• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-02-10 14:42:37    
Vulpa Tombo

cri
Kiel legendo diras, ke vidinte la amaran pereon de Vulpa Spirito, fama literatoro s-ro Zhu Xi sentis sin triste. Kvankam la vulpo estis monstro, tamen almenaŭ ili kunloĝis multajn tagojn en la sama lito. S-ro Zhu Xi do aranĝis por la vulpo grandan floran tombon sub la kolosa pir-arbo situanta ĉe la piedo de la montpinto Xiang'lu. Estis tre strange, ke en la daŭro de nur kelkaj tagoj elkreskis densa smeralda herbaro sur la granda tombo, kiu tamen absolute nevideblas de ordinaruloj kaj sentaŭguloj. Laŭdire, kiu ajn vidis la vulpan tombon, tiu certe estos dorlotata de la Fortuno, kaj se temas pri klerulo, tiu certe gajnos la unuan lokon okaze de la kortega ekzameno. En la antikveco, la instituto Huaiyu kaj la instituto Bailu estis egale famaj, kaj ambaŭ elkulturis multe da eminentaj talentuloj. Tamen ekzistis ankaŭ iuj malbonŝanculoj forlasitaj de la Fortuno. Ekzemple, tiam estis maljuna klerulo, kiu sukcesis nur en la gubernia ekzameno, malgraŭ ke li jam lernis pli ol 30 jarojn en la instituto Huaiyu. Lia idealo estis sukceso en la kortega ekzameno. Sed lia aĝo jam superis 50 jarojn, la familia bieno estis jam forvendita, kaj ĉiuj liaj familianoj – maljuna patrino, edzino kaj gefiloj, suferadis de malriĉeco, ĉifone vestite kaj neniam sate. Ili ĉiuj persvadis, ke li ne insistu je tiu idealo. Tamen, kion li faru ankoraŭ, krom sin prepari por la kortega ekzameno? Ĉar li ne scipovis entrepreni terkultivadon, nek komercadon, eĉ ne taŭgis al dommastrumado. Do la unika rimedo por li restis lerni en la instituto. Kun la forta deziro sukcesi en la plej altnivela ekzameno kaj per tio ŝanĝi sian sorton, la maljuna klerulo jam kelkfoje grimpis sur la monton San-qing, kie li preĝis kaj kultis al la budho por peti helpon, sed tute vane. Poste informiĝinte, ke la vidinto de la Vulpa Tombo povas gajni ĉampionecon en la kortega ekzameno, li ĉiutage, je la vespera krepusko, iris al la menciita pir-arbo por serĉi la Vulpan Tombon ĉe la arba radiko.
Iutage li denove venis al la pir-arbo en la sama horo. Abrupte eklumis io antaŭ liaj okuloj. Jen estis la granda flora tombo sub la pir-arbo! Ne kredante sian vidon, li forte viŝis al si la okulojn kaj atenteme rigardis antaŭen. Jes, vere tie troviĝis granda flora tombo. Li estis certa, ke ĝi ja estas la Vulpa Tombo. Li estis freneze ĝojega.
Nokte, li havis belan sonĝon, en kiu li finfine sukcesis en la kortega ekzameno. Kun la nigra burokrata ĉapo surkape, li portas or-fadenan robon el brokato, kaj ĉe la talio volvis la burokratan zonon. Kaj lia edzino portas surkape la luksan diademon. Kio okazas plu? Kial tiu virino kun diademo estas kaj juna kaj bela, tute ne simila al lia maljuna edzino? Li pensas, ke tio povas esti komprenebla. Ĉar li fariĝis la ĉampiono en la plej altnivela ekzameno, certe la imperiestro edzinigis sian filinon al li. Pro emociiĝo li ekkuregis kaj ekridegis dirante:
"Hura! Mi sukcesis! Mi sukcesis!" Liaj samĉambranoj, vekitaj de lia granda bruado el la dormado, forte skuis lin kaj fine li vekiĝis konsciante, ke estas nur la bela sonĝo. Malgraŭ ke tio estis nur sonĝo, la maljuna klerulo tamen sentis sin feliĉe, ĉiufoje ekmemorante la travivaĵon en la sonĝo. Li fariĝis ankoraŭ pli diligenta kaj lernema, kaj la mizera vivo ne povis malhelpi lin strebi al la idealo.
Baldaŭ tempos por la plej altnivela ekzameno okazanta en la ĉefurbo. Necesis mono por vojaĝi tien. Por la malriĉa klerulo, tio estis malfacilege solvebla problemo. Kiamaniere li povus havigi al si la bezonatan monon? Ĉu li rezignu la ekzamenon laŭ peto de la familianoj? Tamen liaopinie, tio estas stulta ago, precipe kiam li jam propraokule vidis la Vulpan Tombon, kaj sukceso jam estas destinita. Nenio povas bari al li la vojon kondukantan al la sukceso. Li pensis, ke en la hejmo ne troveblas plu io vendinda. La maljuna patrino antaŭ longe elmigris por almozpetado kaj ĝis nun ne revenis, nek iu ajn informo pri ŝi. Estas nun nur la edzino kaj gefiloj, kiuj eble vendeblas, se iu ajn volus aĉeti ilin. Tiamaniere la mono por la vojaĝo al la ĉefurbo, kie okazos la kortega ekzameno, povos esti pretigita. Do, spite ĉian sekvon, la maljuna klerulo revenis hejmen el la instituto Huaiyu, kaj sciigis la edzinon pri sia decido. La suferoplena edzino ekploregis, sed ne rajtis rifuzi la edzan decidon. En la feŭdisma socio, por la edzino, la vortoj de la edzo egalis al la imperiestra dekreto. Kion fari krom obei? Rezulte la maljuna klerulo vendis siajn edzinon kaj gefilojn al alia familio kiel sklavojn, tiom pli li vendis ankaŭ siajn du kabanojn. Finfine pretigata estis la mono por la vojaĝo al la ĉefurbo.
La maljuna klerulo venis al la ĉefurbo kaj partoprenis en la sopirata kortega ekzameno. Poste li restis en la ĉefurbo por atendi publikigon de la ekzamena rezulto. La mono pretigita hejme estis elĉerpita. Por sin vivteni, li vendis siajn skribaĵojn ĉe stratoj. Fine alvenis la tago, kiam publikiĝis la nomlisto de sukcesintoj de la kortega ekzameno. Sed kie troviĝas lia nomo? Nenie! Kun la larĝe malfermataj okuloj, li legis kaj legis la nomliston, tamen vere ne estas lia nomo en la listo. Liaj okuloj rigidiĝis kaj li freneze ekkuregis laŭte kriante: "Kapute! Kapute!" Li ne scipovis plu skribi ideogramojn, kaj revenis hejmen almozpetante survoje. Sed la hejmo jam ruiniĝis, do li venis denove al la instituto Huaiyu, sin trenante kiel almozulo. Freneze kriegante, la maljuna klerulo kuris al la loko, kie li vidis la Vulpan Tombon antaŭe. Singultante kaj plendante li diris:
"Ho, mia Dio! La vulpo ne favoris min! En la antaŭviva ekzistado mi certe faris ion malbonan! Ho, mia Dio!…" Ploregante, la maljuna klerulo ruliĝadis sur la tero, malgraŭ ke koto kovris lian tutan korpon. Oni provis lin admoni, ke li lasu tiun lokon, sed li fariĝis tute surda al ĉies vortoj. Noktomeze li stariĝis de sur la tero, kaj ekkuregis en la direkto de la instituto, sed ne atendite li mispaŝis en la lageton situantan antaŭ la pordo de la instituto.
Matene de la sekvanta tago, oni trovis la maljunan klerulon kaj elakvigis lin. Rigardante la tragedian fenomenon, oni diris:
"Estas pli bone por la kleruloj lerni vivtenajn kapablojn anstataŭ ŝvitegi super la strebado al burokratiĝo kaj altrangeco!"
Jen estas la legendo rakontita:
Familion, por kortega ekzamen', li vendis;
Trovinte sin trompita de sonĝo, li lamentis.