infano ja estas Poligona Spirito, kiu mortigis la darmiston Wutong kaj mem aliformiĝis kiel Wutong. Se vi ankoraŭ ne kredas al mi, do bonvole faru provon ĉ-nokte: Kiam la infano endormiĝos, vi bonvole ligu nigran silkan fadenon sur lian nigraŝtofan ventro-kovrilon, kaj kiam li matene foriros, vi sekvu lin laŭ la nigra silka fadeno, tiam vi certe trovos lin." Finparolinte, Lotusflora Spirito adiaŭis kaj foriris.
Kvankam s-ro Zhu ankoraŭ iom dubis pri ŝiaj vortoj, tamen li preparis por si fasketon da nigra silka fadeno kaj ankaŭ kudrilon. Nokte, post kiam la knabo endormiĝis, s-ro Zhu kudrile ligis la fadenon sur la malgrandan nigran ventro-kovrilon de Poligona Spirito, kiu nenion rimarkis. Je la tagiĝo, ĝi denove forlasis la instituton kaj sin direktis hejmen. S-ro Zhu senprokraste ĝin sekvis laŭ la nigra silka fadeno, kaj atingis la montpinton Xiang'lu, kie li vidis, ke la nigra silka fadeno restis pinglate sur la dika poligona rampaĵo. S-ro Zhu rapidis al la instituto por preni ŝpaton. Elirante el la korta pordo, li ekmemoris onidiron, ke demonoj, monstroj, fantomoj kaj spiritoj timas ruĝ-inkan plumon, li do revenis al sia kabineto kaj prenis ankaŭ la ruĝ-inkan plumon. Reveninte al la montpinto Xiang'lu, s-ro Zhu unue strekis signon per sia ruĝ-inka plumo sur la poligona rampaĵo, poste li ekfosis ĉe ĝia radiko. Li fosis kaj senĉese fosadis ĝis la profundeco de proksimume 4 metroj, tiam aperis antaŭ liaj okuloj la poligono kun la formo de grasa bebo. S-ro Zhu insultis ĝin senvoĉe:
"Vi, damninda monstro, vi jam mortigis Bonzon Wutong, kaj nun vi intencas murdi ankaŭ min. Ĉu vi ankoraŭ povos damaĝi homon?" S-ro Zhu kunportis la poligonon al la instituto. Puriginte akve kaj dispeciginte tranĉile la poligonon, s-ro Zhu metis ĝin en poton kaj ekkuiris ĝin sur fajro. Baldaŭ la apetitiga odoro ekŝvebis en la kuirejo.
Tiamaniere la poligono estis eliminata de s-ro Zhu Xi, kaj tio aparte ĝojigis Lotusfloran Spiriton. Ĝi pensis, ke nun estas la ŝanco por ĝi proprigi s-ron Zhu. Sin figurinte kiel ĉarman virinon, ĝi faris plenan preparon por ekiri al li, sed tiam eniris Vulpa Spirito. Je ekvido de la nova figuro de Lotusflora Spirito, ĝi tuj komprenis, kion signifas tio. Sed sin ŝajnigante stulta, Vulpa Spirito demandis haste:
"Feino Lotusflora, kien vi volas iri?" Demandite, Lotusflora Spirito sciis, ke la afero estas nekaŝebla al Vulpa Spirito, sekve ĝi respondis:
"S-ro Zhu Xi mortigis Poligonan Spiriton, do mi decidis venĝi por ĝi." Trudante al si la surprizitan mienon, Vulpa Spirito diris:
"Kio? Vi venĝos por ĝi? Estus pli bone, se mi la unua iru por ordigi la konton kun li!" Sen havi kaŭzon por kontraŭstari al Vulpa Spirito, do Lotusflora Spirito kontraŭvole konsentis dirante:
"Jes, bone, ni iru al li laŭvice!"
Vulpa Spirito, sin figurinte kiel belulinon, venis al la ĉambro de s-ro Zhu. Vidinte, ke s-ro Zhu manĝas Poligonan Spiriton, ĝi ekkriis:
"Ho! Kiel bonodore!" Rimarkinte la belulinon, s-ro Zhu demandis:
"Kiu vi estas? Kial vi venis ĉi tien?" Kun la ĉagrena mieno Vulpa Spirito respondis:
"Kiel mizera estas mia sorto! Miaj bogepatroj kaj edzo ial koleriĝis kaj forpelis min el la hejmo. Ĉu via sinjora ekscelenco estas tiel simpatia kaj bonkora por permesi al mi, kompatinda forpelatino, tranokti ĉi tie?" La tenera klerulo, iom hezitante, konsentis la peton de la belulino.
Vespere, s-ro Zhu aranĝis Vulpan Spiriton sola en alia ĉambro. Sed noktomeze, per sorĉa metodo Vulpa Spirito translokis s-ron Zhu en sian liton. Vekiĝinte post la dormo, s-ro Zhu trovis, ke li dormas tuj ĉe iu virino. Tio ĵetis lin en grandan embarason. Antaŭ ol s-ro Zhu ekagis, Vulpa Spirito senprokraste artifikis denove. Plorante ĝi diris:
"Via sinjora ekscelenco, vi mortige damaĝis min. Se tiu ĉi afero atingos la orelojn de miaj bogepatroj kaj edzo, ili certe batos min ĝismorte. Se aliaj homoj scios pri tiu ĉi hontinda afero, kiel mi povus kontaktiĝi plu kun ili? Ho, mia Dio!" Ŝiaj vortoj puŝis s-ron Zhu en senelirejon, kaj li ne sciis, kion taŭgan li faru. Vulpa Spirito parolis daŭre:
"Ĉar vi jam damaĝis min, vi nepre devas konsenti mian peton!" S-ro Zhu respondis:
"Bonvole diru!" Vulpa Spirito diris:
"Neniam mi revenos al mia propra hejmo, kaj ĉiutage tranoktos ĉi tie ĉe vi." S-ro Zhu silentis. Opiniante lian silenton rifuzo, Vulpa Spirito furioziĝis kiel megero. Ploregante ĝi minacis s-ron Zhu:
"Se vi ne konsentos, mi tuj mortos antaŭ vi!" Timante, ke la afero fariĝos ankoraŭ pli serioza kaj estos informata de la studentoj de la instituto, s-ro Zhu devigate akceptis la peton de la belulino, por teni sian reputacion inter la studentoj kaj esprimi sian simpation al la belulino. Post tio, ĉiutage Vulpa Spirito venis nokte kaj foriris je la tagiĝo.
Laŭ la antaŭa interkonsento de Vulpa Spirito kaj Lotusflora Spirito, ili devis alterne kunekzisti kun s-ro Zhu. Sed konatiĝinte kun s-ro Zhu, Vulpa Spirito ne volontis forlasi lin. Lotusflora Spirito venis al ĝi kaj rimarkigis ĝin pri ilia antaŭa interkonsento. Sed Vulpa Spirito, kaprica kaj ŝanĝiĝema, ne rekonis la intrkonsenton atingitan de ili antaŭe. Ege ofendata de la konduto de Vulpa Spirito, Lotusflora Spirito indigne pensis en si:
"Bonege, lasu min daŭrigi la perfidon, kaj ankaŭ ĝin pereigu!"
Iutage, sin aliforminte kiel taoistinon, Lotusflora Spirito refoje vizitis s-ron Zhu en lia kabineto. Vidinte la faman klerulon, ĝi ekparolis ridete:
"Via sinjora ekscelenco, kiel gaja vi estas de kelkaj tagoj, akompanate de la belulino! Ĉu vi ankoraŭ volas lekcii al la studentoj?" S-ro Zhu instinkte klopodis por kaŝi sian amaĵon dirante:
"Ne moku min, fratino fea. Kie estas la belulino?" Lotusflora Spirito rikanis kaj demandis:
"Kiel via sinjora ekscelenco ankoraŭ trompas min? Diru, mi petas, ĉu la afero, kiun mi malkovris al vi antaŭ kelkaj tagoj, estas vera aŭ ne?" S-ro Zhu respondis:
"Jes, via malkovro okazinta antaŭ kelkaj tagoj estas tute vera. Sed ne temas pri belulino, kiu tute estas fantazia." Refoje rikanante, Lotusflora Spirito respondis:
"Via sinjora ekscelenco ankoraŭ intencas trompi min? Ĉu vi scias, kio estas la virino? Mi rimarkis, ke via vizaĝo elmontras pli fortan demonan atencon ol lastfoje, kiam mi renkontiĝis kun vi." S-ro Zhu skuis sian kapon, esprimante senscion pri tio. Lotusflora Spirito diris:
"La virino estas Vulpa Spirito loĝanta en la Vulpa Groto sur la monto Huaiyu Malgranda. Se vi ne kredos al miaj vortoj, bonvole rigardu ŝian postaĵon, kie certe videblos vosto. Vi rigardu ankaŭ pri tio, ke el ŝiaj naztruoj fluos verda nazmuko. Mi scias, ke vi jam manĝis Poligonan Spiriton. Se vi manĝos ankaŭ la nazmukon de Vulpa Spirito, do vi fariĝos ankoraŭ pli inteligenta. Sed memoru, ke manĝinte ĝian nazmukon, vi nepre trinku iom da inko aldone, alie, vi elbuŝigos la nazmukon, kiam Vulpa Spirito milde ekfrapos sur via dorso, sekve ĝi reprenos sian nazmukon." Parolinte tiun averton, Lotusflora Spirito foriris.
S-ro Zhu Xi decidis agi laŭ la vortoj de tiu afabla taoistino. Ĝis la vespera krepusko, li jam bone preparis inkon kaj metis ĝin sur tablon starantan apud la lito. Nokte, revenis Vulpa Spirito en la figuro belulina. Sorĉate de ŝia eksterordinara ĉarmo, s-ro Zhu denove dormis kune kun ĝi anstataŭ ĝin mortigi.
Matene de la sekvanta tago, kiam foriris Vulpa Spirito, denove alvenis Lotusflora Spirito en la figuro de taoistino, kies mieno estas malserena kaj malkontenta. Ĝi riproĉis s-ron Zhu Xi:
"Via sinjora ekscelenco, agrablas la dormo akompanata de la belulino, ĉu ne?! Vi ne volontas lasi ĝin, sed ĝi tamen ĉiumomente damaĝas vin, kaj sorbos vian tutan medolon!" Fininte tiujn vortojn, Lotusflora Spirito malaperis.
La vortoj de la kolera taoistino preskaŭ frostigis la sangon de s-ro Zhu. Nokte, kiam Vulpa Spirito endormiĝis, li, tenante lampon, rigardis la belulinon kaj trovis, ke vere ĉe ŝia postaĵo vidiĝas dika vulpa vosto, kaj el ŝiaj naztruoj fluas malhele verda nazmuko. Ĉio komprenate! S-ro Zhu Xi sin klinis, kaj per forta sorbo englutis ĝian nazmukon, kaj tuj trinkis la pretigitan inkon aldone. Tiumomente Vulpa Spirito, je vea lamento, vekiĝis kaj tuj konsciis, ke Lotusflora Spirito perfidis ĝin. Larmante ĝi diris al s-ro Zhu Xi:
"Via sinjora ekscelenco, kiel kruela vi estas! Mi pereos, kaj mi sciigu vin pri ĉio. La virino, kiu trifoje vizitis vin, estas ne la tiel nomata taoistino, sed Lotusflora Spirito el la lageto situanta antaŭ la pordo de la instituto. Ĉar ĝi ne sukcesis asimili vian homan kvintesencon, tial per viaj manoj ĝi mortigis Poligonan Spiriton kaj min. Vi ne kredas? Morgaŭ matene, bonvole iru al la lageto, kie videblos aparte granda lotusfloro kun roso en la centro. Trinku la roson kaj poste ankaŭ iom da inko aldone, tiam vi fariĝos ankoraŭ pli saĝa kaj talenta." Post iom da paŭzo, Vulpa Spirito diris daŭre:
"Ne estu mol-kora al ĝi. Se vi ne konkeros ĝin, ĝi certe pereigos vin." Apenaŭ finparolinte, Vulpa Spirito retro-formiĝis kiel vulpon kaj mortis.
Frumatene de la sekvanta tago, s-ro Zhu Xi iris al la menciita lageto kaj vidis, ke en la lageto vere troviĝas grandega kaj freŝa ruĝeta lotusfloro, kaj en la flora centro vere vidiĝas roso ebriige aroma kaj kristale klara. S-ro Zhu Xi ŝovis sian buŝon inter la petalojn de la grandega lotusfloro, kaj je unu forta suĉo, elĉerpis la roson, kaj tuj verŝis aldone en sian buŝon preparitan inkon. Ĵus trinkinte la roson, li jam aŭdis ekĝemon, kaj tuj sekvis rompiĝo kaj falo de la grandega lotusfloro en la akvon. Jen, ankaŭ Lotusflora Spirito mortis.
Tiamaniere s-ro Zhu Xi ekstermis la tri monstrojn de la monto Huaiyu. Manĝinte kvintesencojn de la tri spiritoj, li fariĝis sanktulo renoma en la historio.
Aparte simpatia al la kompatinda Vulpa Spirito, s-ro Zhu Xi enterigis ĝin sub la kolosa pirujo piede de la montpinto Xiang'lu, vid-al-vida al la instituto Huaiyu.
Jen estas la legendo rakontita:
Du amikojn perfidis Spirit' de Lotusfloro,
Tri monstrojn likvidis renoma literatoro.